Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / Danĝera ludo en Togolando

Danĝera ludo en Togolando

de Redakcio Laste modifita: 2006-03-04 18:02
La direktoro de la Afrika Oficejo de UEA, Gbleglo Koffi, ne iĝos la unua oficisto de UEA kun pinta posteno en la Esperanta Civito. Post kiam lia kandidatiĝo al la tiel nomata Kortumo de la Civito iĝis publika, li lastmomente retiris sian kandidatecon. Spite la retiriĝon de Gbleglo Koffi, plu ekzistas tre intimaj ligoj inter la Afrika Oficejo de UEA kaj la Civito. La direktoro mem samtempe estras instituton aliĝintan al la Civito, kaj tiu instituto grave rolas en la administrado de financaj fluoj interne de UEA.

PolpoLa 28-an de septembro la Esperanta Civito oficiale komunikis, ke Gbeglo Koffi, antaŭa estrarano de UEA, nuntempe direktoro de la Afrika Oficejo de UEA, kandidatas al la "arbitracia instanco de la la Civito", la tiel nomata Kortumo. Unu el la ĉefaj taskoj  de la kortumo estas prepari la novan civitan leĝaron, kiu interalie reguligos la statuson de konkubinoj, senedzaj patrinoj kaj orfoj en la Civito.

La kandidatiĝo de Gbeglo Koffi ŝajne estis plena surprizo al Universala Esperanto-Asocio, sed li mem ne vidas kontraŭdiron en la fakto, ke li unuflanke estas dungita de UEA kaj aliflanke kandidatas al grava posteno en organizo, kiu diversmaniere kontraŭlaboras UEA-n.

- Mi estis estrarano de UEA kaj samtempe membro de Internacia Ekzamena Komisiono. Ĉar ambaŭ organizaĵoj laboras por Esperanto, mi tial kontribuas en la disvastigo de Esperanto. Tiel okazas ankaŭ nun pri Civito. Tiu ĉi kaj UEA disvastigas Esperanton. Mi kontribuas en la disvastiga laboro de ambaŭ.

La Internacia Ekzamena Komisiono - kiun Gbeglo Koffi komparas kun la Civito - efektive ne estas memstara organizaĵo, sed komuna komisiono de UEA kaj Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

Disvastigo de Esperanto,
kiun akcentas Gbeglo Koffi, cetere neniam estis inter la ĉefaj zorgoj de la Civito, kies funkciado ŝajnas pli koncentriĝi ĉirkaŭ la elpensado de ĉiam novaj surpaperaj oficialaj instancoj kun imponaj nomoj kaj  neklaraj  taskoj. Laŭ informo en la retejo de la Civito, ĝi celas "esti subjekto de internacia juro, kaj sekve plenumi suverenajn funkciojn".

Laŭ kritikantoj, la ĉefa efektiva funkcio de la civitaj organoj estas allogado de laŭeble multaj konataj nomoj, per disdonado de senpagaj laŭtaj titoloj. Supozeble ĉar la vera kvanto de Civitanoj estas neglektinda, ĉiuj statistikaj informoj de la Civito estas sekretaj. Eĉ la listo de la aliĝintaj "establoj" malaperis el la retejo de la Civito.

Krom Gbeglo Koffi, la Civito tamen ĉi-foje sukcesis allogi por la elektoj ankaŭ Kep Enderby, antaŭan prezidanton de Universala Esperanto-Asocio, kiu nun kune kun sia iama estrara kolego kandidatos por seĝo en la civita "kortumo".

Interesa detalo estas, ke inter la kandidatoj al la civita "kortumo" laŭ la oficiala komuniko de la Civito troviĝas ankaŭ la konata nomo "Giorgio Silfer" (plumnomo de la svis-itala lingvoinstruisto Valerio Ari). Laŭ decido kiun alia grava instanco de la Civito aprobis pasintjare, "la nomo en la Civita legitimilo koincidu kun tiu en la ŝtata legitimilo", kaj sekve estas dubinde, ĉu la internaj reguloj de la Civito permesas kandidatiĝon per falsa nomo.

Ankaŭ alia nomo en la listo de kandidatoj vekas dubojn. En respondo al demando de Libera Folio Gbeglo Koffi lastmomente iom ekhezitis pri sia statuso kiel kandidato. En mesaĝo sendita posttagmeze la 30-an de septembro li atentigis:

Gbeglo Koffi- La limdato por kandidati al la kortumo estas la 30-a de septembro 2005. Certe la listo da kandidatoj en HeKo estas provizora. Nur post la 30-a de septembro aperos la definitiva listo. Nur tiam vi vidos ĉu mi estas kandidato.

La sekvan tagon Ans Bakker-ten Hagen, estrarano de UEA, respondis al demando de Libera Folio, ke Gbeglo Koffi mem decidis rezigni pri sia kandidatiĝo.

- Intertempe ni eksciis ke Koffi Gbeglo retiriĝis kiel kandidato por tiu civita kortumo. Verŝajne li tro rapide decidis akcepti la inviton. Persone mi miris, ĉar mi scias kiom superŝutita li estas pro laboro. Tio fakte decidigis lin rezigni pri la kandidatiĝo. Se li ne rezignus eventuale ni demandus al li ĉu vere li povus kombini ĉion ĉi. La demando ne plu aktualas.

Samtempe Ans Bakker-ten Hagen atentigis, ke UEA ne limigas la rajton de siaj oficistoj aliĝi al aliaj organizaĵoj.

Ans Bakker- Ĉiu individuo estas libera membriĝi al io ajn. Ankaŭ niaj oficistoj tiusence estas liberaj. Neniu el ni diktu ion al iu ajn kiam temas pri persona elekto. Gravas ke oni ne agu kontraŭ la Statutoj de UEA.

Ne klaras, kial Gbeglo Koffi lastmomente rezignis pri sia kandidatiĝo al Civita instanco, sed evidente en la estraro de UEA ne regas plena unuanimeco pri la funkciado kaj rolo de la Afrika Oficejo. Kelkaj demandoj de Libera Folio pri la temo longe restis sen respondo, sed evidente kaŭzis intensan interŝanĝon de mesaĝoj inter la estraranoj.

La Afrika Oficejo nur ekde la jaro 2005 estas oficiala instanco de UEA. Antaŭe ĝi estis duonoficiala eksperimento, kiun financis subvencioj de Fondaĵo Afriko ekster la normala buĝeto de UEA. Du semajnojn post la jarŝanĝo, kiam la Afrika Oficejo iĝis oficiala oficejo de UEA, okazis puĉo en Togolando.

Jam fine de la 1990-aj jaroj, kiam unuafoje aperis la ideo pri aparta afrika oficejo de UEA, estis grandaj duboj pri tio, ĉu UEA starigu oficejon en nestabila, nedemokratia lando kiel Togolando. Aparte forte kritikis la ideon la tiama kaj nuna Ĝenerala Direktoro de UEA, Osmo Buller. Ni petis lin diri sian opinion pri la nuna funkciado de la Afrika Oficejo.

- Mi preferas ne komenti la temon nun, li respondis.

Spite la dubojn, la oficejo poste estis starigita, kaj  transprenis iujn taskojn, ekzemple parton de la korespondado kun afrikaj esperantistoj. Pri tiu korespondado pli frue okupiĝis volontuloj ĉefe en Eŭropo. Krome la Afrika Oficejo okupiĝas interalie pri koresponda instruado de Esperanto al afrikanoj.

Instituto ZamenhofFizike la Afrika Oficejo de UEA troviĝas en la lernejo Instituto Zamenhof, kun kiu UEA havas financan kontrakton pri la prizorgado de la oficejo. La Instituto Zamenhof siavice estas gvidata de Tieto-instituto, kiu aliĝis al la Esperanta Civito.

La Tieto-instituton, same kiel  la Afrikan Oficejon de UEA, estras Gbeglo Koffi.  Pri la intensaj ligoj inter la Afrika Oficejo de UEA kaj  la Civito atestas ankaŭ la fakto, ke la demandoj  de Libera Folio pri la funkciado de la Afrika Oficejo, senditaj al la oficejo, senprokraste trovis sian vojon en la komputilon de Nelli Holevich, senatano de la Civito.

Sinjorino Holevich ricevis kaŝkopie ankaŭ la respondojn de Gbeglo Koffi al la demandoj de Libera Folio. Respondonte al Gbeglo Koffi ŝi hazarde sendis mesaĝon al la adreso de Libera Folio, tiel malkaŝante la plusendadon. Laŭ Gbeglo Koffi, li mem pli frue - same hazarde kaj tute senintence - misklakis, kaj tiel kopie missendis siajn respondojn pri la funkciado de la Afrika Oficejo de UEA al la Civito.

- Do, ŝajnas al mi klara afero. Ni ĉiuj foje erare premas butonon aŭ premas eraran butonon, komentas Ans Bakker.

Dum la lastaj monatoj la Civito
klare aktiviĝas en siaj klopodoj konkeri Afrikon, kaj Heroldo de Esperanto publikigis korespondaĵojn de Giorgio Silfer kaj Gbeglo Koffi. En sia publika letero Giorgio Silfer aludis, ke li mem kiel pinta esperantologo kaj konanto de Afriko povus veturi al Togolando por altigi la kulturan nivelon de afrikaj esperantistoj, kiuj partoprenos planatan Civitan esperantologian seminarion por afrikanoj.

Inter kelkaj aktivuloj de UEA tiam estiĝis suspektoj, ke mono el la afrika buĝeto povos esti uzita por financi propagandon de la Civita ideologio kaj eĉ la vojaĝon de Giorgio Silfer al Afriko. Laŭ Gbeglo Koffi tiaj timoj tamen estas nenecesaj.

- La monon por mia vilaĝo mi neniam uzas por mia kvartalo en Lome. Tiel same la monon de Fondaĵo Afriko ni ne uzos por Esperantologia seminario gvidata de Kultura Centro Esperantista.  Eĉ por korespondado mia kun KCE kaj kun aliaj kandidatoj al la Esperantologia seminario KCE jam disponigis monon. Vi certe komprenas, ke ni ne miksas buŝtukojn kun lavtukoj.

Laŭ Gbeglo Koffi, seminario aranĝota de KCE, la ĉefa centro de la Civito, estas taŭga maniero por afrikaj esperantistoj enprofundiĝi en la Esperanto-movadon:

- Afrikanoj jam lernis gramatikon de Esperanto, kaj nun ili ŝatus enprofundiĝi en la movadon. Jen do estas preparata Esperantologia seminario. TIETo respondecas pri la organizado. UEA jam multfoje organizas E-renkontiĝojn en Afriko tute sola. Ion tian faradas aliaj organizaĵoj. Nun TIETo havas novan kontakton, kiu akceptas altigi la nivelon de Afrikaj Esperantistoj. Tiu nova kontakto tute sola financos ĉion. Tamen se iu ŝatus helpi, tiu libere faru tion.

Desegnaĵo el La Liturgio de l' foiro

Rilataj ligoj

Unu semajnon post la apero de ĉi tiu artikolo, la 10-an de oktobro, Ans Bakker afiŝis en la publike legebla retlisto de la komitato de UEA ĉiujn demandojn de Libera Folio pri la Afrika Oficejo, senditajn al la estraro de UEA, kaj siajn respondojn. Samloke aperis ankaŭ la teksto de la kontrakto pri la funkciado de la Afrika Oficejo en la jaro 2005. Por ĉiuj respondoj kompreneble ne sufiĉis loko en la artikolo de Libera Folio, sed ĉar la estraro de UEA nun decidis publikigi ilin, ni aldonas ligojn al ili ĉi-sube.


arkivita en: , ,