Valle: ”La redaktoro devus labori en la Centra Oficejo”
Libera Folio: Ĉu vi povas iel komenti la ĉesigon de via redaktora kontrakto?
Fabrício Valle: – La estraro donis al mi plenan liberecon agi kaj mi do faris tion, kio laŭ mi povus plibonigi la revuon. Kompreneble, mi funde diskutis kelkajn aferojn kun la estraro kaj ĝenerale ĝi estis ĉiam malfermita al miaj ideoj. Mi devas konfesi, ke mi multe eraris, ekzemple per kreo de tro multe da konstantaj rubrikoj, kiuj rapide montriĝis neteneblaj; ankaŭ per ne taũgaj laborprocedoj. Aliflanke, mi estas kontenta, ke mi povis labori tute libere - kun iuj limoj, kompreneble - , sed vere ne ĉio bone funkciis, parte pro tio, ke tiu libereco venis akompanata de soleco.
– Tuj post mia unua numero, Mark Fettes longe komentis la revuon, sed post tiu unua numero mi neniam plu ricevis objektivajn taksojn de la estraro. Surprizis min ekscii per artikolo en Libera Folio, ke "la estraro de UEA ne kontentas pri la revuo". Mankis ĝuste tiu konstanta taksado kaj klara kanalo de komunikado pri la direkto de mia laboro.
– Bedaŭrinde, mian tre fruan proponon (de antaŭ mia unua numero) krei revuan konsilion la estraro ne akceptis. Antaŭ nelonge mi sukcesis krei ĝin kaj kvankam ĝi ankoraũ ne plene funkcias, ĝi montriĝis utila. Mi esperas, ke anstataũ malfondi tiun konsilion, la nova redaktoro instigos ĝiajn membrojn al aktiva laboro. El la 6 membroj, du aktivas, unu pro specifa pasema vivsituacio anoncis, ke liaj kontribuoj venos nur poste kaj tri tute silentas ĝis nun. Mi ne komprenas, kial homoj akceptas inviton por aktiva posteno kaj poste restas malaktivaj.
Ĉu via eksiĝo okazis antaŭtempe pro decido de la estraro de UEA, aŭ laŭ via propra deziro?
– Vere, mia plano estis plu redakti la revuon ĝis la lasta numero de la jarkolekto 2016, samtempe al la gvidado de E-entrepreno, kiun mi kaj samideano el mia urbo (temas pri Paulo Lima, intervjuito de la novembra numero) planis krei ĝis fino de marto 2016. Tamen, ĉefe embarasa situacio okaze de la lasta novembra numero de Esperanto igis min meti sub la disponon de la estraro mian postenon.
– Mark Fettes kun sia estraro diskutis, konsultis la nunan kaj la estontan Ĝeneralan Direktoron de UEA kaj decidis, ke venis la tempo serĉi novan redaktoron. Li tre bone klarigis tion en la dissendolisto "uea-membroj" kaj mi opinias, ke liaj argumentoj estas tute akcepteblaj. Laste, por ke ne restu duboj: Mark Fettes ĉiam kun granda respekto, amikeco, kaj profesieco traktis min. Se inter kaj mi kaj UEA tensio kaj malfacilaĵoj foje viglis, tion ni konsideru kiel absolute normalan rezulton de la graveco de la rolo de la revuo en la UEA-strategio. Mi tre estimas la planojn kaj ideojn de Mark Fettes kaj la gigantan strebadon de lia estraro doni al UEA novan vizaĝon. Ne estas facila misio!
Kion vi volus konsili al via posteulo?
– Kiam mi estis enpostenigita, mi kun granda miro vidis, ke la pli ol centjara revuo havis neniun redakcian gvidilon por orienti la laboron de la redaktoro. Do, mi planis dum mia redaktoreco redakti gvidlibron por lasi al mia posteulo, sed la afero ne progresis. Nun mi certe streĉe laboros por postlasi tiun bezonatan redakcian gvidilon. Miaj konsiloj kaj informoj al mia posteulo estos tie. Sed mi trovas, ke la ideo en la anonco serĉanta novan redaktoron, ke li pasigu kelkan tempon en la CO de UEA, estas treege brila. Mia specifa konsilo al la estonta redaktoro estas, ke li akceptu ĉi tiun ideon. Se li estos neeŭropano aŭ malriĉa eŭropano, UEA pagu la vojaĝkostojn! Pri kelkaj aferoj, organizaĵo tiel granda kiel UEA ne povas ŝpari monon, eĉ en krizaj momentoj.
– Cetere, mi opinias, ke la redaktoro devas labori en la CO. Mi scias, ke eblas labori hejme, kiel mi kaj la antaŭa redaktoro, Stano Marček, laboris la tutan tempon, sed tio plene validas nur por la asistantoj, helpantoj, ne pri okupanto de ŝlosila posteno. Ĉu la Ĝenerala Direktoro laboru hejme? Ĉu la libroservisto, la sekretario? Ĉu mia samlandano Clay Magalhães laboru hejme aŭ sen konstantaj personaj kontaktoj kun la homoj en la CO kaj sen partopreni almenaŭ parton de la estraraj kunsidoj? Bone, se UEA vere ne povas financi la restadon de la redaktoro en Roterdamo, almenaŭ ĝi financu la viziton de la redaktoro al la Centra Oficejo, minimume ĉiun kvaran monaton. Mi konfesas, ke kelkafoje mi sentis min kvazaŭ strangulo en la nesto.
Ĉu dum via redaktorado vi atentis la ciferojn kiuj atestas pluan malkreskon de la abonantaro – kaj al kio vi atribuus ke vi ne sukcesis returni la tajdon?
– Jes, kompreneble mi atentis ilin. La situacio de UEA estas vere zorgiga, sed ĉu mi sola respondecu pri returno de la tajdo? Nu, UEA estas organizaĵo kun estraro, membraro, komitato, konsilio, aliĝintaj landaj asocioj, salajrataj oficistoj, inkluzive de Ĝenerala Direktoro... kaj la redaktoro de la revuo Esperanto respondecu pri la kresko de la membraro?
– La problemo de UEA ne kuŝas sur la afero "revuo" aŭ en la manko de pli moderna retejo. La problemo de UEA estas UEA mem. Mi opinias, ke la nuna estraro laboras en la ĝusta direkto, se konsideri la "antikvan reĝimon". Estas ja aprobinda strebado la klopodo renovigi la "sistemon UEA" per kreado de strategia plano, konstruo de nova retejo, trejnado de aktivuloj, sed tiu renovigo okazas ene de la tradiciaj idearo kaj vizio.
Mi ne scias, ĉu la redaktoro devus nepre labori en la CO, sed mi certas, ke li/ŝi devus ricevi almenaŭ oficistan SALAJRON (pagatan 12-foje jare) kaj ne simple iun "honorarion" por ĉiu numero (pagatan 11-foje jare), kiun la redaktoro krome devas mem deklari al la impostintancoj en sia lando kaj kiu do iĝas eĉ malplia. Temas pri ŝlosila posteno de la asocio... kaj tamen la redaktoro perlaboras malpli ol ekz. sekretario? Eble tiu "genia ideo ŝparcela" havis sencon iam (ĉu?) sed nuntempe mi trovas ĝin nekomprenebla ─ se ĝi iam entute estis komprenebla.