Agado Espero helpas viktimojn de katastrofoj
La Konto Espero naskiĝis en la komenco de la 90-aj jaroj, laŭ mia memoro la fondomomento okazis en la Universala Kongreso en Vieno en 1992-a. La tuja instigo al ĝia ekesto estis la militoj tiam fortaj en la eksa Jugoslavio, en kiu multaj konataj esperantistoj estis enplektitaj ĉu rekte, kiel soldatoj en unu el la frontoj, ĉu malrekte kiel anoj de la loĝantaro de detruitaj urboj kaj vilaĝoj. Ĝia tiama celo estis helpi per malgranda financa subteno la familiojn de mortintaj viktimoj kaj la viktimojn mem en la kazo de vundoj aŭ perdo de materiaj havaĵoj pro militaj agoj, praktike temis ĉiam pri detruitaj domoj aŭ partoj de domoj.
La helpo-agado funkciis tre bone en la senco, ke esperantistoj donacis al la Konto Espero kaj UEA helpis multajn (eble cent aŭ ducent) viktimojn aŭ familiojn. Kompreneble en tiu periodo estis ankaŭ memstara helpo de Esperanto-grupoj kaj de individuoj al esperantistoj en la eksa Jugoslavio. Kelkaj eble memoras pri la sendado de kuraciloj netroveblaj en Jugoslavio. La plej bela afero, kiun mi povas memori, estas la helpo trans la landlimoj, en la senco, ke la ĉefa problemo estis alvenigi la monon al la helpato, kaj tiam estis granda kunlaboro inter esperantistoj el la malsamaj "landoj". Oni sendis la monon al Zagrebo por ke ĝi atingu Beogradon aŭ Sarajevon aŭ inverse. Simple inter esperantistoj apartenantaj al la malsamaj grupoj apenaŭ estis problemoj.
La konto de tiam ĝis nun estas administrata de komisioneto, konsistanta el la prezidanto de UEA, la Ĝenerala Direktoro kaj alia komisiito (en ĉi tiu momento Hans Bakker), kiuj decidas inter si pri la helpo, laŭ sufiĉe rigoraj kriterioj, ĉar oni postulas ke la viktimo estu esperantisto kaj ke lia esperantisteco estu konata de aliaj esperantistoj.
Ĉi tio ofte estis kritikata: "Kial vi limigas vin nur al esperantistoj? Ĉiuj viktimoj rajtas je helpo." La respondo ĉiam estis, ke niaj rimedoj apenaŭ sufiĉas por efike helpi ankaŭ nur la esperantistojn. Vi komprenas, ke 100 aŭ 200 eŭroj estas la normala limo por nia helpo al individuoj, kaj ili ofte ne sufiĉas, se ekzemple oni devas rekonstrui tegmenton de domo.
Post la relativa trankviliĝo en balkanaj landoj, oni havis okazon praktiki ĉi tiun solidarecon kun militaj viktimoj en Afriko. La situacio estis (kaj estas) ankoraŭ pli malfacila el la praktika vidpunkto: kiel certiĝi ke la vundita virino en la tendaro de burundiaj rifuĝintoj en Tanzanio estas vere malsana kaj ke ne temas pri simpla klopodo ricevi monon? Kaj kiel alvenigi monon al tiu tendaro? Bonŝance, ĉefe pro la sperto de Hans Bakker, tre malofte, se entute, ni havis la impreson ke ni helpis senkaŭze.
En difinita momento en la mezo de la 90-aj jaroj la estraro de UEA decidis similigi la esperantistajn viktimojn de naturaj katastrofoj al la viktimoj de militaj eventoj, kaj oni komencis utiligi la monon laŭ la samaj kriterioj ankaŭ por helpi en tiuj kazoj. Mi memoras pri tertremo kun vulkana erupcio en Centra Ameriko, ekzemple, antaŭ kelkaj jaroj.
Kiam okazis la milito en Afganujo oni aldonis al la tradicia agado de la Konto Espero novan sub-branĉon, "Lingvo de Paco", por helpi la viktimojn de tiu milito kaj por disvastigi ĉe ili la ideojn ke oni devas solvi kverelojn pace kaj ne milite. Interalie oni malfermis Esperanto-kursojn en la rifuĝejoj de afganoj en Irano. Ankaŭ ĉi tiu agado bone funkciis, kaj la unuaj afganaj esperantistoj aperis en Pekino. Nun oni provas malfermi Esperanto-agadon en Kabulo mem.
Nun ĉi tiu aparta branĉo provas helpi esperantistojn en la militantaj regionoj de la grandaj lagoj en Afriko. La helpo estas iom bremsata de la streĉa situacio en Burundio, sed espereble en la venonta somero oni sukcesos kunvenigi esperantistojn el pluraj gentoj en Buĵumburo. Tio ne ŝajnu malgranda atingo, ĉar nuntempe sufiĉas aparteni al la malĝusta grupo en Burundio kaj vi estas maldungata tuj (en la plej favoraj kazoj).
Aldoniĝis ankaŭ iu tria branĉo, Lernejoj por Evoluo, kies celo estas materie helpi lernejojn por forlasitaj infanoj (ĝenerale temas pri orfoj). Ĉi tiuj lernejoj ĝenerale havas ankaŭ kelkajn lecionojn pri Esperanto por la iom pli grandaj infanoj. Ankaŭ en ĉi tiu kazo oni devas kompreni ke por ĉi tiuj infanoj ricevado de unu skribilo estas io tre granda, ĉar aĉeti skribilojn kaj kajerojn ne estas ebla por ili aŭ por la lernejoj. Nur tiuj, kiuj vidis lernejojn en foraj regionoj de Afriko, scias, ke benkoj, kajeroj kaj skribiloj, por ne paroli pri libroj por ĉiu infano, estas ankoraŭ io alstrebata.
Do la tuta afero nun estas konata kiel Agado Espero kaj ĝi havas ĉi tiujn tri branĉojn, el kiuj la plej forta kaj stabiliĝinta estas la unua, solidareco kun la esperantistaj viktimoj de militaj eventoj aŭ naturaj katastrofoj. Ankaŭ la dua funkcias jam sufiĉe bone kaj la tria komenciĝas nun.
Ĉi tiu procedo kuntrenas la transformadon de la originala Konto Espero al Fondaĵo Espero, por ke ĉiu branĉo havu sian subkonton kaj eventuale eĉ estu la ebleco havi kapitalon netuŝeblan, kies renton oni uzas. La tuta proceduro estas okazanta nun, kaj pro tio la mono estas ankoraŭ en la Konto Espero sed estas virtuale subdividata al la tri branĉoj, kies aktivuloj ankaŭ mem varbas monon por tiu konto. Mia impreso, laŭ informoj eble ne aktualegaj, estas ke entute en tiu konto estas iom pli ol 10.000 euroj por ĉiuj tri branĉoj. Ne temas pri granda sumo, sed ĝenerale, kiam okazas katastrofoj kiel la nuna, esperantistoj donacas, kaj ni ne havas problemojn doni niajn helpojn al la viktimoj.
Por eventualaj donacoj sufiĉas transpagi al UEA laŭ la kutimaj manieroj kaj indiki "Espero" kiel celon de la transpago.
La vera problemo estas trovi informojn pri la viktimoj kaj igi ilin priskribi, almenaŭ al aliaj esperantistoj, la damaĝon, kiun ili suferis. Ĉio cetera, kvankam malfacila, jam estas rutino por UEA.
Renato Corsetti