Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / Novaj kursoj de Esperanto en Afganio

Novaj kursoj de Esperanto en Afganio

de Redakcio Laste modifita: 2005-12-15 22:25
Dum la aŭtuno Saidnabi Saidilhomzoda el Taĝikio gvidis kursojn de Esperanto por la studentoj de la universitato de Kabulo, la ĉefurbo de Afganio. En intervjuo - kiu nun unuafoje aperas en Esperanto - Saidnabi Saidilhomzoda rakontas, ke li komence tre timis pro la maltrankvila situacio en Kabulo. "Eĉ meze de tago aŭdiĝis eksplodoj, sed poste mi iom adaptiĝis. Sed la tertremo, tio estis io!" En la aranĝado de la Esperanto-kurso lin helpis la dekano de la lingva kaj literatura fakultato de la Kabula universitato, sinjorino Husnbanu Ghazanfar, kaj entute 150 studentoj aliĝis al la kurso.
Novaj kursoj de Esperanto en Afganio

Kursanoj en Kabulo.

Jam en aprilo Fondaĵ Azio de UEA pagis la vojaĝkostojn de Masud Goodarzi el Irano, kiu instruis kun Fukuda Tosihiro en Kabulo. En junio, laŭ rekomendo de Fukuda kaj Komisiono pri Azia Esperanto-Movado, UEA sendis 50 ekzemplerojn de la lernolibro Saluton! al Kabula Amika Asocio de Esperanto-Movado por uzo en postaj kursoj. En 2006 Fondaĵo Canuto unuafoje membrigos afganajn aktivulojn en UEA, rakontas Osmo Buller, la ĝenerala direktoro de UEA.

Dum la aŭtuno en la universitato de Kabulo, la ĉefurbo de Afganio, okazis kursoj de Esperanto, kiujn gvidis la juna kirurgo Saidnabi Saidilhomzoda el Taĝikio. En letero sendita al Monato li skribis:

"Estas danĝere labori en Kabulo. Konsilindas, ke fremdulo ne alvenu la ĉefurbon de Afganio tute sola, sen helpopreta amiko. Afganoj sopiras al paco. Tial la lingvo de paco vekas ioman intereson ĉe ili. Mi dankas al Husnbanu Ghanzanfar, la dekano de la lingva kaj literatura fakultato en la kabula universitato por la ebligo de Esperanto-kurso en lando sub postmilita procezo. La libro- kaj vortar-bezono en la paŝtua kaj la persa grandas."

Vjaĉeslav Ivanov, raportisto de la ruslingva novaĵ-servo Esperanto-novosti, intervjuis lin post lia reveno el Afganio. En Esperanto la intervjuo unuafoje aperas en Libera Folio, kun la afabla permeso de Esperanto-novosti.

Vjaĉeslav Ivanov:
Saidnabi, kiel vi entute ekhavis la ideon ekveturi al Afganio kaj instrui tie Esperanton?

Saidnabi Saidilhomzoda: Tute ne estis mia ideo. Proponis la ideon mia amiko, la japana esperantisto Fukuda Tosihiro, kun kiu mi amikas de pli ol du jaroj. Mi dankas lin pro la konfido - ni delonge korespondas, sed neniam persone renkontiĝis. Li sukcesis konvinki min, Universalan Esperanto-Asocion, kaj la Komisionon pri Azia Esperanto-Movado de UEA, ke vere indas veturi tien. Tiel mi ekveturis al lando, pri kiu mi apenaŭ havis bonan impreson. Instrui tie estis granda honoro por mi, kaj spite iujn problemojn, miaj impresoj pri Afganio kaj afganoj ja ŝanĝiĝis.

En mia infanaĝo, kiam mi legis pri malproksimaj vojaĝoj, ĉiam ĉe mi aperis la demando: kiel la vojaĝantoj interkompreniĝis kun la lokanoj? Kiulingve vi parolis en Afganio? Ĉu oni tie komprenas la taĝikan lingvon?

Al la grupo de iranaj lingvoj apartenas interalie la farsia, taĝika kaj daria lingvoj - tio estas lingvoj kun komunaj persaj radikoj. En la taĝika lingvo estas malpli da arabaj vortoj, tial ĝi estas pli komprenebla al iranlingvanoj. Sed mi ja havis kelkajn malfacilaĵojn - feliĉe helpis al mi studentoj de la fakultato de la rusaj lingvo kaj kulturo de la universitato. Mi tute surpriziĝis, kiam mi aŭdis ke ĝis nun ekzistas tia fakultato, kaj kompreneble tuj iris viziti ĝin. Ĝi kredeble estas la plej malriĉa fakultato de la universitato, sed ĝi ja funkcias, kaj eĉ pli interese, ja estas dezirantoj studi tie, konserviĝis la intereso al Rusio, al la rusa lingvo.

La kursojn mi faris en la taĝika lingvo - la afganoj diras, ke oni parolas similan lingvon en la provinco Herat. Se foje oni ne komprenis, mi provis laŭ miaj kapabloj klarigi en la farsia aŭ en la angla, foje eĉ en la rusa. En Kabulo mi renkontis multajn kiuj kapablas paroli la rusan.

Kiajn impresojn lasis ĉe vi Kabulo?

Komence mi ege timis: nekutimaj homoj, nekutima vivmaniero, eĉ meze de tago aŭdiĝis eksplodoj, sed poste mi iom adaptiĝis. Sed la tertremo, tio estis io! Mi tiam recitis mian kalima-on, vortojn kiujn islamano devas diri per la buŝo kaj per la koro antaŭ la morto, se li estas konscia.

La urbo estas tre granda, ĝi havas specifan, orientstilan arkitekturon. Sed el la medicina kaj higiena vidpunkto restas multo farinda por plibonigi la staton de Kabulo kaj de la urbanoj. Kaj oni devos multe labori kun la urbanoj por klarigi ĉi tion, alikaze nenion eblos fari.

En kiaj cirkonstancoj vi loĝis en la ĉefurbo de Afganio?

Dank' al s-ino Husnbanu Ghazanfar, profesoro de la Kabula universitato, mi povis dum mia tuta restado loĝi en komunloĝejo, kiun konstruis usonanoj. Deekstere ĝi ŝajnas bonega loko, sed interne, pro la nepurema dommastrino, la ejo estis milde dirite nelubra. La manĝon mi preparis mem, ĉar en tiu ejo ne estis speciala kuiristo. Sed ajnakaze mi tre ĝojis kaj  plu ĝojas, ke mi povis dum iom da tempo loĝi en Kabulo.

Kiel vi instruis? Helpe de kiaj lernolibroj, kian metodon vi uzis?

Kabulo, kurso de EsperantoDekomence mi volis instrui helpe de materialoj, kiujn UEA sendis al mi el Roterdamo. Sed poste mi eksentis, ke la studentoj havas malfacilaĵojn, kaj mi ekuzis tekstojn kaj rekomendojn el la lernolibro de Abruraĥman Junusov, Esperanto? Eto prosto! (Esperanto? Estas simple!). Mi havis ankaŭ aliajn fontojn, librojn kaj kompaktdiskojn kiujn mi portis al Kabulo el Taĝikio.

Rilate la lecionojn, la temo estis dividita jene: en la matenoj mi instruis al novuloj kaj al tiuj, kiuj malfrue aliĝis, dividis ilin en grupojn laŭ ilia nivelo. Mi instruis ankaŭ persone al profesoro Husnbana Ghazanfar. Sen ŝia helpo kaj ŝiaj konektoj ĉi tiuj kursoj en la ĉefurbo de Afganio ne povintus okazi, kaj mi certas, ke ŝi ankoraŭ multon faros por la Esperanto-movado en Afganio.

Kiu vizitadis viajn kursojn? Ĉu la studentoj en Afganio forte diferencas de la junularo en Taĝikio?

Ĝis la komenco de la kursoj aliĝis pli ol 150 dezirantoj, ĉefe studentoj de la universitato. Efektive preskaŭ ĉiuj ili partoprenis la kursojn. La nomojn notis aliaj, mi ne okupiĝis pri la organiza flanko, sed preskaŭ ĉiujn mi memoras laŭaspekte, kaj se iu studento preterlasis lecionon, mi poste rakontis al li kion li maltrafis. La lecionoj daŭris po unu horon de la 13-a horo ĝis la 17-a, en kvar grupoj, sen paŭzoj. Komence de la sankta monato ramadano la horoj estis iom ŝanĝitaj pro ordono de la rektoro.

En vendredoj la universitato estas fermita, vendredo estas ripoztago en Afganio. En tiuj tagoj mi foje aparte instruis unu bone progresantan studenton kun la nomo Ahmad.

Mi renkontis diversajn homojn, bonajn kaj malbonajn. Tiuj, kun kiuj mi interrilatis ĉiuj estis zorgemaj kaj afablaj, ili vekis en mi senton de respekto. La studentoj estas tre inteligentaj, sed ili ne tre bone kapablis labori en grupo. Ili kompreneble iugrade diferencas de la junularo en Taĝikio, sed ili ja havas aliajn elirpunktojn. Al mi ŝajnas, ke la afganaj studentoj povus atingi eĉ neatingeblaĵojn se nur ili havus aliajn kondiĉojn.

Mi supozas ke afganoj estas tre religiaj. Ĉu Esperanto ne elvokis ĉe ili ajnajn antaŭjuĝojn? Inter kristanoj oni ja povas aŭdi ke "Dio ja miksis la lingvojn ne por tio, ke homoj poste kreu novan komunan lingvon". Ĉu vi ne aŭdis ion similan en Kabulo?

Kabulo, kurso de EsperantoJes, ankaŭ al mi ja ŝajnas, ke islamo havas grandan rolon en la vivo de afganoj. Mi opinias, ke kredo devus helpi homon evolui, kaj ne male. Bedaŭrinde ekzistas islamanoj kiuj enigas en islamon siajn malbonajn ecojn, kvankam ĉi tiuj ecoj ne havas ion komunan kun islamo. Islamano neniam devas ofendi alian homon, des malpli okupiĝi pri iaj fanatikaj faroj. Laŭ mi, fanatikismo estas en kontraŭdiro kun islamo.

En La Nobla Korano same estas dirite,  ke la Plejaltulo aparte kreis diversajn lingvojn, sed tio ne estis farita kun malbonaj celoj. Kaj ni ja scias en kiu jaro aperis Esperanto, en 1887, pro tio pri Esperanto nenio estas menciita en Korano. Por la bono de la popoloj oni rajtas uzi ĉion bonan, kaj kial do islamano ne uzu la eblojn de Esperanto, kiam en Legendo de la Profeto (li estu eterne memorata) estas dirite: "Vi studu ekde la naskiĝo ĝis la alveno de la tempo de l' forlasado".

Sed ĝenerale, ne, mi ne renkontis religiajn antaŭjuĝojn pri Esperanto - kaj mi fakte surpriziĝus, se mi ja ilin renkontus.

Dankon, Saidnabi, pro interesega intervjuo. Kion vi volas diri je la fino?

En Kabulo mi ricevis multajn novajn impresojn, kiuj donis novan impulson al mia vivo kaj studo. Mi volas danki la respektatan Fukuda Tosihiro, la prezidanton de UEA Renato Corsetti kaj profesoron de la Kabula universitato, sinjorinon Ghazanfar, kiu zorgis pri mi kiel pri propra pli juna frato. Mi deziras al ili kaj al ĉiuj legantoj sanon, vin ĉiujn akompanu sukceso.

Intervjuo: Vjaĉeslav Ivanov
Traduko el la rusa: Kalle Kniivilä
La rusa versio de la intervjuo troviĝas jen

arkivita en:
slavik
slavik diras:
2005-12-18 02:43

Gratulon! Mi tuthazarde venis al cxi-pagxo kaj surprizigxis. Kiam vi petis permeson traduki, mi ecx ne atendis, ke vi tiom detale k tradukos la intervjuon. Mi tre gxojas, ke dank' al viaj klopodoj gxi igxis legebla internacie.

Pliajn sukcesojn al via eldono! :)