Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / Pri Esperanto sen iluzioj

Pri Esperanto sen iluzioj

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2005-07-10 12:10
En la tre populara hungara taggazeto Népszabadság kun pli ol 600.000 legantoj aperis la 11-an de majo pensiga redakcia artikolo de Sándor Révész pri Esperanto kaj pri "la limoj de la racia funkciado de la mondo". Ni publikigas tradukon de la artikolo.
La averaĝa eldonkvanto de la hungara taggazeto Népszabadság estas pli ol 228.000 ekzempleroj, kaj la taksita legantaro estas 637.000. En tiu prestiĝa eldonaĵo aperis la 11-an de majo artikolo de Sándor Révész pri Esperanto kaj pri " la limoj de la racia funkciado de la mondo".

Révész, unu el la plej konataj publicistoj en Hungario, estas esperantisto. Li multe kontribuis al la sociologio de la E-movado kaj estis ĉefkunlaboranto de la valorega, trivoluma "Krestomatio de Esperanta Literaturo" (1979-82), unu el la plej gravaj fruktoj de la Budapeŝta Esperanto-fako.

Post la ŝanĝo de la politika reĝimo (1989) Révész dediĉis siajn grandajn energiojn al verkado, redaktado, publicado por la granda publiko i.a. en la revuoj Beszélõ, Mozgó Világ, Café Bábel - kaj de kelkaj jaroj en Népszabadság. Li ankaŭ aŭtoris tri monografiojn, pri la politikistoj József Antall, György Aczél kaj Miklós Gimes.

En sia artikolo Révész skribas interalie: "La ŝancomanko de Esperanto neniel rilatas al la kvalito de la lingvo. Ĝi havas tute alian kialon. Simple: temas pri tio ke ne ekzistas potencoj kun signifa intereso pri ĝi. Kaj neniam okazis ke propono sen tia apogo, kiel ajn racia, trovus seriozan konsideron en EU."

Ĉi-sube ni publikigas tradukon de la kerna parto de la artikolo.


Sándor Révész

Iluzio pri iluzio


Esperanto estas propono kun kiu oni ne kutimas konatiĝi antaŭ ol ĝin rifuzi. Sed kial estas tiel? Tiu demando povas interesi eĉ homojn sen intereso ne nur pri Esperanto sed pri lingvaj problemoj de la mondo ĝenerale. Nome, ĉi tiu demando ebligas alrigardi la limojn de la racia funkciado de la mondo.

Kara leganto, vi povis legi jam sennombrajn artikolojn pri la amasaj malfacilaĵoj kaj gigantaj kostoj pro la multeco de la oficialaj kaj principe egalrangaj lingvoj en la plilarĝiĝanta EU, kaj pri la malegalecoj kaj malavantaĝoj kiujn kaŭzas ke ĉi tiuj lingvoj tamen malsame rangas en la praktiko. Ju pli kreskos la Unio, des pli kreskos la problemoj, la kostoj, la malavantaĝoj por la malpli grandaj lingvoj, des pli nedaŭrigebla estos la situacio.

Ekzistas propono laŭ kiu oni povus iniciati procezon ĉe kies fino, post trairo de diversaj etapoj, Esperanto povus iĝi la pontlingvo de EU. Estas sufiĉe facile kompreni kiom da mono kaj peno oni povus ŝpari tiel, kiom da principaj kaj praktikaj problemoj oni evitus. Plej multaj el ni tamen pensas ke ĉi tiu propono (almenaŭ nun kaj en la proksima estonteco) estas iluzia. Sed estas grave scii kial ni tiel pensas. Ĉu pro tio ke ni havas iluziojn aŭ pro tio ke ni ne havas?

Homoj kun iluzioj pensas ke internaciaj organizaĵoj certe ne povas esti tiom indiferentaj al vere racia propono. Homoj realismaj scias ke ili ja povas. Homoj kun iluzioj serĉas la kialojn por la ŝancomanko de Esperanto ne en la logiko laŭ kiu funkcias EU kaj internaciaj organizaĵoj ĝenerale, sed en Esperanto mem. Ĉe ili antaŭjuĝoj rilate Esperanton servas por kaŝi problemon tute senrilatan al ĝi.

Mi havas instruistan diplomon pri Esperanto, mi verkis en ĉi tiu lingvo studfinan laboraĵon kaj multajn artikolojn, mi vidis de proksime kiel funkcias institucioj, kiel verkiĝas statutoj, juraj tekstoj kaj artaĵoj en la lingvo Esperanto. Mi povas certigi vin, kara leganto, ke Esperanto por ĉio taŭgas por kio oni povas uzi lingvon. Ĝi eĉ estis ĉiel uzata. Jen fakto.

La ŝancomanko de Esperanto neniel rilatas al la kvalito de la lingvo. Ĝi havas tute alian kialon. Simple: temas pri tio ke ne ekzistas potencoj kun signifa intereso pri ĝi. Kaj neniam okazis ke propono sen tia apogo, kiel ajn racia, trovus seriozan konsideron en EU. Jen la tuta instruo.

(Népszabadság, 11 majo 2004; trad. István Ertl)

arkivita en: