Corsetti: Homrajta kunsido kiel UK, sed pli kaosa
La
Komisiono pri Homaj Rajtoj de Unuiĝintaj Nacioj konsistas el reprezentantoj
de 53 ŝtatoj, kaj ĝi kunsidas ĉiujare dum ses semajnoj en Ĝenevo, Svisio. La
kunsidojn kutimas ĉeesti pli ol 3.000 delegitoj de ŝtatoj kaj de
neregistaraj organizaĵoj.
Ĉi-jare inter la reprezentantoj de neregistaraj organizaĵoj estis ankaŭ
Renato Corsetti kaj Andy Künzli, kiuj ĉeestis nome de UEA. Ili partoprenis
dum la tagoj en kiuj oni diskutis pri kulturaj rajtoj kaj edukado. UEA
ankaŭ oficiale transdonis al la Komisiono pri Homaj Rajtoj dokumenton,
en kiu UEA atentigas pri la lingvaj homaj rajtoj.
Laŭ la skriba
deklaro de UEA, la Komisiono pri Homaj Rajtoj multfoje menciis lingvajn
rajtojn en siaj deklaroj, sed tiuj deklaroj poste ĉiam estis ignorataj. UEA
proponas, ke la Komisiono starigu novan laborgrupon por pristudi la
problemojn de lingvaj homaj rajtoj kaj la malobservon de homaj rajtoj pro
lingvaj malegaleco kaj maljusteco.
Laŭ la prezidanto de UEA, Renato Corsetti, UEA povus facile havi pli
da influo en la sidejo de Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo, se iu loka
esperantisto povus regule prizorgi la kontaktojn. En la kunsido de la
Komisiono pri Homaj Rajtoj UEA ĉeestis unuafoje.
Kun la oficejo de la Komisiito de UN pri homaj rajtoj UEA de tempo al
tempo havis kontaktojn. Lige kun la 90-jariĝo de UEA en 1998 okazis simpozio
pri lingvo kaj homaj rajtoj en la Palaco de Nacio en Ĝenevo. Tiun simpozion
UEA organizis sub la aŭspicioj de la komiisito de UN.
Tamen unuafoje UEA uzis sian rajton prezenti skriban dokumenton al la
Komisiono. Tiun rajton UEA havas pro siaj konsultaj rilatoj kun Unuiĝintaj
Nacioj.
Renato Corsetti rakontas al Libera Folio, ke la kunsido de
la Komisiono pri Homaj Rajtoj similas Universalan Kongreson de Esperanto,
tamen ne necesas pagi aliĝ-kotizon.
- Aliflanke
rajtas aliĝi nur la reprezentantoj de ŝtatoj, ĝenerale la daŭraj
reprezentantoj ĉe UN en Ĝenevo, profesiaj diplomatoj, la funkciuloj de UN
kaj la reprezentantoj de NeRegistaraj Organizaĵoj. La programo estas same
ĥaosa kiel en UK. Estas iuj centraj programeroj, kunsidoj de la landaj
reprezentantoj por ricevi la skribajn kaj voĉajn deklarojn pri apartaj
temoj. Partaj kunsidoj poste okazas pri ĉiu el la temoj en la tag-ordo.
Liberaj kunsidoj okazas, se iu grava instanco ricevas permeson aranĝi
kunvenon pri io aparta. Entute oni povas kuri senfine de unu kunveno al la
alia, inkluzive de flankaj kunvenoj aranĝitaj de la NeRegistaraj
Organizaĵoj aŭ de landaj delegitaroj, rakontas Renato Corsetti.
Entute ĉeestas la kunsidojn pli ol tri mil personoj, sed kompreneble
malmultaj ĉeestas dum la tuta sessemajna kunsido. Laŭ Renato Corsetti, la
grandaj landoj ne multe atentas la okazaĵojn en Ĝenevo.
- Iliaj diplomatoj, kiuj aperas en la kunveno estas tre junaj, kaj iusence
ili estas trejniĝantaj por pli seriozaj taskoj. La landoj pli malgravaj
estas iom pli seriozaj pri la afero. Pluraj el ili havas apartajn celojn
montri ke ne ili mem rompas homajn rajtojn sed iliaj najbaroj/malamikoj. Sed
je ŝtata nivelo la interesoj estas tiuj, kiujn ni ĉiuj konas el la gazetaro:
Usono aranĝas kunvenon kaj disponigas materialon aparte por montri la
malrespekton de Homaj Rajtoj en Norda Koreujo kaj en Kubo. Kubo aranĝas
kunvenon kaj disponigas materialon por montri la malrespekton de Homaj
Rajtoj en Usono, ktp. La rumanoj provas montri ke okazas rompo de Homaj
Rajtoj en la moldava regiono okupata de rusoj, je kio la rusoj rebatas, ke
rumanoj volas malrespekti la homajn rajtojn de la rusa malplimulto en
Moldavujo, kaj tiel plu.
Plej intense la kunsidon de la Komisiono pri Homaj Rajtoj sekvas la
reprezentantoj de neregistaraj organizaĵoj, opinias Renato Corsetti.
- Ili faras ĉion por prezenti la plej neimageblajn ekzemplojn de rompo de
homaj rajtoj ĉirkaŭ la mondo. Mi donu verajn ekzemplojn: diskriminacio
kontraŭ la tamiloj en Srilanko, amasmurdo de islamanoj en suda Tajlando,
diskriminacio kaj perforta ĝenado de la turkmenoj fare de la kurdoj en la
provinco de Kirkuk, kiu daŭras de la tempoj de Saddam kaj ankoraŭ nun sub la
usona reĝimo. Mi ne parolu pri la plej konataj: religiaj diskriminacioj en
Ĉinujo, ktp. pri kiuj usonaj organizaĵoj prezentas tutajn revuojn, aŭ en
Kaŝmiro fare de Barato, pri kiu aliaj organizaĵoj verŝajne subtenatahj de
Pakistano prezentas aliajn revuojn....
Tamen la influo de UEA kaj aliaj neregistaraj organizaĵoj ne estas tre
granda, kredas Renato Corsetti.
- La neregistaraj organizaĵoj, ĉiuj estas reprezentataj de fervoruloj
esperantist-specaj, kaj pro tio la esperantistoj estas simple en sia medio.
Aliflanke la rezolucioj estas redaktataj de la landaj reprezentantoj, kiuj
estas tre pli malvarmaj, kaj akceptas ŝanĝi tekstojn jam uzitajn en la
pasinteco nur se estas multflanka interkonsento inter la landoj. Vi
komprenas, ke la fervoraj subtenantoj de Esperanto aŭ de la senkastuloj en
Barato ne havas facilan vivon.
Fine de la aparta kunsido kiun Renato Corsetti rajtis oficiale alparoli
nome de UEA estis donitaj promesoj pri estonta kunlaboro kun UEA.
Tamen ja ne klaras, kion tiu kunlaboro konkrete signifos.
http://www.tagesschau.de/ausland/italien652.html
Kion d-ro Corsetti povus diri pri tio? Chu temas pri "konspiro de la okcidenta imperiismo".
Mi ne trovis chi-koncernan tekston en la itala, au angla lingvo. Sed la gugla tradukilo certe povas helpi.