Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / UEA ĉi-jare ne ricevos Nobel-premion

UEA ĉi-jare ne ricevos Nobel-premion

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2005-03-21 00:26
En 1988 Universala Esperanto-Asocio preskaŭ ricevis la Nobel-premion pri paco. Por la ĉi-jara premio estis proponita rekorda nombro de kandidatoj, entute 199. Tamen inter tiuj 199 ne plu estas UEA, kiu antaŭe dum multaj jardekoj regule estis kandidatigata por tiu prestiĝa premio. William Auld aliflanke denove estas kandidatigata por la literatura Nobel-premio. La kandidatigon prizorgis Esperantlingva Verkista Asocio. Laŭ la prezidanto de EVA, Auld "versas pli profesie kaj pli intense ol multaj jam premiitaj poetoj".
La Nobel-premion pri paco disdonas aparta norvega Nobel-komisiono, laŭ la testamento de Alfred Nobel. Proponi kandidaton rajtas interalie membroj de parlamentoj kaj registaroj, anoj de internaciaj kortumoj, universitataj profesoroj pri sociaj sciencoj, historio, filozofio, juro kaj teologio. La proponoj devas esti senditaj ĝis la 1-a de februaro de la koncerna jaro, kaj dum la lastaj jaroj kutimis veni proponoj pri pli ol 140 kandidatoj.

La listo de kandidatoj ne estas publika, sed estas preskaŭ certe ke UEA ĉi-jare ne estas inter la kandidatoj, ĉar laŭ la reguloj ne sufiĉas nur proponi nomon, sed necesas dokumenti la meritojn de la koncernulo. UEA dum la lastaj jaroj mem ne aranĝis kandidatigan kampanjon nek preparis la necesajn dokumentojn.

Lastfoje UEA mem organizis
kampanjon por kandidatigi la asocion en la jaro 2000, por la pac-premio de la jaro 2001. En tiu jaro almenaŭ 32 rajtigitaj personoj el dek landoj kandidatigis la asocion. Kompreneble UEA ne ricevis la premion tiam, kaj la ŝancoj de la asocio entute iam ricevi la premion estas marĝenaj. Tamen la asocio antaŭe opiniis la kandidatigan procedon taŭga maniero altiri publikan atenton al Esperanto.

- Tia kampanjo estas utila ĉar ĝi ebligas kontaktojn kun homoj kiuj rajtas formale prezenti kandidatojn  - parlamentanoj, akademianoj, kaj tiel plu. Samtempe ili povas ricevi informojn pri Esperanto. Se informo pri la kandidatiĝo de UEA aperas en la gazetaro, tio kompreneble havas grandan informan valoron. Tio montras ke la agado de UEA kaj la internacia lingvo fakte temas ankaŭ pri paco, opinias Jukka Pietiläinen, la komisiito de UEA pri informado.

La prezidanto de UEA, Renato Corsetti, rakontas ke la kampanjo estis ĉesigita ĉar la komitato ne plu opiniis ĝin sencohava.

- Ne estis farita, laŭ mia plej bona memoro, konscia decido ne plu okupiĝi pri la kampanjo por la pac-premio Nobel. Simple en la komitato kelkaj komitatanoj dubis ĉu UEA havas sufiĉajn meritojn por la pac-premio Nobel. Do, oni decidis pasigi kelkajn jarojn antaŭ ol relanĉi la kampanjon, kiu lastfoje okazis antaŭ eble 4 jaroj. Se multaj esperantistoj kunlaborus pri mond-savaj kampanjoj eble ni akirus pli da meritoj, sed ĉiukaze io okazas, kaj mi kredas ke baldaŭ povus esti lanĉita nova kampanjo, pri kiu povus decidi la komitato baldaŭ.

Male ol la komitatanoj, kiujn mencias Renato Corsetti, la ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, ja kredas ke UEA principe havas sufiĉajn meritojn por esti premiita.

- UEA certe havas ŝancon, sed unu el la kondiĉoj por tio estas, ke oni daŭre kandidatigu UEA. Tio ke UEA preskaŭ ricevis la premion en 1988, certe almenaŭ parte okazis pro tio, ke dum preskaŭ 30 jaroj tiu kandidato fariĝis konata al la komisiono. Mi kredas, ke UEA povus havi ŝancon kiel kompromisa solvo en iu jaro, kiam la komisiono ne povas decidiĝi inter du pli famaj kaj fortaj kandidatoj. Tamen, eĉ tiuj, laŭ kiuj UEA ne havas ŝancon, devus kompreni, ke la kandidateco de UEA estas bonega okazo por ricevi publikan atenton por Esperanto en la amaskomunikiloj. Mi suspektas, ke la opinio, laŭ kiu UEA ne havas ŝancon, estas nur preteksto por ne devi labori.

Laŭ Buller, UEA regule estis inter la kandidatoj dum tri jardekoj, kaj unu fojon, en 1988, eĉ inter la kvin plej sukcesaj kandidatoj.

- Ne eblas scii ekzakte, en kiuj jaroj kaj fare de kiom da proponintoj UEA estis kandidatigita, ĉar la Nobel-komisiono ne donas informojn pri la proponitaj kandidatoj. Verŝajne UEA estis unuafoje kandidagita en 1954 de la norvega parlamentano Carl Henry, sed kunordigita agado por instigi kandidatigojn estis unuafoje realigita en 1960. Ekde tiam UEA estis kandidatigita pli-malpli ĉiujare ĝis la fino de la 80-aj jaroj. Plej multe da proponintoj estis por la premio de 1966, entute 253. Plej proksime al premiiĝo UEA estis en 1988, kiam el la komisiono likis al la gazetaro la informo, ke UEA estis unu el la kvin kandidatoj, el inter kiuj la premiito estis elektita. Post tiu jaro tamen sekvis longa paŭzo en la Nobel-aktivado de UEA.

La kampanjoj por kandidatigi UEA-n dum antaŭaj jaroj estis faritaj de nesalajrataj volontuloj. Samtempe kiam la Nobel-aktivado de UEA ĉesis, la asocio komencis financi la Bruselan Komunikad-Centron de Eŭropa Esperanto-Unio. Tamen, laŭ Renato Corsetti la du aferoj ne havas iun rilaton unu al la alia.

- Nu, la rilato kun EEU pri la Brusela Komunikad-Centro estas tute alia rakonto, opinias Renato Corsetti.

Male ol UEA,
Esperantlingva Verkista Asocio daŭrigas sian plurjaran laboron por ke William Auld ĉiujare estu inter la kandidatoj por la Nobel-premio pri literaturo, rakontas Mauro Nervi, la prezidanto de EVA.

- Senkonsidere pri tio, ke kandidatigo de esperantlingva poeto havas tamen propagandan valoron, mi kredas ke Auld en pluraj siaj verkoj superas la internacian nivelon kaj certe versas pli profesie kaj pli intense ol multaj jam premiitaj poetoj. Li estas maldekstrema realisto, kiu ne respondas al la kliŝo de umbilikisma poeto, sed emas engaĝiĝi per socia pasio kaj filozofia profundo: kaj la Sveda Akademio jam ofte pruvis - kiel italo mi citu nur Darion Fo - ke ĝuste tiuj kvalitoj, krom la literatura nivelo, grave rolas en la fina decido. En tiu senco, certe li havas ŝancon akiri la plej altan laŭron de la internacia literaturo.

Tamen oni ne povas postuli, ke la anoj de la Sveda Akademio lernu Esperanton por prijuĝi la literaturajn kvalitojn de la verkoj de William Auld, konstatas Mauro Nervi.

- La esperantlingvaj literatoroj el majoritataj lingvoteritorioj - ĉefe angla- kaj francalingvaj, se ne svedlingvaj - devus senti sin morale devigitaj kontribui al altnivela traduko de minimuma fasko da verkoj de nia Nobel-kandidato. Bedaŭrinde tiuspeca kunlaboro dum la pasinta jaro mankis komplete. EVA tamen jam prezentis la kandidatigon de Auld por 2005, kaj preparas nacilingvan informan materialon pri li.

En iuj antaŭaj jaroj kunlaboris pri la kandidatigo de William Auld ankaŭ la esperanta sekcio de PEN. Tamen la PEN-centro ŝajne malaktiviĝis sur tiu fronto kaj en la kandidatigo por 2004 ne plu respondis al la tiutemaj invitoj de Esperantlingva Verkista Asocio. Ankaŭ ĉi-jare EVA sola prizorgis la kandidatigon de William Auld.

- Ni devis memstare prezenti la kandidatecon, por ne maltrafi la datlimojn, konstatas Mauro Nervi.
UMatthias
UMatthias diras:
2005-10-03 20:17

Indas aldoni, ke sur la pagxo http://nobelprize.org/peace/nomination/database.html ni nun trovas plej fidindajn informojn el la historio: Jam Zamenhof estis 8-foje nomumita - en 1907, 1909, 1910, 1913, 1914, 1915, 1916 kaj 1917. Sxajnas, ke en 1910, kiam 4 el la 71 proponoj estis por li, oni suficxe serioze traktis la kandidatigon.

Interese estas krome, ke en 1934 la belga politikisto Henrie Marie La Fontaine, mem nobelpremiito de 1913, proponis por la premio Andreon Cseh pro lia esperanta agado.

Ulrich Matthias