Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / Nitobe-simpoziintoj emas subteni la anglan

Nitobe-simpoziintoj emas subteni la anglan

de Redakcio Laste modifita: 2005-09-03 20:10
Laŭ la unuaj informoj, la Nitobe-simpozio, aranĝita en Vilno per subteno de Esperantic Studies Foundation, esprimis klaran subtenon al Esperanto. La fina dokumento tamen ankoraŭ ne estas preta, kaj la nuna versio ŝajnas prefere subteni la anglan kiel komunan eŭropan lingvon. La konata lingvisto Robert Phillipson kritikas la proponatan formulon. Laŭ Renato Corsetti la Nitobe-simpozioj estas tre gravaj por ke neesperantistaj famuloj ekhavu spertojn pri Esperanto. En la Vilna seminario Esperanto funkciis kiel unu el la interpret-lingvoj.
La aranĝado de la prestiĝaj Nitobe-simpozioj por neesperantistaj lingvaj fakuloj estas unu el la ĉefaj lastatempaj kontaktoj de la Esperanto-movado kun la ekstera mondo. Laŭ Renato Corsetti, la prezidanto de UEA, tiuj seminarioj estas ekstreme gravaj por la movado.

- Ili estas niaj "pensujoj" sed ankaŭ niaj "komunikujoj", ĉar tie reprezentantoj de la Esperanto-movado renkontiĝas kun reprezentantoj de la "normala" politika, lingvista mondoj, kaj interŝanĝas pensojn pri la ebla rolo de Esperanto en la mondo.

Aparte grava estas laŭ Renato Corsetti la fakto, ke la simpozioj okazas lige kun la Universalaj Kongresoj de Esperanto, eĉ se ne kadre de la kongresoj mem.

-  Tio jam donis al pli ol unu neesperantista famulo la eblecon unuamane vidi la esperantlingvan komunumon kaj ĉefe Esperanton mem funkcii en normala maniero. Ĝis nun la simpozioj ĉefe utilis por informi la lingvistan kaj socilingvistan mediojn. Ĉi-jare ni jam eniris ankaŭ en la politikistajn rondojn.

Unu el la plej famaj partoprenintoj de la ĉi-jara Nitobe-seminario, la lingvisto Robert Phillipson, tamen estas malkontenta pri la proponata rezolucio de la seminario. Aparte malsukcesa li opinias la proponatan frazon pri la angla lingvo.

Unu el la "vizioj" en la proponata rezolucio estas "evoluigi la anglan kiel komunan eŭropan lingvon en manieroj kiuj estas pli sistemaj, egalecaj kaj kunigeblaj kun la konservado de kultura diverseco".
 
- Tiu frazo estas bedaŭrinda, kaj en sia nuna formo malferma al pluraj eblaj interpretoj, kelkaj el kiuj signifus "nur-anglecon". Kvankam mi ja pensas ke la intenco, mallerte formulita, estis kontraŭlabori tion, komentas Robert Phillipson al Libera Folio.

En la gazetara konferenco de la Nitobe-simpozio en Vilno oni menciis kiel  rekomendon de la seminario, ke la Eŭropa Unio diskuto la eblan rolon de Esperanto por antaŭenigi lingvan egalecon. Tamen en la nuna versio de la konkluda dokumento, Esperanto estas unuavice menciita nur kiel "simbola unuiga lingvo".

En siaj komentoj, senditaj al aliaj partoprenintoj de la seminario, Robert Phillipson atentigas,  ke ia identiga funkcio de Esperanto en EU apenaŭ konvinkus skeptikulojn, kaj tial oni ne uzu tian argumenton.

"Mi preferus, ke oni menciu la potencialon de Esperanto kiel ponta lingvo en la traduka kaj interpreta sistemoj, kaj atentigu, ke tio ne nur fortigus naciajn lingvojn, sed ankaŭ ŝparus monon", li skribas.

La aranĝado de la Nitobe-simpozioj estas tre kosta, kaj tial la simpozioj ne okazas ĉiujare, sed nur, kiam oni por tiu celo trovas taŭgajn monfontojn ekster la buĝeto de UEA. Ĝis nun UEA tute ne bezonis uzi monon el sia propra buĝeto por la Nitobe-simpozioj.

La unua simpozio en 1996 en Prago estis financita ĉefe per subvencio de japana ŝtata fondaĵo kiu laŭstatute celas subteni reciprokan komprenon kaj internacian amikecon. Plian subvencion al la unua Nitobe-simpozio donis la japana religia movado Oomoto.

La dua simpozio en 1999 estis financita per donacoj de esperantistoj al Kampanjo 2000 de UEA, do iasence el la poŝo de UEA, sed ne rekte el la buĝeto. La tria Nitobe-simpozio en Pekino pasintjare estis financita per privataj japanaj donacoj, kaj  la ĉi-jaran pagis ĉefe subvencio de la usona fondaĵo Esperantic Studies Foundation. La ĉi-jaran simpozion grave subvenciis ankaŭ la litova parlamento, kiu interalie disponigis senpagan ejon kaj servojn al la simpozio.

Kvankam la simpozion ĉi-jare financis esperantista instanco, la rolo de Esperanto laŭ Robert Phillipson ne estis tre videbla dum la simpozio.

- Kredeble oni ne volis ŝajnigi, ke ekzistas ia simpla solvo al la lingvaj problemoj de EU. Sed Esperanto ja funkciis bonege kiel unu el la lingvoj de interpretado dum la konferenco, komentas Robert Phillipson al Libera Folio.

La oficiala versio de la konkluda dokumento de la ĉi-jara Nitobe-simpozio aperos nur, kiam ĉiuj partoprenintoj povos koresponde interkonsenti pri ĝi. Ankoraŭ do ne klaras, ĉu la mono de Esperantic Studies Foundation estis uzita por produkti rekomendon por pli vasta uzo de la angla lingvo en Eŭropo, aŭ ĉu la rolo de Esperanto tamen estos pli videbla en la finaj konkludoj de la simpozio.



La unua artikolo de Libera Folio pri la ĉi-jara Nitobe-simpozio aperis la 4-an de aŭgusto:
arkivita en:
redakcio
redakcio diras:
2005-08-18 08:49
Kvankam mi komprenas vian ĵurnalistan deziron sensaciigi kaj negativigi la novaĵojn (trista konstato, sed vera), mi kredas, ke en tiu ĉi kazo vi iom tordis kaj misprezentis malnetan dokumenton sugestante, ke iel la Nitobe-simpozio subtenas/is la anglan lingvon kiel solvon de la lingvaj problemoj de EU. Evidente vi ne ĉeestis la simpozion (kaj ankaŭ ne petis inviton), ĉar, se vi ĉeestus, vi ne havus tiun opinion. Mi forte sugestas, ke vi almenaŭ klopodu kontakti la aŭtoron de la malneto, Mark Fettes (via artikolo neniel indikas, ke vi klopodis fari tion), por peti klarigon. Estus verŝajne preferinde lasi la partoprenintojn diskuti inter si la enhavon de la fina dokumento anstataŭ kontrabandi iliajn retmesaĝojn kaj dissterni ilin sur viajn virtualajn paĝojn....

La intenco de la Nitobe-simpozio ja ne estis "subteni" iun difinitan solvon de la problemaro lingva de EU, sed esplori la diversajn alternativojn kaj klopodi atingi ian interkonsenton pri paŝoj estonte farendaj kaj farindaj. La anonco pri la simpozio (kies enhavon vi ŝajne forgesis) asertas, ke "La proponata simpozio en Vilno celos esplori la diversajn politikajn alternativojn kaj sercos komunan interkonsenton pri kelkaj bazaj rekomendoj pri la lingva politiko de EU en la novaj kondicoj."

Sekve, ne atendu, ke la fina dokumento, kiam ĝi aperos, donos klaran preferon al iu ajn specifa solvo.

Mi malkonsentas, ke la rolo de Esperanto "ne estis tre videbla" en la simpozio. Pluraj kontribuintoj parolis rekte pri la lingvo (Michael Cwik, Georgo Nanovfszky, Sean O'Riain kaj pluraj aliaj) kaj ili kaj aliaj utiligis la lingvon vaste en la debatoj.

Fina punkto: Esperantic Studies Foundation ne estas esperantista instanco. Ĝi okupiĝas pri demandoj, kiuj ofte kruciĝas kaj koincidas kun tiuj de la E-movado, sed ankaŭ pri aliaj demandoj -- pli esperantecaj ol esperantistaj, pli fakaj ol movadaj. En tiu ĉi kazo, ESF donis subvencion al la organizinto de la simpozio, la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj. CED, kiel vi scias, estas siavice instanco de UEA, kiu okupiĝas pri la scienca studado de lingvaj demandoj. Mi estis surprizita, ke via artikolo tute ne menciis ĝin sed implicis, ke la centra UEA estis la organizanto.

Humphrey Tonkin
redakcio
redakcio diras:
2005-08-18 10:26
Dankon pro via komento. Ni ja provis kontakti Mark Fettes, sed ĝis nun sen sukceso - kredeble, ĉar li estas vojaĝanta. Ni ne "kontrbandis" iujn retmesaĝojn, sed publikigis informojn, kiuj estis senditaj al ni kaj kiujn ni opinias interesaj por la ĝenerala publiko. Pri la opinioj de s-ro Phillipson, esprimitaj responde al demandoj de Libera Folio, ĉiu juĝu laŭplaĉe, ni simple publikigas ilin. Kiam la fina versio de la konkludoj estos preta, ni kompreneble publikigos ĝin.
goberiko
goberiko diras:
2005-08-18 10:29
Estimataj redaktoroj,

mi estas fidela leganto de via bulteno -- ech mi havas ligon en mia persona Google-pagho -- kaj tre surprizis min chi tiu artikolo, senutile dibochema.

Mi volas nur aldoni, lau mia sperto de invitito al la Nitobe-simpozio, ke Esperanto ludis sian rolon trankvile kaj efike, tute ne bombaste, kaj tio bonege impresis ech la cheestantajn lingvajn fakulojn kiuj engaghitas nek lingve nek movade (ne temas pri Phillipson). La laboro estis multa, Mark Fettes, kvankam sen la okazo ech spiri, chiam bonhumoris, kaj finis portempe siajn multajn taskojn, nelaste la pretigon de la provizoran dokumenton. Tiu dokumento estis diskutita tre mallonge je la lasta tago, por evidentaj kialoj. Releginte ghin, mi povas aserti, ke viaj atakoj ne havas ian ajn grundon.

Ja estos loko kaj tempo pridiskuti la finan dokumenton, kiam chio estos publika, kial enmiksi en nian laboron? Konsideru, ke ni alfrontis la demandojn de la simpozio ne lau esperantisma vidpunkto, male lau la sciencesplora. Poste, kiam -- mi substrekas! -- chio estos publika, libere diskutu kaj kritiku, liberfolie, t.e. sendepende kaj movade, kiel via bona kutimo. Ghis tiam, lasu nin fosi nian sulkon!

Federico Gobbo
redakcio
redakcio diras:
2005-08-19 08:19
La aserto de Humphrey Tonkin ke "Esperantic Studies Foundation ne estas esperantista instanco" estas ne-serioza.

La estraranoj de ESF estas Humphrey Tonkin, Grant Goodall, Ian Richmond, Mark Fettes kaj Timothy Reagan.

Tiuj kvin estraranoj estis, respektive: prezidanto de UEA, estrarano de landa asocio de UEA, prezidanto de landa asocio de UEA, ĝenerala sekretario de UEA, kaj oficiala reprezentanto de UEA ĉe UN-aranĝo.

Ĉiuj kvin estas esperantistoj kaj havis formalajn postenojn en la esperanta movado, kelkaj ĉe la plej altaj niveloj.

Inter la membroj de la konsilia komisiono de Esperantic Studies Foundation estas konataj esperantistoj kiel Katalin Smidéliusz, Klaus Schubert, David Jordan (aŭtoro de lerno-libro), Grant Goodall (vic-prezidanto de landa asocio de UEA) kaj Jonathan Pool.

Se Esperantic Studies Foundation vere pretendas esti neŭtrala rilate al esperanto, tiam ĝi estas nur ŝajn-neŭtrala kaj fakte servas esperanton (same kiel la Centro de Esploro kaj Dokumentado, ekzemple). Nenio pli klare montras tion ol la reago de Humphrey Tonkin, la prezidanto de ESF, al la aserto ke aranĝo subvenciita de ESF subtenos la anglan lingvon.

Neniel estas hontinde ke organizo estu gvidata de esperantistoj; kial oni provu kaŝi tian evidentan fakton?

Yves Bellefeuille
Kanado
JAVergara
JAVergara diras:
2005-08-19 22:02
Mi opinias la reagon de Yves Bellefeuille tro nuancema, iom bizanceca. Por mi la aserto de D-ro Tonkin estas tute klara: oni bone komprenas ke ESF ne estas esperantista, do ne esence movada sed faka pri temaro kiu evidente rilatighas kerne kvankam ne eksklude al la ideoj, praktiko kaj akumulighintaj spertoj chirkau la multflanka fenomeno Esperanto. Eble tiu malofta adjektivo ‘esperanteca’ uzita far li taugas por priskribi tiun aspekton de la kompleksa objekto. Nenie mi trovas en lia komento aludon al ia neutraleco pri Esperanto nek kashon au honton koncerne la fakton ke ghiaj gvidantoj estas mem movadanoj au E-parolantoj. Feliche kelkaj membroj de nia lingvokomunumo tiel kapablas ludi rolojn tre diversajn inter si, utilajn kaj necesajn, ni diru matene kanti “La Espero”-n kaj vespere labori rigore kaj efike por nia alekstera lingvopolitiko.

José Antonio Vergara
esperanto
esperanto diras:
2012-01-30 21:28
Fiaskoj? Ili certe okazis, sed plejparte tuj malaperis en
obskuron. Pli •enerale mi diru, ke mi estas daμre •enata de tiu
speco de esperantisto, kiu ›ajne envenis la movadon „efe por
akuzi la aliajn esperantistojn pri jenaj kaj jenaj mankoj. Ni
ankoraμ elspezas multe tro da energio en tiuj internaj bataloj.
Aliflanke, granda parto de la movado ›ajne restas en sia rutino
kaj ne volas, aμ ne kapablas, pensi originale kaj novige. Ili
memorigas min pri la fama difino de frenezeco: ripeti la saman
aferon fojon post fojo kaj esperi pri alia rezulto.

La Ondo de Esperanto, februaro 2012, p.4