Komunistoj kaj dekstruloj konsideras Esperanton
de Redakcio
—
Laste modifita:
2005-05-17 20:25
Tri deputitoj de malgranda konservativa partio en la itala parlamento proponas ke Esperanto iĝu elektebla lingvo en la ŝtataj devigaj lernejoj. La propono havas preskaŭ neniajn ŝancojn esti akceptita, sed laŭ Renato Corsetti ĝi ĉiukaze donas ŝancon publike diskuti Esperanton en Italio. La 11-an de majo italaj esperantistoj renkontiĝis kun altaj reprezentantoj de komunisma partio por peti ilian subtenon. Laŭ Renato Corsetti la renkontiĝo estis sukcesa.
En marto la
itala parlamento ricevis leĝoproponon, al kiu nun estis donita la numero
5714. La propono ĵus oficiale aperis en la presitaj parlamentaj dokumentoj.
Ĝin prezentis tri deputitoj de la partio UDC (Unuiĝo de la Demokrataj
Kristanoj de la Centro), kaj ĝia tuta titolo estas: "Normoj pri la aliro al
la studo kaj uzo de la internacia lingvo Esperanto".
La ĉefa artikolo estas la unua, kiu postulas ke "Inter la elekteblajn fremdajn lingvojn en la ŝtataj devigaj lernejoj oni enkonduku Esperanton." Italaj esperantistoj nun planas prem-kampanjon direkte al la italaj parlamentanoj por ke la propono estu efektive diskutata kaj aprobita.
La partio UDC havas nur 34 lokojn el la 617 en la deputita ĉambro, kaj la ŝanco ke ĝia propono trairos ne estas granda, konstatas Renato Corsetti.
- Italaj esperantistoj estus kontentaj eĉ nur pro tio, se ni sukcesus puŝi ĝin ĝis la diskutado en la komisiono pri edukado de la Parlamento. Praktike ni havos malpli ol unu jaron por fari tion, ĉar poste estos la ĝenerala voĉdonado.
Ĉar UDC estas partio dekstra, oni laŭ Renato Corsetti nepre bezonas subtenon de la alia flanko en la parlamento.
- La afero povus esti almenaŭ priparolata kaj eventuale akceptita se Itala Esperanto-Federacio (IEF) sukcesos prezentigi nun baldaŭ alian leĝproponon kun proksimume la sama enhavo fare de politika grupo el la maldekstro. En tiu kazo, kaj en aferoj politike ne gravaj, la oficejoj de la Parlamento aŭtomate kunmetas la du proponojn, por ke ili estu diskutataj kune kaj por ke oni formu unu kombinitan tekston. En tiu kazo, eble, la leĝo povus ricevi la aprobon de ambaŭ grandaj grupoj.
En merkredo, la 11-a de majo, la prezidanto de Itala Esperanto-Federacio Aldo Grassini, Michela Lipari kaj Renato Corsetti, kiel estraranoj de IEF, havis renkontiĝon kun reprezentanto de maldekstra parlamenta grupo por diskuti la temon.
- Fakte ni ne renkontis parlamentanon, sed iujn iomete pli gravajn. Temas pri la nacia respondeculo pri kulturo de la Partio de Italaj Komunistoj - unu el la du partioj de la plej maldekstra maldekstro - kaj la sekretario en Bruselo de la du eŭropaj parlamentanoj de tiu partio, rakontas Renato Corsetti.
Laŭ li la renkontiĝo estis sukceso kaj la Partio de Italaj Komunistoj pretas verki propran leĝoproponon pri la sama temo.
- Ili tute bone komprenis la celon de la prezentado de plia leĝpropono, kaj mem proponis kontakti la politikan grupon, kiu prezentis la alian. Krome la parlamentanoj en Bruselo studos la paperojn de Brusela Komunikad-Centro de Eŭropa Esperanto-Unio pri dungoanoncoj por fari parlamentan demandon, rakontas Renato Corsetti.
Li tamen persone dubas, ĉu la leĝopropono pri instruado de Esperanto havas ŝancon esti aprobita de la itala parlamento.
- Mi persone havas tre malgrandajn esperojn pri aprobo pro la manko de tempo ĝis la baldaŭaj elektoj, sed ni povas jam nun utiligi la fakton, ke ĝi estis prezentita por iom informi pri Esperanto.
Libera Folio: Se la propono efektive estus akceptita, kiaj estus la konsekvencoj?
- Principe revoluciaj en Italujo. Esperanto iĝus en la lerneja sistemo principe samnivela kun la angla, la franca, la germana kaj la hispana. Praktike oni devus ankoraŭ multe labori por ke oni profitu tiun novan rajton kaj venu al la hungara situacio.
En Hungario la lernantoj povas studi Esperanton kaj ekzameniĝi pri ĝi fine de la mez-grada lernejo. Eŭropa Esperanto-Unio esprimis kiel unu el siaj celoj, ke ĉiu civitano de EU-landoj havu la saman rajton.