Ján Figeľ malfavore respondis pri Esperanto
Laŭ la reguloj de EU, la Eŭropa Komisiono devas doni oficialan respondon al la skribaj demandoj faritaj de la parlamentanoj, kaj efektive la koncerna komisionano Ján Figeľ respondis la demandojn jam en septembro. La respondoj tamen ŝajne restis nerimarkitaj de Eŭropa Esperanto-Unio, kvankam EEU eĉ havas oficiston en Bruselo por prizorgi kontaktojn kun la EU-parlamento.
"Ĝenerale la Komisiono aprezas la fortostreĉojn de tiuj kiuj proponas la alprenon de internacia helplingvo", skribas Ján Figeľ en unu el la respondoj. Tamen, spite tiun pozitivan frazon, la respondoj de Ján Figeľ ŝajnas nekuraĝigaj por la esperantistoj.
Pli frue dum la somero Figeľ renkontis la esperantistan EU-parlamentanon Małgorzata Handzlik kaj ŝajnis favore sinteni al ŝia propono ke EU esploru la lernofaciligan funkcion de Esperanto, sed evidente la renkontiĝo ne forte influis lian ĝeneralan opinion pri la eventuala rolo de Esperanto.
Tamen li promesas, ke la Komisiono baldaŭ publikigos novan komunikon pri la multlingveco. En tiu dokumento ĝi "traktos ĝisdate la situacion rilate al sia politiko ĉi-kampa, same en siaj rilatoj kun la civitanoj kiel interne de la institucio", skribas Ján Figeľ
En siaj demandoj la du italaj parlamentanoj atentigas, ke la nuna domina rolo de la angla lingvo, laŭ raporto aperinta en franclingva gazetaro, donas al Britio netan gajnon de 18 miliardoj da eŭroj jare. Siaflanke la du parlamentanoj aldone asertas, ke enkonduko de Esperanto kiel la ĉefa fremda lingvo en lernejoj ŝparus al la Eŭropa Unio elspezojn de proksimume 25 miliardoj da euroj.
La parlamentanoj ankaŭ esprimas sian maltrankvilon pri la estonta sorto de malgrandaj eŭropaj lingvoj: "Ĉu EU-komisiono scias, ke, laŭ la 'Unesko-atlaso de la lingvoj riskantaj malaperi', antaŭnelonge eldonita en la itala lingvo, proksimume 60% de la eŭropaj lingvoj povus baldaŭ malaperi," ili demandas.
En sia respondo Ján Figeľ konstatas, ke la Komisiono volas protekti la lingvan kaj kulturan heredaĵon de Eŭropo, favorante multlingvecon, dum la trudo de unusola lingvo - kiel Esperanto, pri kiu atentigas la demandintoj - al ĉiuj EU-civitanoj malutilus al ties riĉeco kaj diverseco. Libera Folio ĉi-sube publikigas esperantan tradukon de la respondo de Ján Figeľ al unu el la demandoj.
Interesa ekzemplo pri la funkciado de la "multlingveco" en la EU-parlamento cetere estas, ke la franca kaj itala versioj de la koncernaj respondoj aperis en la retejo de la parlamento la 28-an de septembro. De tiam pasis preskaŭ du monatoj, sed alilingvaj tradukoj daŭre mankas, kaj do la ĉi-suba esperanta traduko aperas pli frue ol tradukoj al la plimulto el la oficialaj lingvoj de EU.
2914/05IT
Respondo donita de Ján Figeľ
nome de la Komisiono
(6.9.2005)
La Komisiono ankoraŭ ne disponas la definitivan version de la studo de prof. Grin pri "la instruado de la vivaj fremdingvoj kiel publika politiko". Tamen la Komisiono scias pri la esploroj fare de ĉi tiu ekonomiisto kaj de la instru-esplora fako en Ĝenevo.
La Komisiono simile konscias pri la argumentoj jam proponitaj favore al la enkonduko de Esperanto. Plue, ĝi konscias pri la cirkulero de 10 aprilo 1995 de la itala edukministerio, kiu por la antaŭenigo de Esperanto aparte mencias la konkludojn de la Komisiono.
Ĝenerale la Komisiono aprezas la fortostreĉojn de tiuj kiuj proponas la alprenon de internacia helplingvo. Ĝi krome konsideras ke la eŭropa lingva kaj kultura heredaĵo devas esti protektata pere de la antaŭenigo de multlingveco, kaj ke trudi unu saman lingvon al ĉiuj civitanoj de la Unio malutilus al ties riĉeco kaj diverseco.
La rezultoj de la enketo Eurobarometro el 2001 konfirmas jam konatan situacion. Nome, ili substrekas ke la perceptata utileco de fremdlingvoj estas malplia en landoj kie oni parolas lingvon forte disvastiĝintan. Indas tamen memorigi ke la lingva diverseco en la brita socio estas inter la plej grandaj en Eŭropo, lige al la alta nombro da enmigrintoj.
La estiminda deputito substrekas ke Italio, per la leĝo de februaro 2004, igis la anglan deviga ekde la komenco de la bazlernejo kaj ke la situacio baldaŭ similos en aliaj landoj, ekzemple en Francio, kie ekvalidas la leĝo Fillon.
Laŭ lastatempa esploro de Eurydice (informreto pri instruado en la Eŭropa Komunumo), lernado de la angla estas nuntempe deviga en dek tri el la 31 landoj esploritaj. Eĉ, en la kazoj kiam la elekto de la angla lingvo estas libervola, la procentaĵo de la lernantoj kiuj ĝin lernas proksimas al 90%.
La Komisiono favoras la enkondukon de fruaĝa lernado de fremdlingvoj, dezirante plian diversigon de la proponataj lingvoj, konforme al la rekomendoj vortumitaj de la laborgrupo pri lingvoj, starigita kadre de la programo "Instruado kaj trejnado 2010".
La artikolo 149. de la Traktato antaŭvidas ke la Komunumo kontribuu al la evoluigo de kvalita instruado, "samtempe plene respektante la respondecon de la membroŝtatoj pri la enhavo de la instruado kaj pri la organizado de la eduksistemo, same kiel ilian kulturan kaj lingvan diversecon".
Sendube, la Konsilia rezolucio de 14 februaro 2002 pri antaŭenigo de la diverseco lingva kaj de la lingvolernado kadre de la realigo de la celoj de la eŭropa lingvojaro 2001 invitas la membroŝtatojn kiel eble plej diversigi la gamon de proponataj lingvoj kaj inkluzivigi tiujn de la najbaraj landoj kaj/aŭ regionoj. Ĉi tiu rezolucio, kvankam jure ne deviga, estas tre utila instrumento serve al la lingva diverseco. Tamen, restas tasko de la membroŝtatoj difini sian politikon en ĉi tiu kampo.
La Komisiono adoptis en 2003 komunikon al la Konsilio, la Parlamento, la Ekonomia kaj Socia Komitato kaj la Komitato de la Regionoj sub la titolo "Antaŭenigi la lingvolernadon kaj la lingvan diversecon: agadplano 2004-2006". Ĉi tiu agadplano estas nun realigata kunlabore kun la membroŝtatoj. Ili estos invititaj en 2007 prezenti raportojn pri la lanĉitaj iniciatoj kaj pri la atingitaj rezultoj.
Aŭtune de 2005 la Komisiono publikigos novan komunikon pri la multlingveco, en kiu ĝi traktos ĝisdate la situacion rilate al sia politiko ĉi-kampa, same en siaj rilatoj kun la civitanoj kiel interne de la institucio.
Traduko el la itala: István Ertl
La itala versio troviĝas ĉi tie (Word-dosiero).
La itallingvaj respondoj al la aliaj du rilataj demandoj troviĝas ĉi tie: 2915/05IT, 2916/05IT.
Franclingvaj versioj troviĝas ĉi tie: 2914/05FR, 2915/05FR, 2916/05FR. Alilingvaj tradukoj ŝajne ankoraŭ ne ekzistis la 21-an de novembro, kiam nia artikolo estis ĝisdatigita.