Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2016 / EU post la eliro de Britio – ĉu ŝanco por Esperanto?

EU post la eliro de Britio – ĉu ŝanco por Esperanto?

de Redakcio Laste modifita: 2016-07-22 09:13
Federico Gobbo, profesoro pri interlingvistiko, planlingvistiko kaj Esperanto ĉe la Universitatoj de Amsterdamo kaj Torino, ne kredas ke la atendata eliro de Britio el Eŭropa Unio kondukos al gravaj ŝanĝoj en la lingva reĝimo de EU. Li tamen esperas, ke pli da homoj serioze ekinteresiĝos pri Esperanto pro ĝi.

La plej evidenta ŝanĝo estas ke la graveco de la anglalingvaj denaskuloj kadre de EU, laŭ kvanta vidpunkto, draste malaltiĝas. Fakte, post la eliro de Britio, la angla estas la denaska lingvo nur de malgranda frakcio de la EU-civitanoj – esence nur irlandanoj kaj maltanoj parolas ĝin denaske, kaj ili kune estas ĉirkaŭ 5 milionoj. Notindas, ke entute EU havos ĉirkaŭ 500 milionojn da loĝantoj, en 27 ŝtatoj. Do, nur pli-malpli 1% de la EU-civitanaro estos denaskaj anglalingvanoj.

Laŭ formala vidpunkto, ene de EU ekzistas specifa leĝo pri la lingva reĝimo: ĉiu membroŝtato povas elekti unu kaj nur unu oficialan lingvon inter la siaj por ke tiu iĝu laborlingvo de EU. Laŭ strikta interpreto de ĉi tiu leĝo, pro la eliro de Britio la angla devas ĉesi esti oficiala, ĉar siatempe Irlando elektis la gaelan kaj Malto la maltan. Tamen, mi ne pensas, ke vere tio okazos: plej probable la eliro de Britio ne portos rektajn konsekvencojn al la oficialeco de la angla lingvo, ĉar la angla estas tro uzata ene de la EU-institucioj, specife en la Eŭropa Centra Banko.

Estas aparte interese kio okazos al la kimra, kies EU-statuso estas kunoficiala, kune kun la kataluna, ambaŭ gravaj minoritataj lingvoj de Eŭropo. Fakte, la eliro de Britio implicas la eliron de Kimrujo, kaj tio malfermas novan problemon. Por solvi ĉi tiun problemon kaj multajn aliajn ĉefe ne rekte rilatajn al lingvoj Britio kaj EU havas du jarojn por trovi interkonsentojn kaj kompromisojn inter si. Miaimprese, Britio nun volas preni tempon por ŝanĝi la situacion nur malmulte, dum EU-estroj volas rapide efektivigi la eliron por eviti, ke aliaj membroŝtatoj organizu similajn referendumojn, kiuj riskus kolapsigi la tutan EU-projekton.

Federico GobboRilate la neoficialan statuson de la angla lingvo malfacilas antaŭvidi kio okazos en la koridoroj de Bruselo, Strasburgo, Luksemburgo kaj aliaj sidejoj de EU-institucioj. Tuj post la eliro, ekestis du kontraŭaj reagoj, ambaŭ diktitaj de emocioj pli ol de atenta rezonado. La unua reago estas kontraŭ la angla. Homoj simple argumentas: “Britio eliris, ni forpelu la anglan, ĉar ni ne volas esti regataj de lingvo kies parolantoj ne amas nin.” Sekve al tiu ĉi sinteno, multaj homoj substrekis, ke la esenco de EU lingvorilate estas multlingvismo. En sia plej populara interpreto, multlingvismo estas interpretata kiel repreno de la Eŭropa situacio antaŭ la unua mondmilito, kiam la franca kaj la germana regis kun la angla.

Sekvante tiun modelon, kelkaj konsilas fortigi la francan, ofte kune kun la germana, por iel reekvilibrigi la situacion. Efektive, post la angla ĝi estas la plej forta lingvo en la EU-institucioj ekde la komenco (parenteze, la angla ne estis en la malgranda klubo de la lingvoj kiuj ekfosis la EU-sulkon en la 1950-aj).

Pli malgranda grupo kontraŭas la anglan sed proponas diversajn aliajn solvojn. Grupeto reproponas revigligi Latinon pro neŭtraleco (ĝi ne estas denaska lingvo de iu ajn nuntempe) kaj pro ĝia influo sur la plejmulto de la modernaj lingvoj parolataj en Eŭropo. Pli granda grupo estas la esperantistoj, kiuj per peticioj kaj aliaj agadoj sukcesas nun aŭdigi sian voĉon pli laŭte, argumentante por Esperanto pro neŭtraleco, reguleco de la gramatiko kaj trajtoj komunaj kun la tri grandaj familioj de hindeŭropaj lingvoj kiuj svarmas en ĉi tiu mondoparto, t.e. la latinida, la ĝermana kaj la slava familioj. Sufiĉe interese estas, ke Esperanton mencias kiel lingvon taŭgan por Eŭropa Unio larĝaskale ne nur Esperanto-parolantoj, sed ankaŭ eksteraj homoj.

Aliaflanke, aliaj homoj argumentas, per samforta emocio, por la angla. La poruloj de la angla pli-malpli diras: “la angla finfine (pli) neŭtraliĝas en EU ĝuste pro la foriro de la denaskaj anglalingvanoj”. En la lastaj tagoj mi legis artikolon en la angla, en kiu la aŭtoro asertas, ke la angla estas nun la ‘vera’ Esperanto de Eŭropo!

Laŭ mi estus vere paradokse, se post la eliro de Britio la angla iĝus pli forta ol antaŭe ene de EU. Sed ne estas politikfikcia cerbumado imagi, ke la trajtoj de la tiel nomata “eŭropangla”, t.e. la angla ĵargono uzata en la EU-dokumentoj, povus fortiĝi kaj distanciĝi de la brita normo. Kompreneble, ĉio ĉi restos je la nivelo de tuteŭropa elito: malgraŭ ke duono de la EU-civitanoj deklaras taksante sin mem laŭ la tiel nomata Eŭrobarometro ke ili havas bazan konon de la angla, plena regado por sekvi politikan debaton aŭ por akiri laborpostenon estas atingo nur de malgranda malplimulto, t.e. de elito.

Krom la interesa sed specifa kazo de la kimra kiun mi jam menciis antaŭe, rektaj ŝanĝoj en la lingva reĝimo de EU laŭ mi ne antaŭvideblas. La angla plej probable restos oficiala lingvo de EU. Havi tuteŭropan komunan lingvon kiel kelkaj esperantistoj loĝantaj en EU ŝatus postulus novan pozicion, pli altan ol oficialeco. Fakte la pozicio de oficialeco estas ligata al la lingvoreĝimoj de la membroŝtatoj, kaj neniu membroŝtato adoptas Esperanton kiel oficialan lingvon por ĝin proponi. Miaopinie tiel granda novigo en la lingva reĝimo de EU vivas en la lando de romana fikcio, ne en la realo.

Revenante al la realo, ni devas ne forgesi, ke la prestiĝo de la angla lingvo altiĝis internaci-nivele post la fino de la dua mondmilito ekster ĉi tiu kontinento. La grandioza sukceso de la angla ne estas hazardo de historio, sed eksplicita plano pensita de Winston Churchill, la ĉefministro de Britio dum la dua mondmilito. Tamen li rigardis ne al la kontinento, sed trans la oceanon, okcidenten.

Fakte Churchill eksplicite deklaris la lingvan reĝimon kiun li antaŭvidis por la angla mondskale en fama prelego ĉe Harvardo, Usono, en 1943. Tiam li asertis interalie, ke “la estontaj imperioj estos la imperioj de la menso”. Mallonge klarigite, li celis diri, ke kiam ĉiuj popoloj de la mondo parolos la anglan, tiam novtipa Anglalingva Imperio establiĝos  interesatoj povas legi plu pri la analizo de tiu ĉi plano fare de lingvopolitikisto Robert Phillipson, kiu publikigas ankaŭ en Esperanto.

Ŝajnas al mi, ke la eliro de Britio povas eble iom bremsi sed certe ne haltigi tiun planon. Efektive la prestiĝo kaj forto de la angla lingvo venas ne nur de Britio sed ankaŭ kaj ĉefe de Usono, aliancano kun Britio por la efektivigo de ĉi tiu plano. Alivorte, dum la Usona ekstera politiko restos tiel forte kaj rekte influa, la angla restos la plej prestiĝa lingvo dise tra la mondo, kaj ene de EU kaj ekstere.

Mi volas diri, ke ĉiu lingva reĝimo spegulas la povo-rilaton de la lingvoj sub la reĝimo mem. Resume, la angla restos oficiala ene de EU krom se Irlando kaj Malto volus ĝin forpeli, kaj ŝajnas al mi, ke nek unu nek la alia eĉ pripensas tian scenaron. Eble Irlando reunuiĝos, ĉar la norda parto de la lando verŝajne forlasos la Unuiĝintan Reĝlandon, kaj eĉ pli probable Britio kia ni konas ĝin kolapsos pro Skotlando, kiu povas peti eniri EU-n post sendependiĝo disde Londono. Se tio okazos, la Unuiĝinta Reĝlando simple ĉesos ekzisti.

Kompreneble, se la tiel nomata ‘domeno-efiko’ vere okazos, alivorte se post Britio aliaj membroŝtatoj eliros EU-n pro referendumo aŭ pro decido de la landaj parlamentoj, EU same kolapsos. Kaj tiuokaze la demando simple ĉesos havi sencon. Miascie en Nederlando, ekzemple, oni komencas pridiskuti eliron. Eĉ en Francio oni aŭdas similajn ventojn. Multo dependas de la reago de Bruselo: se EU reagos firme kaj rapide, la aliaj ne imitos Brition.

Tio estas la nova fono por esperantistoj en Eŭropo. Esperanto estas malforta lingvo ene de EU, kaj la eliro de Britio ne havas rektajn konsekvencojn favore al altigo de ĝia prestiĝo. Fakte, Esperanto ĝis nun havas neniun oficialan rolon EU-nivele; ĝenerale, por siaj parolantoj ĝi havas altan prestiĝon, por ĉiuj aliaj malaltan. La situacio de Esperanto iel similas al tiu de minoritataj lingvoj, eĉ se la esperantistaro ne formas minoritaton laŭ la kutima senco de la vorto, ĉar neniu forpelis esperantistojn de origina-mita terpeco (do ili ne formas diasporon) kaj Esperanto ne estas rekte subpremata de majoritata lingvo ĉiu minoritato estas tia regionnivele pro ekzisto de majoritato landnivele.

Tamen, en la lastaj jaroj io pozitiva por Esperanto okazis ene de EU. Mi ŝatas rememorigi al la lernantoj, ke ekde 2008 oni povas ekzameniĝi pri sia lingvokono de Esperanto lla Komuna Eŭropa Referenckadro (KER). Laŭ mi esperantistoj ĝenerale ne komprenas kiom grava estas tiu ĉi atingo. Temas pri substrekinda rekono, ĉar EU oficiale permesis al Esperanto eniri la ekskluzivan klubon de KER-ekzameneblaj lingvoj. Nur gravaj lingvoj eniras la klubon.

Permesu al mi personan anekdoton. Laŭ mia sperto de profesoro de Esperanto ĉe la Universitatoj de Amsterdamo en Nederlando kaj de Torino en Italio, la nuna momento favoras Esperanton ĉe la studentoj. Por multaj el ili, la angla ne estas plu perceptata kiel neevitebla kaj ĉiosolva lingvo: kiel diris al mi Erasmus-studento en Amsterdamo, la angla necesas sed ne sufiĉas. Universitataj studentoj  kiuj ĝenerale aĝas pli-malpli dudek – elektas miajn kursojn de Esperanto ĉar ili scivolas pri la lingvo.

Ne malofte ili komparas Esperanton kaj la anglan vidpunkte de la lernado, kaj rande de la fino de la kurso ili konscias, ke ili povas esprimi sin sufiĉe bone malgraŭ ke la kurso daŭras du monatojn anstataŭ jarojn. Mi supozas, ke en la venontaj jaroj la nombro de studentoj en miaj klasoj povas eĉ altiĝi pro la eliro de Britio kaj la disvastiĝo de ĉi tiu sinteno, ke la angla necesas sed ne sufiĉas.

Se mi rajtas doni nepetitan konsilon, esperantistoj devas esti pretaj bonvenigi novajn lernantojn de la lingvo en nian disan kaj buntan movadon-kolektivon, ankaŭ se ili alvenas per kanaloj nekutimaj laŭ tradicia pensmaniero. Hodiaŭ oni povas eklerni la lingvon sen iri al loka klubo kaj al nacia kongreso. Mi pensas pri la okulfrapa sukceso de Duolingo post nur unu jaro. Sed post la eklerno, sekvas bezono uzi la lingvon kun pli spertaj parolantoj: jen la momento en kiu la movado-kolektivo iĝas grava.

Novaj formoj de Esperanto-aranĝoj videblas tra Eŭropo kaj ne nur. Esperantistoj tra tuta Eŭropo miaopinie devas pli kaj pli utiligi Esperanton per EU-projektoj. Tio povas substance plibonigi la kontaktojn internacie, ĉar ĉiu EU-projekto kiu eksplicite uzas Esperanton estas plia pruvo pri la utileco de la lingvo laŭ la vidpunkto de la EU-institucioj.

Bonega ekzemplo estas la MIME-projekto (MIME signifas Movebleco kaj Inkluziveco en Multlingva Eŭropo), kiu enhavas bazan informon en Esperanto kaj aliaj 17 lingvoj de EU. Tie, Esperanto estas serioze traktata kiel strategio por multlingveco, ĉar fakte ĉiu Esperanto-parolanto estas almenaŭ dulingva, kaj ofte plurlingva. Sufiĉe granda grupo de fakuloj kiuj flue parolas Esperanton kaj estas bone konataj de la esperantistaro, laboras tie almenaŭ partatempe, inkluzive de mi.

Esperantistoj kaptu la okazon de la eliro de Britio ne por ataki la anglan sed por proponi alian perspektivon por la estonteco de EU. Persone, plaĉas al mi la vidpunkto de la Nobel-premiito por ekonomiko Amartya Sen – etne bengalo, ŝtate baratano, kaj kun Brita pasporto kiu nuntempe instruas en Harvardo. La ekonomikisto okaze de la eliro de Britio asertis, ke post la tempesto de la eliro de Britio EU devos ŝanĝi siajn prioritatojn. EU-estroj devus rekonsideri la idealojn de la Manifesto de Ventoteno publikigita en 1941: la sulkon de EU ni fosu ne nur per bankoj kaj ekonomio, sed ankaŭ kaj ĉefe per paco kaj kuniro al komuna politiko kaj socio.

Tiel, Esperanto povas ludi centran rolon. Persone mi varme esperas, ke EU forlasos la politikon de strikta buĝeta disciplino por relanĉi la ekonomion kaj tiel haltigi la “gentajn ŝovinismojn”, laŭ la vortigo de Zamenhof, kiuj nuntempe reaperas en multaj partoj de Eŭropo. Dum en la percepto de la ordinaraj homoj la koncepto EU egalas al “eŭro, Trojko, banko, ekonomia krizo, migrantoj”, ni ne povas esperi, ke EU-civitanoj enamiĝos al EU. EU bezonas konkretajn agojn por plibonigi la vivkvaliton de siaj civitanoj kaj belaspektan miton por kunkonstrui tuteŭropan identecon.

Federico Gobbo

arkivita en:
zlatko tišljar
zlatko tišljar diras:
2016-07-01 15:47
Principe mi konsentas kun la pensado de profeforo Gobbo, sed mi devas iom kompletigi lin. Laŭ mia vivosperto ĉiu grava ŝanĝo ĉu negativa aŭ pozitiva malfermas niĉojn por bonaj ideoj de malgrandaj grupoj, kiuj en kutimaj neturbulentaj tempoj ne havas ŝancon.
Estas klare ke la centra kaŭzo kial oni ne tuj povas forpeli la anglan estas la fakto ke ĉiuj povoposedaj homoj, la tuta burokrataro, ĉiuj politikistoj de EU parolas la anglan kaj ne pretas nun lerni alian lingvon. Tamen, la fakto ke nun komenciĝis publika diskuto pri Esperanto kaj aperas ĉiam pli ofte mencio de Esperanto de neesperantistoj, montras ke la publika ĝenerala opinio komencas kontraŭstari la t. n. opinikurenton. Kiel eluzi tion, ne estas ankoraŭ klare, sed EEU jam serioze pensas pri tio, pri kio ni informos la esperantistaron kiam unuaj paŝoj estos entreprenitaj.
Neniun ni povas konvinki per la klasikaj "arguentoj" ke Esperanto estas multe pli facila kaj neŭtrala. Kiel videblas, neŭtrala estas ankaŭ la latina kaj pli influa en Eŭropo ol E-movado. La nura afero kiun Esperanto povas serioze solvi en EU estas la problemo de Eŭropa identeco. vera identeco eŭropa kiel tegmenta identeco de eŭropanoj paralela al la naciaj, regionaj kaj aliaj identecoj, estas ebla nur per neŭtrala lingvo kiu ebligas emocian senton de egalrajteco, kiu nun montriĝas tre kriza afero (Orienteŭropaj landoj pro tio evoluigas fortajn naciismojn kaj kontraŭstaron al la fortaj centraj potencoj en EU). Kaj la ĉefa kroma argumento (por venki la latinan) estas ke ni havas movadon aktivan en kiu kelkaj milionoj da homoj aktive uzas la lingvon, ekzistas denaskuloj kaj grandiozaj atingoj kiel wiki-trans, duolingo ktp.
Cetere, mi rimarkigus ke ekzistas parteta oficialeco de Esperanto en EU kadre de la dokumento de Platformo por multlingveco kiu oficiale invitas EU-membrojn uzi propedeŭtikajn ekssperimentojn cele al multlingvismo kaj tiusence rekomendas ĉefe Esperanton. Tiun platformon starigis Eŭropa Komisiono. Dua rimarkigo estas ke pli granda atingo per la EU-projektoj ol MIMI estas Lingvo.info, grandega portalo en kiu oni prezentas pri 28 lingvojn inter kiuj Esperanton en 21 lingvoj inter kiuj ankaŭ Esperanto. www.lingvo.info. Do tute egalrajte kun la aliaj.
 
Kashnomulo
Kashnomulo diras:
2016-07-01 16:01
"Rilate la neoficialan statuson de la angla lingvo malfacilas antaŭvidi kio okazos en la koridoroj de Bruselo, Strasburgo, Luksemburgo kaj aliaj sidejoj de EU-institucioj."
Koncerne la neoficialecon de multaj decidoj laux la politiko de jamfaritaĵo, facilas antauxvidi kio okazos en la voĉdonoj.

Kaj mi dubas, ke post la eliro de Britio, oni estu pli tolerema pri la nivelo de eternaj komencantoj en la angla lingvo. Kiel kutime, "se vi parolas malbone, almenaux pensu bone", t.e. ke oni ĉiam kritikos vian anglan lingvon se viaj opinioj malplaĉas.
Kashnomulo
Kashnomulo diras:
2016-07-01 16:05
La vera ŝanco profitinda estas, ke en la nuna stato de konfuzo, malŝlosado de la lingva debato (proponante interalie esperanton) povas esti uzata kiel rimedo por antaŭenigi EU-n, kaj forgesigi problemojn.
Dennis Keefe
Dennis Keefe diras:
2016-07-01 16:33
En nur paro da tagoj ekaperas du ĉefartikoloj en Liberafolio pri Esperanto kaj la eks-aniĝo de Britio de la Eŭropa Unio. La unua skribaĵo pesimisme titoliĝis “Brita eksiĝo el EU ne helpos Esperanton,” kaj la dua, multe pli optimisme, “EU post la eliro de Britio – ĉu ŝanco por Esperanto?” Mi trovas la duan artikolon, de Federico Gobbo, elstare bona por pridiskutado pri Strategio kaj Esperanto. Mi esperas, ke antaŭaj komenantoj de artikoloj en Liberafolio revenos amase por pridiskuti la ideojn de tiu dua artikolo. Mi esperas ankaŭ, ke la interparolado ne limiĝos ĉe leĝaj detaloj, sed multe pli pri la sociaj, ekonomiaj kaj historiaj aspektoj kiujn Gobbo detaligas en sia artikolo. Por paroli pri venontaj strategioj, ne tiom valoras detala diskutado de tio kio laŭregule oficialiĝis kaj ŝtoniĝis en la pasinteco. Tia jura, leĝa, regulareca diskutado valoras, certe, sed ĝi estas nur unu parto, bezonata sed ne sufiĉa, de la esperaranto-strategia puzlo. La unua komento de Zlatko Tišljar estas bonega ekzemplo de pli profunda analizo de la sekvoj de la Brita Eliro. Se ekaperos tria artikolo pri Strategio kaj Esperanto, estus bonege vidi pli longan artikolon el la mano de Tišljar.
zlatko tišljar
zlatko tišljar diras:
2016-07-02 17:54
Iom pli pri tio en chefartikolo en la nova numero de Europa Bulteno: Bitelito kaj Esperanto http://www.europo.eu/eo/doc[…]filename=eb-161-2016-06.pdf
Aaron Irvine
Aaron Irvine diras:
2016-07-04 18:36
Post Brexit plioftiĝis voĉdonoj por TUJ (Esperanto, oficiala lingvo de la Eŭropa Unio, nun!), eble unu subskribo hore. Imagu unu minute, nu tio estus esperige. La petskribo troveblas ĉe https://secure.avaaz.org/[…]/http://eulang.com
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2016-07-05 00:43
Laŭ mi unu ĉefa problemo por Esperanto ne nur kadre de eŭropaj instancoj estas la fakto, ke multegaj homoj havas misinformojn pri Esperanto: Ekzemple, ke neniu parolus ĝin, ke ĝi ne estus vivanta lingvo, ke ĝia uzado malkreskus, ke ĝi ne havus kulturon ktp. (Ĉiujn ĉi erarojn mi ĉerpis el asertoj de lingvistoj aŭ en renomaj gazetoj. Pliaj asertoj kaj fontoj ĉe https://eo.wikipedia.org/[…]/Esperanto#Eraroj_kaj_mitoj_pri_Esperanto ).

Dum la interparolpartneroj havas tiajn ideojn pri Esperanto, ili ne estas pretaj serioze konsideri Esperanton - kaj tio estas vere tre komprenebla. Mi farus tute same, se mi kredus tiaĵojn. Do la bazo de ĉia progreso ĉe EU estas informado pri Esperanto - aŭ, pli precize: identigo de eraraj scioj kaj disvastigo de la koncernaj _ĝustaj_ informoj; ambaŭdirekta komunikado. Tio ne tute facilas, ĉar en interparolado homoj kutime neniel dismetas sian kompletan scion - des malpli, se ili opinias, ke tio estas firma vero (konsciante, ke multaj homoj tion opinias). Necesus unue verŝajne vera opinio-sondado - aŭ, pli precize: sondado pri scio kaj erara scio (ne pri opinioj, tio venas nur poste). Nepras, ke ni sciu, kion la alia flanko, niaj komunikaj partneroj, kredas scii pri nia lingvo. Se ne, ni troviĝas en nebulo kaj neniel sukcesos orientiĝi, kiel ni devas komuniki kun ili.
Valdas Banaitis
Valdas Banaitis diras:
2016-07-05 09:04
Kara Zlatko. ĉu vi forgesis vian vivosperton, kiun vi rapeotis en via trioble jubilea konfeso "Mia saĝo post 50 jaroj de (kaj da) instruado de Esperanto"? Kiom rezultiva estas la instruado de la plej facila lingvo, kaj kiom abundas same instruivaj samideanoj kaj ilia publiko. Statistiko de fakta instrueblo de Esperanto estas tre enigma. Vi mem indikas, ke memlerno estas trioble pli rezultiva. Kial do perdi tempon kaj publikon per instruado, kiu atingas nur 1% da fluaj uzantoj kaj lasas 10% da eternaj komencantoj? 90% de la lomencintoj restas porĉiamaj malesperintoj, eĉ malamikoj de Esperanto. Zamenhof supozis 10 000 000 promesontojn, kaj dum siaj 25 jaroj de persona disvastiga agado li certe atingis tian nombron, sed kia povis estis lia rikolto, se vi tra 50 jaroj da instrua praktiko ne povas atingi pli esperigan rezulton? "Neniun ni povas konvinki per la klasikaj 'arguentoj' ke Esperanto estas multe pli facila (ol lingvoj pli vaste uzataj). Esperanto jam antaŭ 100 jaroj pruvis, ke ĝi estas lingvp pli funkciiva ol lingvoj etnaj, sed ĝia ĉefa avantaĝo - la mirinda facileco - estas nepruvebla per NEADEKVATA BALASTA INSTRUADO. Tiun balaston Zamenhof sukcese forigis el la mekanismo de sia reckiproke interkompreniga lingvokrea modelo, kiu aperis TUTE FREMDA poe la europaj popoloj (kaj lernejoj), ke li pseŭdofacilige (provizore?) adaptis la priskribon, por ke la leganto rimarku neniun diferencon inter kla strukturoj de Esperanto kaj sia propra lingvo. Tamen li NENOAM uzis la radikojn INSTRU kaj LECION koncerne Esperanton - ĉu li do ne intencis Esperanton por instruado? Li deklaris, ke la mekankismo de Esperanto estas lude lernebla en unu horo, sed li ne sciis, ke en 1869 John Jacob Thomas, aborigena pionira instruisto, esplorinte teorion kaj praktikon de Trinidada kreolo, konstatis, ke tia lingvo estas mirakle facile lernebla, sed nur sub la kondiĉo, ke la lernanto tute forgesu la gramatikon truditan en lernejo. Badaŭrinde pro la 16-regula kaĝo sur la kapo kaj instruantoj, kaj la lernantoj estas sufokataj jam 125 jarojn. Stefan Mc Gill antaŭ 11 jaroj nomis tion frenezo, sed ni plu kredas ke la suno ĉirkaŭiras la teron. Andreas Kuenzli antaŭdiras en siaj 13 hipotezoj, ke nia brava kolegaro sukcesos sufoki Esperanton. Same antaŭdiris Zamenhof en 1887.
Dennis Keefe
Dennis Keefe diras:
2016-07-05 19:03
En la supra artikolo, Federico skribas, ¨. . . plej probable la eliro de Britio ne portos rektajn konsekvencojn al la oficialeco de la angla lingvo, ĉar la angla estas tro uzata ene de la EU-institucioj, specife en la Eŭropa Centra Banko.¨ Mi iel pensas, ke se la Eŭropa Centra Banko estas unu el la ĉefaj bremsoj kontraŭ la ŝrumpiĝo de la utiligado de la angla en la Eŭropa Unio, tio povas doni al la Esperantistoj alian kialon por lukti por Esperanto. La angla lingvo estas bona por la nuntempa elitaro de nia mondo, sed Esperanto estos bona ilo por la homaro en la venonteco. Estas bona momento re-rigardi la ideojn de Gramsci (libro Selections from the Prison Notebooks) kaj Phillipson (libro Linguistic Imperialism) kaj tion kio nomiĝas “dominant ideology” – kredo de la elitaro, altrudata de la plej alta tavolo de socio, tamen “libere” akceptata de la popolo.
zlatko tišljar
zlatko tišljar diras:
2016-07-06 16:56
Por pruvi al nekredantoj ke E-ests viva, nia plano de EEU estasinteralie organizi kadre de Europa Komisiono konferencon en kiu ankau Esperanto estus laborlingvo. Pri la planoj de EEU mi dissendis hierau la jenan leteron al diversaj E-listoj:
Karaj europaj esperantistoj,
Lastatempe pro la Briteliro komencighis europskale seriozaj diskutoj pri la lingva demando en EU kaj tio sendube estas historia momento ankau por la Poresperanta Movado. La estraro de EEU konstante diskutas pri la maniero kiel nia asocio, kiu reprezentas esperantistojn en EU, eluzu la momenton kaj per plej sagha maniero agu rilate la kontaktadon de la plej altaj instancoj de EU.
Hazarde kaj feliche, koincidas kun chi tiu nuna situacio nia jam antaue komencita preparado de lingvopolitika europa konferenco kun la temo: "Perspektivoj de lingva komunikado".
kiu okazos sub la auspicio de slovaka ministro pri eksteraj kaj europaj aferoj, sinjoro Miroslav Lajčak, dum la nitra UK. Profesie preparita kun la helpo de la shtato (ankau finance), la konferenco ricevis ankau statuson de oficiala evento kadre de la slovaka prezidanteco de la konsilio de EU kaj tial en ghi partoprenos oficialuloj de EU en la rango kian E-movado ghis nun neniam spertis. Partoprenos kelkaj politikj gravuloj, du aktualaj komisionanoj: sinjoro Vytenis Andriukaitis, komisionano pri sano, kiu estas esperantisto kaj kiu alparolos la konferencon en Esperanto kaj sinjoro Tibor Navracsics, komisionano pri edukado, kulturo, junularo kaj sporto kaj unu eksa komisionano Jan Figel.
La konferenco preparas ofiialan konkludan dokumenton kiun ghi sendos al Europa Komisiono.
EEU estraro jam du jarojn havas kontaktojn kun sinjoro Andraukaitis kaj ni planas kunsidon dum UK kun li por priparoli kiel li povus helpi kaj kion subteni por antauenigi la pozicion de Esperanto. Interalie ni planas sendi leteron nome de EEU kiun li subtenus al chiuj europaj parlamentanoj kun teksto interkonsentota kun li.
Ankau grave, interkonsente kun li, ni shatus organizi plian similan konferencon kiu pli proksime traktus la solvon de europa lingvo.
Tial ni petas europajn esperantistojn esti iom paciencaj kaj ne entrepreni memstare diversajn pashojn, sendi leterojn ktp antau la fino de Nitra UK, kiam ni infomos vin chiujn, pri kio ni interkonsentis, kion faros EEU kaj kion faru la esperantzistaro.
Amike
Zlatko Tišljer
Sekretario de EEU
Kashnomulo
Kashnomulo diras:
2016-07-10 12:03
"Lastatempe pro la Briteliro komencighis europskale seriozaj diskutoj pri la lingva demando en EU". Mi dubas, ke tiaj debatoj povus aperi publike. Ĉu estas artikoloj en la amaskomunikiloj pri tio?

Antaux ol proponi Esperanton, la lingva debato devas esti malŝlosita. Sed ne eblas debati pri politika (parlamenta demokratio), ekonomia (novliberala kapitalismo) nek lingva (tut-angla) sistemo.

Kiam oni povos paroli pri lingvoj, sen antauxsupozi ke "elvideble estos la angla", la publiko donos pli da atento al niaj argumentoj.

Amike.

K.
Ivan P.Kossey
Ivan P.Kossey diras:
2016-07-18 07:18
Esperanto havas ŝancon nur se estos plenrajta fremdlingvo en lernejoj. Kiam aliaj fremdlingvoj manĝas trilionoj da eŭroj jare kaj Esperanto praktike nenion, ni forgesu disvastigon de Esperanto.
Komence de jaroj 2000 S-ro Oskaro Princz, la tiama presidanto de la Hungara Esperanta Asocio, konvinkis la hungaran Ministeron de Klerigado instrui Esperanton en lernejoj nefakultative. Tion S-ro Princz faris lerte kaj silente, sen peticioj kaj tamburado. Tamen li estis mezgrada funkciulo de klerigado kaj bonege konis la funkciadon de la sistemo de klerigado. Ĉu tiu vojo estas pli efika?