Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / Geremek ne estas esperantisto

Geremek ne estas esperantisto

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2004-10-25 22:38
Lastatempe diversaj esperantlingvaj amaskomunikiloj kun fiero anoncis, ke en la nova eŭropa parlamento estas ne unu, sed du esperantistoj. Tamen, la famoj pri la esperantisteco de la antaŭa pola ministro pri eksteraj aferoj, Bronisław Geremek, montriĝis troigitaj. Ni rakontas, kiel la afero efektive statas, kaj demandas kial esperantistoj tiom ŝatas famulojn. "Iu favora opinio de ajna fama persono estas balzamo por iomete portempe kuraci la minuskompleksojn", supozas Nikolaj Gudskov.
Bronisław Geremek estas laŭprofesie historiisto, kaj li estis elektita al la pola parlamento (sejmo) en 1989. Dum la jaroj 1997-2000 li estis la pola ministro pri eksterlandaj aferoj. Al la eŭropa parlamento li estis elektita somere 2004, kaj post kelkaj monatoj estis "malkovrita" lia esperantisteco.

Tamen jam en januaro 2003 la Esperanto-redakcio de la pola radio elsendis intervjuon kun Bronisław Geremek. Ĉar s-ro Geremek ne parolas Esperanton, la intervjuo estis farita en la pola lingvo, sed kompreneble oni demandis lin ankaŭ pri liaj junaĝaj kontaktoj kun la lingvo. Jen kion li diris tiam:

- En miaj junulaj jaroj
tuj post la milito mi estis konvinkita ke ĝuste Esperanto fariĝos la instrumento de la interkompreniĝado de la homoj, ke post tiu drameca sperto de la milito kaj malamo tia lingvo kiel Esperanto povas fariĝi lingvo liganta. Mi estis tiam skolto kaj mi lernis Esperanton. Eĉ mi gvidis iun societon de Esperantistoj kaj kun eksterordinara kontento mi observis kiel tiam kreskis la signifo de Esperanto ankaŭ en la internacia komunikado. Esperanto ŝajnis tiam havi estontecon kiel instrumento liganta homojn en maniero plej simpla.

Dum postaj jaroj Bronisław Geremek seniluziiĝis pri la ŝancoj de Esperanto kaj forlasis la movadon.

- Mortiga por Esperanto estis aliflanke la evoluo de la angla lingvo kiel unusola komunikinstrumento, li opiniis.

Post sia elektiĝo al la eŭropa parlamento Bronisław Geremek tamen konsentis akcepti donace lernolibron de Esperanto, do povas esti ke li relernos la lingvon pri kiu li interesiĝis antaŭ duona jarcento.

En sia libro Esperanto sen mitoj Ziko M. Sikosek okupiĝis ankaŭ pri famuloj kiuj laŭdire estis esperantistoj aŭ almenaŭ apogis Esperanton. Li trovis "tutan marĉon" da duonveroj, mensogoj kaj fuŝoj. Kiel unu ekzemplon li mencias torditan citaĵon, atribuitan al Albert Einstein. Laŭ Ziko M. Sikosek la enorma entuziasmo de la esperantistoj pro la origine nenidira salutfrazo de Einstein eble finfine fortimigis lin de Esperanto.

"Tial A. Einstein en 1950 skribis en responda letero al la usona esperantisto William Solzbacher ke li "ne favoras kaj neniam favoris Esperanton", supozas Ziko M. Sikosek en sia verko.

La konata rusa esperantisto Nikolaj Gudskov en Moskva Gazeto atentigis, ke la movado ne apogu sin sur famuloj laŭdire favoraj al Esperanto.

"Foj-foje ekzistas famuloj, kiujn plejofte esperantistoj mem devigas eldiri ion afablan pri Esperanto kaj poste la eldirojn ni volonte citas — sed propagandas, disvastigas Esperanton reale nur esperantistoj, membroj de la komunumo", opinias Nikolaj Gudskov.

Sed kial do esperantistoj tiom entuziasmas, se iu famulo duonfraze mencias Esperanton?

- Esperantistoj travivas frustriĝojn pro sia marĝeneco en la socio, kaj iu favora opinio de ajna fama persono estas balzamo por iomete portempe kuraci la minuskompleksojn, diras Nikolaj Gudskov.

- Verdire, inter seriozaj politikistoj, veraj esperantistoj, kiujn mi renkontis, estis du ambasadoroj - unu jam, bedaŭrinde, mortinta - kaj unu eksministro. Ni aldonu unu nobelpremiiton, kaj la listo elĉerpiĝos. Do, niaj ŝancoj desupre estas mizeraj! Sekve, kiel proklamis iam la fama afiŝo de la sovetia Societo por savado sur akvoj: "Savado de dronantoj estas la afero por dronantoj mem".

Simile opinias la konata aŭtoro Sten Johansson:

- Multaj esperantistoj dediĉas egan energion al klopodoj konvinkadi sin mem kaj aliajn esperantistojn, ke Esperanto estas bona afero. Tamen ili ŝajne ne sukcesas konvinkiĝi, do ili bezonas la aŭtoritaton de iu ekstera gravulo, por vere kredi sin.

Ĉu do tute forgesi pri famuloj,
kiuj eventuale iam havis kontakton kun Esperanto? Tion ne opinias Ziko M. Sikosek.

- Principe estas laŭdinde intervjui tiujn homojn kaj enketi pri iliaj opinioj. La valoro de tiaj kazoj en informado diferencas de kazo al kazo; interalie la fameco kaj reputacio de homo povas ŝanĝiĝi. Oni povas cetere demandi sin kial homo kiel junulo lernis Esperanton, sed poste ŝajne nenion faris per ĝi.

Iom simile rezonas István Ertl, komitatano B de UEA.

- Estas interese ke ofte elstaruloj lernis Esperanton, eĉ entuziasme, kiam ili estis adoleskuloj. Tio donis al ili elanon de interesiĝo pri la lingvoj kaj pri la mondo, kiu poste portis ilin al imponaj karieroj. Krom Bronisław Geremek, pliaj ekzemploj estas la svedoj Daniel Tarschys kaj Ingemund Bengtsson, respektive iama ĝenerala sekretario de Konsilio de Eŭropo kaj sveda parlamentestro. Bedaŭrinde, malpli ofte okazas ke tiaj homoj gardas same intensan intereson pri Esperanto.

Anstataŭ kolekti ĉiun eldiron de ĉiu altrangulo kiu iam sendis salutvorton al Esperanto-kongreso, indus laŭ Ziko M. Sikosek koncentriĝi pri la ofte interesaj kazoj de konataj homoj, kiuj efektive havis ian rektan rilaton al Esperanto. Al tiaj ja apartenas ankaŭ Bronisław Geremek.

arkivita en:
Cezar
Cezar diras:
2004-10-19 00:28
Kial ili estas tiom sxatataj? Unu respondo, cxar la banado en la famo de famulo estas pli simpla ol mem farigxi fama. Alia respondo, pro la edukado de homoj. (Hundo de Pavlov) Tria respondo: Cxar ia komuneco kun famuloj estas agrabla penso. Se la propra nacia teamo en piedpilko gajnas la mondcxampionaton, oni estas almenaux la samlandano de tia teamo. Tio validas ankaux por famaj esperantistoj, kiu tiom entuziasme estas aplauxdataj de samlandanoj. Konkludo: la sukceso altiras homojn, kiuj mem ne havas sukceson. Pozitive rigardate ili estas ecx bonaj ekzemploj, modeloj por aliaj. Alia kauxzo: famulojn cxiu konas, do, ili estas la savankro por klacxuloj, se ili ne havas alian temon. Jen kelkaj senordaj pensoj de mi:)

Via Cez!
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2004-10-19 11:51
Ekzistas unu bona kialo kolekti famulajn eldirojn pri Esperanto: la varbotoj de nia informlaboro ne konas Esperanton, sed ili konas la famulojn. Ĉu Geremek estas Esperantisto hodiaŭ aŭ nur estis junaĝe, ne multe gravas (krom ke oni ĉiam kontrolu siajn faktojn kaj tenu ilin laŭeble precizaj); se homoj konsideras lin saĝa, ili ankaŭ havos pli altan opinion pri Esperanto. Kaj kompreneble tio reefikas samsence al ni mem, kun aŭ sen minuskomplekso.

Alia afero estas se la famulo efektive laboras en la Esperanto-organizaĵoj. Kion ni faros, ekzemple, se emeritiĝinta Kofi Annan ellernos la lingvon, funde orientiĝos pri la stato de la Movado kaj klopodos fariĝi prezidanto de UEA? Ĉu li povos plenigi la estraron per homoj kiuj eltenos kunlabori kun la unua Afrika prezidinto de UN? La spertoj el la estraraneco de Ivo Lapenna (multe malpli grava ol Annan, sed tre respektata en la fako de internacia juro) ne estas kuraĝigaj!

Nia minuskomplekso rilate niajn realajn atingojn ja intime rilatas al pluskomplekso rilate niajn idealojn: "ni scias pli bone ol ĉiuj aliaj kio necesas por atingi tutmondan pacon". Kaj al egaleckomplekso rilate al aliaj Esperantistoj: "neniu rajtas labori pli efike por Esperanto ol mi". Tiu lasta feliĉe estas iom mildigata de pigreco ĉe kelkaj.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-01-03 17:28
Ni ne devas sercxi famajn personoj, kiuj estis esperantistoj aux favoris al Esperanto. Ekzistas multaj. Mi nur menciu kelkajn; Bakin,Fried,Tudor Arghezi,Antaqnas Pos´ka, Martin Benka,Neuman, W.Drees, Jules Verne,Tito,Bujwid,Kotarbinski,Tolstoj, Gorki,Franz Jonas, d-ro H.Fischer , Bertha von Sutner,Robert Cecil kaj multaj aliaj Nobel-pacpremiitoj, k.t.p.,k.t.p.

Sed pri opinio de Sikos rilate al Einstein mi tute ne konsentas.Tio, ke Einstein probable skribis , ke neniam favoris Esperanto ne povas esti vero,cxar faktoj estas aliaj.Povas esti, ke li tion skribis, sed pro politikaj aux aliaj grundoj.Estas konata lia esprimo"Esperanto estas la plej bona solvo de internacia lingvo". Ecx se tiun eldiron ni forgesu, kiel oni povas klarigi, ke Einstein estis granda protektoro de internacia kongreso 1923 en Kassel? Se li ne favorus Esperanton li neniam akceptus la protektoradon!

Sincere via Stanislavo