La ambasadoro de Belgio akceptis kongresanojn
de Redakcio
—
Laste modifita:
2005-07-29 17:45
La ambasadoro de Belgio en Vilno, la esperantisto Marie-Louise Vanherk, dimanĉe vespere aranĝis akcepton por kongresanoj en sia oficiala rezidejo. Ĉeestis ankaŭ belgoj loĝantaj en Litovio, entute preskaŭ cent personoj. La nacia vespero en salono Zamenhof prezentis ĉefe litovajn dancojn kaj popolan muzikon. "La plej elstara kiun mi ĝis nun spertis", komentas Gunnar Gällmo la nacian vesperon.
Dimanĉe
vespere belgaj partoprenantoj de la Universala Kongreso en Vilno estis
invititaj al akcepto en la rezidejo de la belga ambasadoro Marie-Louise
Vanherk. Krom esperantistoj la aranĝon partoprenis ankaŭ belgoj loĝantaj en
Litovio.
Marie-Louise Vanherk mem estas esperantisto, sed ne havas tempon partopreni la kongreson pro okupiteco. Tamen oni atendas, ke ŝi ĉeestos la akcepton por la membroj de societo Zamenhof marde vespere, ĉar ŝi mem estas membro de UEA kaj de societo Zamenhof, kies anoj pagas aldonan kotizon por subteni la agadon de UEA.
Fine de la 1990-aj jaroj s-ino Vanherk laboris en la ambasado de Belgio en Londono. Tiam ŝi membris en Esperanto-Asocio de Britio. En Litovio ŝi pere de siaj oficistoj kontaktis Litovan Esperanto-Asocion por ricevi informojn pri la Esperanto-movado en la lando kaj pri eblecoj perfektigi sian lingvoscion.
La dimanĉa akcepto en la oficiala rezidejo de la ambasadoro estis dediĉita al la 175-jariĝo de Belgio kaj la 25-jariĝo de la federaciigo de Belgio. Universalan Esperanto-Asocion oficiale reprezentis ĝia prezidanto Renato Corsetti.
Ambasadoro Vanherk faris tute mallongan paroladon al la preskaŭ cent ĉeestantoj, kaj poste invitis ĉiujn manĝi, trinki kaj interrilati. Laŭ ĉeestintoj la manĝaĵoj estis bonegaj. La belgan kuirarton reprezentis interalie "malgranda torto", kiu efektive estis grandega. Ĝin preparis la kuiristo de la vilna hotelo Meridien, ŝajne mem belgo.
Al demando de Francine Sperber la ambasadoro respondis, ke ŝi eklernis Esperanton en siaj studentaj jaroj en la grupo de la urbo Leuven, en la jaro 1974. La urbo Leuven situas 20 km oriente de Bruselo en la flandra parto de Belgio. Laŭ siaj propraj vortoj la ambbasadoro legas esperantajn gazetojn, sed pro manko da tempo cetere ne praktikas la lingvon.
La aranĝo okazis en la oficiala ambasadora loĝejo tuj apud la ambasado, en du grandaj salonoj, sed ankaŭ en la korto de la domo. La ambasadoro parolis kun preskaŭ ĉiuj ĉeestintoj, en Esperanto kun la esperantistoj. Iuj foriris post du horoj, je la 19-a horo, por ĉeesti la vesperan programon de la kongreso, kaj ili estis preskaŭ la unuaj forirantoj.
Je la 20-a horo dimanĉvespere komenciĝis la tradicia nacia vespero en la sportejo Siemens (salono Zamenhof). Dum du horoj la kongresanoj ricevis impresojn pri la litova kulturo.
- La nacia vespero estis laŭ mi iom tro etne litova kun popoldancoj kaj popola muziko. Mi
estus esperinta iom pli da etna varieco kaj ankaŭ pli nuntempan, eble ankaŭ sovet-tempan, kulturon, kvankam mi bone komprenas ke la lokanoj volas forgesi pri tio, komentas kongresano Jukka Pietiläinen.
Alian opinion havas kongresano Gunnar Gällmo:
- La nacia vespero estis la plej elstara tia kiun mi ĝis nun spertis - mia unua UK estis la Stockholma en 1980. Dum mia tuta infan- kaj lernejaĝo, mi vivis en la skandinava provinco plej proksima al ĉi tie, Gotlando, kaj tamen nenion sciis pri la litova kulturo (aŭ pri tiu de la aliaj baltaj respublikoj, cetere), kaj eĉ nun, la ekonomiaj interesoj prezentas al ni pli da muziko el Kalifornio ol el la plej proksimaj najbaroj - kiu tamen estas treege altkvalita.