Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2016 / La retejo Ipernity fermiĝos en januaro

La retejo Ipernity fermiĝos en januaro

de Redakcio Laste modifita: 2016-12-03 13:11
La retejo Ipernity, kiun multaj esperantistoj ekuzis en 2007 pro ĝia esperantlingva fasado, fermiĝos fine de januaro 2017 pro ekonomiaj problemoj. Ĉiuj enhaveroj riskas malaperi, se ili ne estos transmetitaj aliloken antaŭ tio.

Ipernity estas multlingva retejo, kie eblas afiŝi kaj komenti interalie fotojn kaj blogaĵojn. Eblas ankaŭ krei grupojn de uzantoj por diskuti diversajn temojn.

Kiam Ipernity estis fondita antaŭ dek jaroj la reta pejzaĝo aspektis tute alia ol nun. La nun popularaj retservoj Facebook kaj Twitter iĝis alireblaj por la ĝenerala publiko en la sama jaro kiel Ipernity, 2006, kaj ankoraŭ ne klaris, kiaspecaj retejoj gajnos la favoron de la uzantaro.

En 2007 multaj uzantoj proteste forlasis la popularegan fotoservon Flickr, ĉar ĝia posedanto Yahoo donadis al la ĉinaj aŭtoritatoj personajn informojn pri kritikantoj de la reĝimo, kiuj havis retpoŝtan konton ĉe Yahoo. Inter la forlasintoj estis ankaŭ Paul Peeraerts, la kreinto kaj administranto de unu el la esperantlingvaj foto-grupoj ĉe Flickr.

- Mi ne volas, ke mia mono servu por enkarcerigi senkulpajn personojn, li klarigis tiam.

Li transiris al la franca servo Ipernity, kiu tiam estis nur dulingva - franca kaj angla. Poste li verkis pri ĝi artikolon por Monato, kaj baldaŭ iĝis la kunordiganto de volontula grupo, kiu laŭ propono de la gvidantoj de Ipernity tradukis la fasadon de la retejo al Esperanto.

La versio en Esperanto ekfunkciis en oktobro 2007, kaj tiel Esperanto estis inter la unuaj lingvoj de Ipernity. La servo allogis multajn esperantistajn uzantojn pro sia lingva politiko, sed ankaŭ pro tio, ke elektinte Esperanton kiel sian lingvon la uzantoj facile povis trovi fotojn kaj aliajn enhavojn afiŝitajn ĝuste de esperantistoj.

En 2008 Ipernity estis premiita en konkurso de Mashable.com kiel "la plej bona filmkunhaviga retejo", kaj dum la postaj jaroj ĝi ricevis investojn kiuj ebligis evoluigi la retejon. Tamen post kelkaj jaroj ekaperis problemoj.

Laŭ la komerca modelo de Ipernity eblas aliĝi al la retejo senpage kaj afiŝi limigitan kvanton da enhavo, sed por liberiĝi de la limigoj necesas pagi jaran abonpagon. Tamen montriĝis ke la retuzantoj unuavice elektas senpagajn servojn, kaj ne sufiĉe multaj pretas pagi. Tial jam en 2014 la firmao devis fari drastajn reduktojn.

En januaro 2016 la teamo de Ipernity avertis pri la risko, ke la servo povos esti fermita, se la ekonomia situacio ne pliboniĝos. La 1-an de decembro la teamo anoncis ke la strebadoj trovi partneron kiu pretus investi en la servon ne sukcesis, kaj ke la servo tial plej verŝajne estos malŝaltita en la fino de januaro 2017.

"Kiel vi povas imagi, tio tre malĝojigas nin, precipe ĉar ni scias, ke multaj el vi sentas tre proksiman ligon al Ipernity. Ni sentas nin tre senhelpaj pensante, ke ĉi tiu spaco, kiun ni ĉiuj helpis konstrui dum dek jaroj, baldaŭ malaperos. Kiel ni promesis, ni strebos helpi vin konservi ĉiujn viajn publikaĵojn", la teamo skribas en sia afiŝo.

Multaj esperantistoj havas centojn da fotoj, blogaĵoj kaj aliaj enhaveroj en Ipernity. Ankoraŭ ne klaras, en kia maniero oni povos facile elŝuti kaj konservi la enhavojn.
arkivita en:
Vanege
Vanege diras:
2016-12-03 11:14
Republikigu viajn artikolon en Medium, ĉi tie viaj artikoloj estos valorigitaj kaj videblaj! https://medium.com/tag/esperanto/latest
Redakcio
Redakcio diras:
2016-12-03 11:31
Steven D. Brewer
Steven D. Brewer diras:
2016-12-03 23:19
Laŭ mia memoro, la transiro al Ipernity ankaŭ temis pri tio ke en diversaj landoj de Eŭropo estis leĝoj kontraŭ nudaj fotoj, ktp, kaj Flickr, kiel internacia firmao, sentis la bezonon sekvi la leĝojn por la enloĝantaj de tiuj landoj. Tiel, homoj de malsamaj landoj havis malsamajn spertojn.

Estas domaĝe ke Yahoo aĉetis Flickr. Antaŭ kelkaj jaroj, oni verkis artikolon kiu klarigis ke Flickr estis unu el la unuaj kiu kreis vere soci-retan komunumon: ĉio ĉi estas antaŭ Facebook, Twitter, Instagram, ktp. Sed bedaŭrinde, kiam Yahoo aĉetis ĝin, ili malŝparis la rimedojn de la firmao por fari ke Flickr estu parto de Yahoo anstataŭ inverse, kaj tiel ili perdis la momenton por elstari kapti la ideon krei la socian reton.