Lernejo en Afriko instruos Esperanton
Mi estas instruisto pri matematiko en mezgrada lernejo jam pli ol dudek
jarojn. En 1997 mi ekdeĵoris en nove kreita lernejo kun la nomo CEG Anfame
(CEG estas kolegio de ĝenerala instruado kaj Anfame, nomo de kvartalo
de la urbo Lome). Finlerninte dum ses jaroj en elementa lernejo,
geknaboj kun aĝoj inter 9 kaj 16 jaroj lernas dum kvar jaroj en CEG
antaŭ ol iri al liceo, kie ili pasigos tri jarojn por atingi
altlernejon aŭ universitaton).En septembro 2007 la ŝtato Togolanda
decidis la starigon de la lernejo. Direktoro estis nomumita, kaj ankaŭ
la kvartalo de la lernejo elektita. La sola nekonata afero tiam estis
la loko, kie estu la lernejo. Al la direktoro oni diris : "Iru kaj
serĉu mem la lokon". La direktoro trovis la kvartalon, sed neniu scias
pri la loko, ĉar tute ne ekzistis la lernejo, eĉ ne tereno, kie ĝi
estu. Ĉar gelernantoj jam estis de la inspektoro enskribitaj sur la
listo de la lernejo, oni devis ekinstrui ilin. Kiel tio eblis ? Io
tamen komenciĝis.
La kompatinda direktoro travagis la kvartalon, sed trovis nenion.
Finfine lernejo en apuda kvartalo ofertis unu klasĉambron, kaj la kurso
devis okazi en la posttagmezo. Estis tiam nur tri horoj da kurso
ĉiutage kontraŭ almenaŭ 5 laŭ la instruprogramoj. Kio pli ĝenadis tiam,
tio estas, ke en la tagoj de ekzamenoj aŭ taskoj de la gastiganta
lernejo, la sola klaso ofertita al CEG Anfame estas retirita. Jen pliaj
kurshoroj devis fali. Tio daŭris dum la tuta lerneja jaro 1987-1998.
Ĉiuj esperis ke la nova lerneja jaro alportos pli bonan situacion.
En septembro 1998 plu ne estis trovebla la loko de la nova lernejo,
kvankam ĝi jam havis pli ol 200 gelernantojn. Ĝuste tiam la direktoro
aŭdis pri konstruo de novaj klasĉambroj en elementa lernejo de apuda
kvartalo. La direktorino de tiu ĉi lernejo estis malkonstruonta la
pajlan kaj hurdan konstruaĵon, kiun anstataŭis la nova. La direktoro de
la kolegio tuj kuris al ŝi, ke la hurdaĵojn uzu la gelernantoj de la
senloka CEG Anfame. Tiel la nove kreita kolegio povis havi siajn unuajn
klasĉambrojn kaj funkcii plentempe. Estis tiam tri klasĉambroj, kaj en
ĉiu estis pli ol 80 gelernantoj.
La naturo estas kompatema, kio ebligis al la gelernantoj kaj
geinstruistoj ne sufokiĝi pro la varmego, kiun generas la tegmento
ferlada preskaŭ tuŝanta iliajn kapojn. Kiam pluvis, la klasĉambroj
fariĝis rezervujo da akvo. La gelernantoj tute ne malprave skribis sur
tabulo "nia klasĉambro transformiĝis en riveron, la benkoj en pirogojn,
la geinstruistoj en remistojn, kaj la gelernantoj en fiŝojn". Ĉu
lernado en tia situacio povas esti efika ?
Mi multe pensadis: "Ĉu la infanoj elektis mem veni en la mondon ? Kial
ili havu tiun ĉi sorton ? Necesas helpi ilin". Tiuj pensoj kirliĝis en
mia kapo, sed mi tute ne povis ion fari, ĉar mia salajro, jam liliputa
kaj ege nesufiĉa por prizorgi mian familion, tute ne povis ebligi al mi
ion fari por la kompatindaj infanoj. Mi staris senforta antaŭ la
situacio, kiu fariĝis pli grava por multaj gelernantoj, kiuj, krome,
tute ne trovas ion por manĝi en la lernejo, ĉar la gepatroj ne havas
monon. Plie, ili devas ankaŭ pagi lernokotizon ĉiujaran, 3 000 F por la
knabinoj kaj 4 000 F por la knaboj (ĉirkaŭ 6 eŭroj), kiun multaj
gepatroj tute ne povas doni. Ĉu tamen ne paginte, la gelernantoj
vizitis la lernejon ?
La direktoro estas ege kompatema kaj eĉ ne
devigis la gelernantojn pagi. Sed kiam li estis anstataŭita de
direktorino, tiu ĉi ne estis pardonema. Kiu lernanto ne pagis, al tiu
la direktorino malpermesas la eniron en la klasĉambron por sekvi kurson
aŭ ekzameniĝi. Pli kortuŝe estas, ke la kotizojn, kiujn ŝi kolektis, ŝi
pli uzis por propraj aferoj lasante preskaŭ neniom por la lernejo.
Multaj gelernantoj ne povis daŭrigi la lernadon en la kolegio, kvankam
ili ja havas la emon. Vere necesas ion fari por la kompatinduloj. Mi
devis plupensi : "Ĉu Esperanto ne povos ion fari por ili ? "
Mia infanaĝo okazis en vilaĝo, kie mi vizitis katolikan lernejon. Tiaj
lernejoj abundas tra la lando. Ekzistas aliaj lernejoj, kiujn starigis
la religiuloj por helpi al la infanoj instruiĝi, kaj samtempe doni
vivtenon al la homoj tie laborantaj. Plia afero en tio estas, ke la
gelernantoj kaj instruistoj estas devigataj praktiki la religion. Mi
tiel fariĝis katoliko, kaj nun mi povas nenion bedaŭri pri tio. Mi
multe lernis de la katolikoj tiamaj, kaj tiuj lecionoj poste igis min
esplori pri pliaj religioj, kaj ankaŭ Esperanto donis pliajn lecionojn
al mi. Alia grava afero, kiun mi memoru estas la analfabeteco de la
vilaĝanoj kaj de la plejparto de Togolandanoj. Tiaj tute ne komprenas
la utilecon de lernejoj. Jen do iuj rifuzas, ke iliaj gefiloj iru al
lernejoj, dum aliaj, kiuj tion permesis, senkonscie malhelpas al siaj
gefiloj progresi.
Kiam venas la pluvsezono
aŭ periodo de abundo de fiŝoj en la lago, la
gepatroj devigis la gelernantojn forlasi la lernejon por labori sur
kampo aŭ lago dum pluraj monatoj. Nur post tio ili revenas al la
lernejo. Tiam multaj lecionoj estis faritaj kaj jen ili povis nenion
kompreni. Mi mem spertis tiajn aferojn. Mi devis lerni malsata dum
longaj jaroj, ĉar mi elektis iri al lernejo, anstataŭ forlasi ĝin
profite al kampo aŭ lago. Mi nun vidas samgeneracianojn, kiuj ne povis
spiti tiam la gepatrojn. Multaj estas analfabetoj kaj vivas en nescio
pri multaj aferoj.
Tiu ĉi eta instruiteco, kiun mi posedas ebligis al mi ankaŭ malkovri
Esperanton, kaj mi nun spertas la utilon de la internacia lingvo. La
personeco de Zamenhof ĉiam mirigas min. Mi estas Esperantisto kaj
trovas, ke Esperantisteco gravas por ĉiuj. Ĉar religioj transformas
homojn, ankaŭ Esperanto tion faru kaj faras. Esperanton ja uzas
afrikanoj, sed bedaŭrinde preskaŭ ĉiuj Esperantistoj havas malfacilan
aliron al vivteno kaj tio tute malhelpas la glatan disvastigon de la
lingvo sur la kontinento. Sonis en mi io : "Se Esperantistoj imitus la
religiulojn, ĉu la infanoj ne facile instruiĝus, junuloj ne trovus
vivtenon, kaj aliajn homojn atingus Esperanto, ktp ?".
Mi decidis
paroli pri tio al Hans Bakker, la tiama komisiito de UEA pri la afrika
agado. Hans estas vere tre bonkora kaj sentema. Li trovis la ideon bona kaj
tuj reagis, ke ni iam revenu al ĝi: "Ni havu lernejon por la infanoj.
La lernejo uzu la oficialajn instruprogramojn Togolandajn, kaj krome
ankaŭ Esperanto estu instruata kiel lingvo kaj vivokoncepto laŭ la
ideoj de Zamenhof. En la lernejo instruu nur Esperantistoj, kiuj tiel
havante vivtenon, povos dediĉi sin al Esperanto". Tiel komenciĝis la
tuta projekto "Esperanto-lernejo".
Kun la paso de la tempo la afero maturiĝis. Krom Hans, ankaŭ aliaj
homoj enplektiĝis en la aferon. Hans organizis monkolektan kampanjon,
kaj la unuaj donacintoj estis Esperantistoj. En 2001 ni aĉetis grundon.
Hans plulaboris, ankaŭ aliaj. Ne mankis helpo de Renato Corsetti kaj
Nelly Holevitch. Tiu ĉi lasta havas apartan mencion en la afero, ĉar
ŝiaj multflankaj kuraĝigoj, konsiloj, proponoj, klopodoj, ktp. ege
efikis.
Hans ne estis sola, sed kun la edzino Ans, kiu suferis la
ĉiaman okupatecon de la edzo, kaj kiu ofte laboras kun la edzo por la
projekto. Fondaĵo estas starigita en Nederlando. Prezidate de Hans, la
fondaĵo Een school in Togo turniĝis al bonvolemaj homoj kaj asocioj.
La situacio de la infanoj tiom vekis simpation en multaj homoj, ke tiuj
ĉi montris sian malavarecon: mono estas kolektita. Rezultas io
konkreta el tiuj klopodoj: la lernejo estas preskaŭ konstruita, kaj en
septembro 2004 ĝi malfermos siajn pordojn al la Togolandaj infanoj. Ĉu
estos fino de la sufero de la infanoj ?
Nun bela konstruaĵo estas disponigata al kompatindaj infanoj, sed ĉu
tio sufiĉas ? Certe trovado de benkoj kaj ankaŭ libroj ne estus granda
problemo ĉar temas pri unufoja investo. Aliflanke, la funkciado de la
lernejo estas tre grava. Necesas do konstantaj rimedoj. La lernejo ne
estas ŝtata, do la ŝtato ne povas ĝin subvenicii. Nun eĉ la ŝtataj
preskaŭ ne plu ricevas subvenciojn de la ŝtato kaj tial lernejestroj
komplice/kunlabore kun gepatroj de la gelernantoj starigas plian
kotizon por subteni lernejojn.
La aldona kotizo varias inter 5 000 kaj
12 000 F. Normale tio devus solvi multajn problemojn, sed ne okazas
tiel, ĉar tiuj kotizoj estas malbone uzataj de la lernejestroj aŭ/kaj
gvidantoj de la komitato de la gepatroj de la gelernantoj. Tial la
ĉiama problemo de la gelernantoj kaj lernejoj restas: manko de
taŭgaj ejoj/iloj kaj ankaŭ de instruistoj. Unuopuloj aŭ asocioj nun
klopodas solvi la problemon starigante privatajn lernejojn. Multaj
gepatroj, kvankam malriĉaj, preferas meti siajn infanojn en privatajn
lernejojn ol en ŝtatajn, kiuj fariĝas propraĵo de la lernejestroj.
En
privataj lernejoj la instruado iras pli glate, sed tamen problemo ne
mankas en multaj: pro la monavido de multaj fondintoj, kiuj petas
altan lernokotizon sed ne pagas salajrojn al la geinstruistoj, la
instruado kolapsas. Vere necesas speciala lernejo por la kompatindaj
infanoj. Jen do la projekto "Esperanto-lernejo" akuŝas ion tian: la
Instituto Zamenhof (IZo).
La instituto Zamenhof estos tute alia
kategorio de lernejo. Okazos la instruado laŭ la oficialaj programoj en
Togolando. Aldone, estos kromaj objektoj: Esperanto, pacedukado,
regado de konfliktoj, informadiko, lecionoj pri muziko kaj kuirado kaj tiel plu.
La instruado en ĝi okazu en tute serena etoso laŭ kriterioj de amo,
justeco ktp. Jen kelkaj:
- instrui en spirito de toleremo kaj frateco
- instrui en spirito de scivolo pri la mondo, la homo kaj la naturo
- instrui kun ĉiama atento al sano, higieno kaj ordo
- nstrui pedagogie: t.e. ne per punado sed per kuraĝigado
- instrui kunlaborante kun la plej maturaj lernantoj
- instrui uzante interreton por tutmondaj kontaktoj, i.a. per Esperanto
- ne nur instrui sed ankaŭ labori por ke la lernejo enspezu ekonomie
- krei kun la lernantoj kaj la kolegoj komunumon por la plu-ekzistado de la lernejo
- serĉi bonajn rilatojn de gepatroj, por ke tiuj interesiĝu pri la lerneja vivo kaj helpu ĝin disponigi lecionojn ne por la diplomo sed por la vivo
Kvankam privata, la lernejo tamen ne estos komerc-cela, sed sociala.
Per la kontribuo de la gelernantoj (maksimume 25 000 F ( 38 eŭroj) por
ĉiu lernanto en la jaro) oni funkciigos la lernejon, pagos salajrojn al
la instruistoj, kaj se eblas, doni manĝaĵon bonkvalitan kaj ankaŭ
medikamentojn al la gelernantoj. Krome, la instituto klopodos
alimaniere enspezi por kovri parton de siaj bezonoj.
Funkcias en la
lernejo retkafejo, kia tute ne ekzistas en la kvartalo. Ankaŭ ties anoj
bezonas rilati perrete kun aliaj homoj tra la mondo. Estos ankaŭ
telefonbudoj, kie telefonos la kvartalanoj. Tekstprilaboroj per
komputiloj, havado de trinkebla akvo, dispono de unuaj kurachelpoj, ktp
estas kelkaj el aliaj aferoj, kiujn la instituto ofertos al la kvartalo
por kovri parton de siaj elspezoj.
La instituto tute ne forgesas la
gepatrojn de la gelernanto, kaj ĉefe la virinojn, kiujn pri instruiteco
la Togolanda socio diskriminacias. Ĉar multaj el ili estas analfabetaj
kaj tial ĉi tute neglektas la utilon de lernejo, la instituto Zamenhof
disponigos al ili vesperajn kursojn, diskutrondojn pri aferoj konindaj,
ktp. La instituto zorgos kaj pri la gelernantoj kaj pri ties gepatroj.
La plejparto de tiuj ĉi estas malriĉaj, kaj tial ĉi tute ne povas
ebligi al siaj gefiloj viziti lernejon kaj al si mem (plu)lerni; la
instituto Zamenhof do ŝatus helpi tiujn per kontribuo de malavaraj
eksterafrikanoj Esperantistoj aŭ ne-Esperantistoj. Ĉiuj povas helpi
siamaniere: helpi mem aŭ helpigi. Sistemo "adopta" estas ebla:
eksterafrikano povas pagi la lernokotizon de unu aŭ pluraj lernantoj aŭ
donaci monon al la instituto. Oni povas organizi ĉirkaŭ si grupon de
subtenantoj de la instituto: la precipa celo estas klopodi, ke la
lernado okazu glate kaj ke ankaŭ gefiloj de senhavaj gepatroj edukiĝu;
ili havu lernilojn, trovu manĝon, lernu en vere funkcianta lernejo,
kies gelernantoj povos tute libere kaj senprobleme rilati kun siaj
kolegoj tra la tuta mondo.
Tiaj grupoj jam formiĝas en Francio kaj
Belgio sub la instigo de Esperantistoj, kiuj tiel invitis ankaŭ
ne-Esperantistojn. La francino Evelyne de "sunkompanio" jam varbis pli
ol dudek kvin subtenantojn kies unuaj donacoj estas 2600 eŭroj, kaj la
belgino Agnes Geelen kolektas monon, lernilojn kaj vestaĵojn por la
lernejanoj. Tio ĉi estas farebla de ĉiuj Esperantistoj de aliaj landoj.
Alikategoria helpo estas ebla: profesiaj instruistoj povos instrui
senpage en la lernejo dum unu aŭ pluraj jaroj; tiel la mono uzota por
dungi instruiston estos rezervita por aliaj aferoj. Kontribuado en la
sukcesa funkciado de la lernejo havas multajn branĉojn. Ĉiu povas
elpensi ion por helpi la kompatindajn infanojn, ankaŭ de kiuj dependas
la estonta farto de la homaro.
La instituto Zamenhof ja havas grandan ambicion. Finlerninte en la
instituto, ĉiu junulo devos mastri ĉion konindan en la Togolanda
instruprogramo, vivi kun aliaj homoj ne en sia geografia lando sed en
la tuta mondkomunumo, kiu estas la unusola mondo de la homaro; krome la
finlerninto estos pacema, evitos multajn konfliktojn, uzos komputilojn,
umos en la interreto, ktp. La gepatroj analfabetaj instruiĝos en la
instituto kaj tiel scios legi kaj skribi. Ili kulturos sin pere de la
diversaj diskutrondoj, kiujn proponos la instituto. Homoj tiel
transformiĝos en alian : jen la ideala homo, kiun alstrebas la
instituto Zamenhof en Togolando.
Kiuj ŝatus iel kontribui aŭ havi pli da informoj, jen por ili gravaj adresoj:
- Een school in Togo Kastelenstraat 231 1082 EG Amsterdam Nederlando Rete : eenschoolintogo@raketnet.nl
- Institut Zamenhof B.P. 13169 Lome-TOGO Rete : esp.togo@cafe.tg
- ttt-paĝo, kiu nederlandlingve
sciigas amplekse pri la projekto