Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / Bankroto minacas Eŭropan Esperanto-Union

Bankroto minacas Eŭropan Esperanto-Union

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2005-02-15 00:14
Eŭropa Esperanto-Unio ne plu havas kasiston, kaj ankaŭ mono mankas. Por savi sian Bruselan Komunikad-Centron EEU esperas ricevi subvencion de Eŭropa Unio. Tamen EEU formale eĉ ne ekzistas, kaj tial ne povas rekte peti subvencion, des malpli ĝin ricevi. La antaŭa kasisto de EEU antaŭvidas ke la asocio bankrotos en 2005.
La 25-29-an de Augusto, 2004 en la urbo Bilbao en Hispanio okazis la 6-a Eŭrop-Unia Esperanto-Kongreso, kiun partoprenis 284 esperantistoj el 24 landoj. Inter la partoprenintoj estis la prezidanto de UEA, Renato Corsetti, kaj la vicprezidanto de UEA, Claude Nourmont. La plej granda parto de la partoprenintoj tamen venis el Hispanio.

Aldone al la turismaj kaj distraj programeroj,  en Bilbao ankaŭ kunsidis la gvidorganoj de Eŭropa Esperanto-Unio EEU. Pro la rezigno de la ĝisnuna sekretario kaj kasisto, Johan Derks, Zlatko Tišljar el Slovenio estis elektita sekretario de EEU ĝis la fino de la nuna mandat-periodo. Nova kasisto ne estis elektita.

Eŭropa Esperanto-Unio estis fondita en Verona, Italio en 1992, kaj denove fondita en Stuttgart, Germanio en 1997. La agado de la organizaĵo tamen estis sporada kaj neorganizita, kaj ĝis nun la asocio kaj ĝia statuto ne estis jure registritaj. En EEU membras la landaj asocioj de UEA en la malnovaj EU-landoj, krom Grekio kaj Svedio.

En Bilbao la komitato de EEU post longaj diskutoj akceptis novan statuton, kiu laŭplane devos esti registrita en Belgio ĝis la fino de la jaro.  Laŭ la nova statuto la decida organo de EEU estos la ĝenerala asembleo, en kiu ĉiu membra asocio havos unu reprezentanton.

La diskuto pri la nova statuto
rabis tiom da tempo ke la komitato de EEU apenaŭ sukcesis pritrakti aliajn aferojn.

- Pri normalaj kaj urĝe necesaj aferoj kiel buĝeto, sekretaria raporto, kasista raporto kaj la estonto de Brusela Komunikadcentro neniu decido estas farita, diras la demisiinta sekretario Johan Derks.

La nova sekretario Zlatko Tišljar konfirmas tion:

- Pri kompleta buĝeto oni ne parolis. Nur pri eventuala maniero savi BKC. Oni nur akceptis la konkludon ke la kotizoj restos la samaj kiel antaŭe kaj ke oni klopodu daŭrigi la kampanjon por kolekti kontribuojn por BKC.

En Gotenburgo la kotizo de EEU jam estis duobligita, sed tamen la mono kiun la asocio ricevas de la membroj absolute ne sufiĉas por vivteni la Bruselan Komunikad-Centron, kiu estas la sola konkreta agado de EEU.

Post la Gotenburga kongreso
oni lanĉis monkolektan kampanjon por vivteni la Bruselan centron, kaj oni efektive sukcesis kolekti 38.000 eŭrojn. Per tiu mono, mono de UEA, kaj mono donacita de la japana mecenato Etsuo Miyoshi, la Brusela Komunikad-Centro funkcias ĝis nun.

La direktoro de la Brusela Komunikad-Centro Dafydd ap Fergus estis elektita Esperantisto de la jaro 2003 en voĉdonado aranĝita de La Ondo de Esperanto. Tamen la opinioj pri la laboro de tiu centro diversas.

- Oni devas timi, ke la memrega direktoro de BKC plu mem difinos sian propran laboron sen iu bone pripensita kontrolo far la estraro de EEU. Fakte pri lia laboro por Esperanto estiĝis mito. Oni povas demandi sin kiun konkretan rezulton, mi celas politikan, BKC havas krom la ebla duobligo de gazetartikoloj pri kelkaj temoj, pri kiuj fakte estis kolektitaj sistemaj informoj, komentas Johan Derks.

Similan opinion pri la laboro de BKC lastatempe esprimis la antaŭa estrarano de UEA pri informado, Andrej Grigorjevskij:

- Ĝi ja estis utila en la unua jaro de sia ekzisto, kiam oni estis trovintaj tiun temon de lingva diskriminacio dum dungoj ĉe la eŭropaj instancoj. Poste la temo estingiĝis, sed novaj ideoj ne aperis. Nek aperis utilaj kunlaborprojektoj kun eŭropaj instancoj aŭ bruselaj sociaj organizoj, nek estis trovitaj ekstermovadaj subvencioj...

La rolo de UEA en la financado de BKC ne estas tute klara. En 2002 kaj 2003 UEA subvenciis la Bruselan centron per 20.000 eŭroj jare, sed en la Gotenburga UK la komitato de UEA decidis ne plu subvencii la centron. En 2004 UEA planis aĉeti servojn de BKC por 5.000 eŭroj, sed kiom da mono efektive estis kaj estos uzata ankoraŭ ne klaras. Ankaŭ ne tute klaras, kiom da mono efektive estis uzita dum antaŭaj jaroj.

- Kvankam ne estis buĝetite subvencii, oni labororde eksterbuĝete subvenciis, kiam "okazis neantaŭplanita bezono". La mono estis prenata proksime al la fino de la buĝeta jaro el tiuj buĝetaj artikoloj, kiuj havis rezervojn. La decidojn pri tio labororde akceptis Renato, Ans kaj la direktoro, rakontas Andrej Grirgojevskij, la antaŭa estrarano de UEA pri informado.

La estonteco de la Brusela Komunikad-Centro estas nun tre malcerta. La direktoro de la centro, Dafydd ap Fergus, jam fine de majo ricevis informon, ke lia dungo finiĝos jarfine. La formala dunganto estas Flandra Esperanto-Ligo, ĉar EEU oficiale ne ekzistas.

La prezidanto de EEU, Seán Ó Riain, estas tre sekretema pri tio, kiel li intencas savi la ĉefan agadon de la asocio.

- La afero estis traktika en Bilbao, kaj EEU ekigis novan agadon en tiu kampo.  Bedaŭrinde doni detalojn pri tio ne helpus niajn klopodojn.  Ni esperas havi pli klaran bildon pri tio en novembro, li respondis nian demandon.

El diversaj fontoj ni tamen eksciis, ke EEU metas sian lastan esperon je la sama Eŭropa Unio, ĉe kiu ĝia komunikada centro devus lobii por Esperanto. La "nova agado" pri kiu aludas la prezidanto estas peto pri subvencio, farota al la buroo de la Eŭropa Unio pri la vastigo de la unio.

- Ni ellaboris la bazan ideon pri la projekto, kiun oni devus finfari ĝis septembrofino kaj sendi. Eblus peti pli ol 100.000 eŭrojn. Se tio sukcesus, oni havus garantion por plia jaro de BKC, konfirmas la nova sekretario de EEU, Zlatko Tišljar.

Ĉar EEU oficiale eĉ ne ekzistas, la estraro de EEU esperas ke UEA povus ellabori kaj prezenti la subvenci-peton anstataŭ EEU. Tamen eĉ UEA mem ĝis nun neniam petis iun subvencion de EU, des malpli ricevis, do la perspektivoj de tiu projekto por savi la Bruselan Komunikad-Centron ŝajnas malcertaj.

- La bankroton de EEU mi antaŭvidas fine de 2005, se oni ne faros drastajn decidojn. La manko de financa bazo malhelpas la planadon kaj subfosas la fidon en la kompetento de la estraro de EEU, diras Johan Derks.

arkivita en: ,
kallekn
kallekn diras:
2004-09-12 18:52
Estimata redakcio!

La artikolo estas esence korekta, sed per kelkaj frazoj kaj la titolo tro sensaciema pri ridinda absurdo. El la artikolo videbls, ke formale EEU ne ekzistas kaj ne havas siajn bankkontojn, do financan respondecon. Kiel io, kio ne ekzistas, povas bankroti?

EEU vere aktivas jam dum dudeko da jaroj, sed ĝi neniam reguligis sian ekziston per juraj dokumentoj. La nuna situacio estas absurda. FEL kaj UEA prizorgas finance kaj jure la laboron de Dafydd kaj Marko. Ili aktivas laŭ la propra plano interkonsente kun la estraro de EEU kaj en konsultiĝoj kun FEL kaj UEA.

La nuna estraro de EEU fine serioze transprenis la taskon registri la Union kaj ebligi al ĝi normalan agadon. Tial por ni la ĉefa laboro dum la kongreso estis akcepti la statuton. Post la registriĝo atendata antaŭ la nova jaro, ni povos kaj devos akcepti budĝetplanon kaj laborplanojn kiel por EEU kiel tuto, tiel ankaŭ por BKC - se ni faros kontrakton pri tio.

Intertempe ni klopodas certigi monon parte per helpopetoj parte per partopreno en konkursoj pri projektoj kadre de EU-fondaĵoj, ĉar ja la planotaj kotizoj neniel sufiĉos por kovri la kostojn de profesia laborstabo.

Zlatko Tišljar
sekretario de EEU