Litova EU-parlamentano: "Nelogike lerni Esperanton"
Du reprezentantoj de la itala radikala partio, Marco Pannella kaj Emma Bonino, turnis sin al la Eŭropa Komisiono por peti ĝian respondon al demandoj pri la stato kaj evoluo de multlingveco kaj lingva politiko en Eŭropo, kaj pri la perspektivoj por la pluvivo de la eŭropaj lingvoj.
En siaj demandoj la du italaj parlamentanoj atentigas, ke la nuna domina rolo de la angla lingvo, laŭ raporto aperinta en franclingva gazetaro, donas al Britio netan gajnon de 18 miliardoj da eŭroj jare. Siaflanke la du parlamentanoj aldone asertas, ke enkonduko de Esperanto kiel la ĉefa fremda lingvo en lernejoj ŝparus al la Eŭropa Unio elspezojn de proksimume 25 miliardoj da eŭroj.
La parlamentanoj ankaŭ esprimas sian maltrankvilon pri la estonta sorto de malgrandaj eŭropaj lingvoj: "Ĉu EU-komisiono scias, ke, laŭ la 'Unesko-atlaso de la lingvoj riskantaj malaperi', antaŭnelonge eldonita en la itala lingvo, proksimume 60% de la eŭropaj lingvoj povus baldaŭ malaperi," ili demandas.
Laŭ la reguloj de EU, la Eŭropa Komisiono devos doni oficialan respondon al la skribaj demandoj faritaj de la parlamentanoj. La plenaj tekstoj de la tri skribaj demandoj estas legeblaj ĉi tie.
Intertempe du litovaj anoj de la Eŭropa Parlamento jam publike esprimis sian skeptikan sintenon al Esperanto. Tion ili faris, komentante la konkludojn de la ĉi-jara Nitobe-simpozio, okazinta en la ĉefurbo de litovio, Vilno, tuj post la Universala Kongreso de Esperanto. En intervjuo disvastigita de la ĉefa litova novaĵ-agentejo ELTA ili konstatas, ke "ne havas sencon malŝpari rimedojn kaj tempon por lerni artefaritan lingvon per kiu eblas komuniki nur en relative malvasta rondo de homoj, kaj per kiu estas malfacile peri kompletan mondbildon".
- Mi akceptus lerni Esperanton, sed mi ne kredas ke tio estus utila aŭ realisma, diris en la intervuo Šarūnas Birutis, membro de la Laborpartio.
- Tio estas nur propagandaĵo (…) Neniu lernos novan lingvon. Ĉiuj ja bone lernas la anglan aŭ la francan, li aldonis.
Šarūnas Birutis opinias, ke la alvoko de la Nitobe-simpozio konsideri Esperanton estas nur reklam-truko, kiu ne kondukos al io.
- Ili timas ke Esperanton parolos ĉiam malpli da homoj, same kiel, ekzemple, la francan. Pli frue tiu estis la lingvo de diplomatio, sed ĝin nun elpuŝas la angla kaj eĉ la hispana. Lerni lingvon nur por la laboro ne estas realisme. Hispane aŭ france eblas komuniki kun simplaj homoj. Por Esperanto necesus multe da tempo, fortostreĉoj kaj financaj rimedoj - kaj tio nur por komuniki kun malgranda grupo da homoj. Estas neniu logiko en tio.
Alia ano de la Eŭropa parlamento el Litovio, Rolandas Pavilionis, same ne vidas perspektivon por ke Esperanto iĝu lingvo de internacia komunikado. En la intervjuo li ankaŭ ripetas la oftan argumenton, ke Esperanto ne havas literaturon.
- Oficialaj lingvoj de EU elektiĝas nur lingvoj naturaj, kiuj havas sian historion kaj peras la kulturon de diversaj popoloj. Ĉi tiuj lingvoj estas apartaj, kaj ne eblas kompari al ili lingvon artefaritan sen propra literaturo, filozofio, kiu havas nur tradukojn pri kies kvalito mi forte dubas. Ĝi estus kiel fremda korpo en homa organismo, diras Rolandas Pavilionis.
Laŭ li, ĉiu natura lingvo, male ol Esperanto, estas kultura valoro. Krome, Esperanto laŭ li ne peras kompletan mondbildon kaj la diversecon de la homa vivo, kaj tial ĝi laŭ li malfacile povus esprimi iujn nociojn. Rolandas Pavilionis agnoskas Esperanton nur kiel hobion.
Samtempe Rolandas Pavilionis memorigis, ke EU ja konstante instigas la protektadon de diverseco de popoloj kaj lingvoj. Reage al la plendoj de la Nitobe-simpoziintoj, ke kelkaj pli grandaj lingvoj – la angla, la franca kaj la germana - havas iujn elbatalitajn rajtojn ekskluzivajn, estante tiuj plej ofte parolataj en la EU-institucioj, Rolandas Pavilionis rimarkigis ke ne eblas pretervidi la historion de ĉi tiuj lingvoj.
- La parolantoj de ĉi tiuj lingvoj plej multe influis la evoluon de la socio. Tio tamen ne sendignigas aliajn lingvojn, ekzemple la litovan, kiu estas nuntempe konsiderata kiel la sola tiel arkaika lingvo, konservinta la strukturon kaj gramatikon de la plej malnova hindeŭropa pralingvo” – emfazis la politikisto.
Rolandas Pavilonis diris ankaŭ, ke nuntempe por kiu ajn utilas lerni ne Esperanton, sed la araban, ĉinan aŭ japanan, kiuj en la estonteco akiros nemalgrandan signifon.
En sia artikolo pri la temo, la litova novaĵ-agentejo ne intervjuis esperantistojn, sed ĝi tamen provis ekvilibrigi la enhavon, rakontante, ke pluraj miloj da homoj denaske uzas Esperanton ĉiutage hejme; ke ekzistas libroj, teatraĵoj, kantoj, periodaĵoj, tradukiĝas klasikaĵoj kaj nuntempaj verkoj kaj ekzistas ankaŭ regulaj radiaj elsendoj en Esperanto.
iliaj asertoj plenas je kontraŭdiroj, ekzemple unue diri ke ĉiuj lernas la francan, kaj poste diri ke ĉiam malpli da homoj, evidentaj malveraĵoj, kiel pri literaturo, kaj superstiĉecaj senbazaĵoj, kiel pri "natureco" de lingvo; evidentas, ke ili apenaŭ el rapidtrajna fenestro vidis la aĵojn, pri kiuj ili tiel "kompetente" parolas
mi kredas, ke litovaj samideanoj sukceso/a/is pri bona rebato!