"Esperanto ricevu egalajn rajtojn"
de Redakcio
—
Laste modifita:
2005-07-09 09:46
En letero transdonita al Ján Figeľ, komisionano de EU, la esperantista EU-parlamentano Małgorzata Handzlik argumentas, ke lernado de Esperanto faciligas lernadon de aliaj lingvoj. Ŝi proponas, ke EU garantiu al ĉiuj civitanoj la rajton studi kaj ekzameniĝi pri Esperanto. Ni publikigas la tutan tekston de la letero, kiu estis transdonita okaze de la rekontiĝo de Małgorzata Handzlik kun Ján Figeľ la 5-an de julio.
Altestimata
Sinjoro
Ján Figeľ
La Komisionano de Eŭropa Unio
Pri Kulturo
Mi ŝatus rimarkigi Vin pri unu aspekto de la multlingveco de Eŭropa Unio. Nun la oficialaj, samrajtaj lingvoj de EU, kiuj estas 21, donas kune 420 tradukdirektojn, se necesas tradukojn el ĉiu lingvo al ĉiu alia. Tia situacio okazas ekzemple en Eŭropa Parlamento. Ne mirigas do la fakto, ke tia monstra nombro da eblaj konektoj fakte rezultas per diskriminado de certaj lingvoj favore al la aliaj. En praktiko ĉiuj lingvoj perdas sian rolon, nur la angla iĝas pli kaj pli potenca, kio ofendas la unian principon pri egalrajteco de ĉiuj lingvoj.
Krome tia situacio iĝas danĝera por ĉiuj aliaj lingvoj. Bedaŭrinde la rekomendo, ke ĉiu civitano de EU lernu minimume du fremdajn lingvojn ne malgrandigos la diskriminacion. La investo lerni fremdan lingvon estas kalkulata ne per horoj, sed per jaroj. Ne helpas la fakto, ke la duan lingvon oni povas ellerni ŝparante ĝis 40% da tempo. Plej multaj homoj ne povas ĝui la premion de dua aŭ tria fremda lingvo, ĉar ili neniam ellernos sufiĉe bone la unuan. Reala situacio estas, ke preskaŭ ĉiuj provas iel ellerni la anglan. Plurfoje mi vidis junajn polojn kaj slovakojn, kiuj ne konsciaj, kiom proksimaj estas iliaj propraj lingvoj provis diskuti pri Janosik en balbuta angla. Post kelkaj minutoj mankis kaj vortoj kaj intereso.
La premion de la dua fremda lingvo relative facile povas ĝui la hungaroj. Ilia leĝo, verŝajne la unusola en EU, permesas studi Esperanton kadre de la ŝtata eduksistemo kaj ekzameniĝi pri ĝi ĉe ŝtataj instancoj, lernejoj kaj universitatoj. Esperanto estas modela kaj regula lingvo, kiun oni povas ellerni pli-malpli sesoble pli rapide ol ceterajn naciajn lingvojn, do post unujara lernado (du horojn semajne) lernintoj sufiĉe bone regas la lingvon parole kaj skribe. Oni povas profiti propedeŭtikan funkcion de Esperanto en lernado de fremdaj lingvoj. Pluraj eksperimentoj okazintaj inter la aliaj en Germanio, Francio, Aŭstrio, Slovenio pruvis, ke pro la efekto de dua fremda lingvo lernantoj, kiuj dum unu jaro lernis Esperanton kaj dum tri postaj alian fremdan lingvon konis avaraĝe pli bone la fremdan lingvon, ol la lernantoj, kiuj lernis nur ĝin dum kvar jaroj, krome ili konservas konon de Esperanto. La fenomenon skizas la desegno:
El ĝi evidentiĝas, ke post kvar jaroj juna hungaro, kiu komencis lernadon de fremdaj lingvoj per Esperanto, krom ĝin konas pli bone la anglan ol lia amiko en aliaj landoj, kiu ne rajtas procedi same. Krome la hungaro pli rapide lernos la trian lingvon ol lia amiko la duan.
Leĝoj de verŝajne ĉiuj landoj de EU krom Hungario diskriminacias siajn civitanojn kaj malpermesas al ili elekti studadon de Esperanto kadre de normala ŝtata eduksistemo kaj ekzameniĝi pri ĝi samrajte kiel ĉe la aliaj lingvoj.
Mi proponas samrajtigi ĉiujn civitanojn de EU kaj rekomendi al la membroŝtatoj permesi al la civitanoj studi kaj ekzameniĝi pri Esperanto laŭ samaj rajtoj kiel ĉiuj aliaj naciaj lingvoj.
Laŭ mi la rekomendo:
Se Vi bonvolos ekinteresiĝi pri la egalrajteco de la lingvoj libera elekto de la lingvo por studi mi volonte prezentos al Vi:
Sincere
Małgorzata Handzlik
Membro de Eŭropa Parlamento

- donos al ceteraj civitanoj de EU la samajn rajtojn, kiujn ĝuas hungaroj, pri libera elekto de la studataj lingvoj
- en pluraj kazoj povus reale funkciigi la principon de egalrajteco de ĉiuj naciaj oficialaj lingvoj.
Se Vi bonvolos ekinteresiĝi pri la egalrajteco de la lingvoj libera elekto de la lingvo por studi mi volonte prezentos al Vi:
- informon pri hungara ekzamensistemo pri fremdaj lingvoj,
- raporton faritan de Kibernetika Instituto en Padeborn, kie prof. Helmar Frank gvidis la eksperimenton pri instruado de Esperanto kiel propedeŭtiko de lingvoinstruado.
Sincere
Małgorzata Handzlik
Membro de Eŭropa Parlamento