Polaj puĉitoj de 1985 honorigitaj
En
decembro 1981 la pola generalo Wojciech Jaruzelski deklaris en la lando
militan staton kaj malpermesis la agadon de la libera sindikata movado
Solidareco. Ankaŭ la funkciado de multaj aliaj sociaj organizaĵoj estis
grave limigita pro la milita stato, sed la agado de esperantistoj ne estis
forte influita en la unuaj jaroj.
En oktobro 1984 estis demokratie elektita nova estraro de Pola
Esperanto-Asocio. Kiel prezidanto de PEA daŭrigis Jerzy Leyk, pli frue
konata aktivulo de PSEK (Pola Studenta Esperanto-Komitato). En la estraro
partoprenis ankaŭ aliaj studentaj aktivuloj. Tiu estraro daŭrigis la agadon
de la antaŭa estraro, kiu estis same demokratie elektita en 1981 kaj
konsistis el pli-malpli la samaj personoj kaj la sama prezidanto.
La movade netradiciema direkto de la nova estraro jam pli frue klare
maltrankviligis la pli aĝan generacion de esperantistoj. La maltrankvilo
fortiĝis post la reelekto, ĉar la nova estraro devis helpi pri la organizado
de la jubilea Universala Kongreso en Varsovio, planita por 1987.
Flanke de la ŝtataj aŭtoritatoj la dua estraro de Leyk komence ne spertis
malfacilaĵojn. Tamen en 1985 la nuboj densiĝis super la estraro de PEA. Laŭ
la supozoj de multaj polaj esperantistoj, la ŝtataj instancoj tiam ricevis
denuncon pri ia "kontraŭŝtata" agado de Pola Esperanto-Asocio.
- Mi havis la impreson, ke tiamaj partiaj-registaraj aŭtoritatoj havis pli
gravajn problemojn ol iu esperanta asocio, ekzemple kun konspira opozicia
movado. Tial do, kvankam la agado de PEA estis certe kontrolata de kaŝaj
agentoj de la politika polico kaj de la partiaj instancoj, mi malfacile
imagas, ke oni traktus la agadon de Leyk tiom danĝera por mem iniciati,
instigi kaj organizi grupon de puĉistoj, supozas Maciej Wnuk, tiama
junulara aktivulo, nuntempe ano de la urba konsilantaro de Varsovio.
Same kiel pluraj aliaj polaj esperantistoj, Maciej Wnuk simple ne vidas iun alian logikan klarigon por la interveno, kiu trafis Polan Esperanto-Asocion.
- Ja tiu agado, kvankam sufiĉe sendependa, ne estis malkaŝe opozicia. Pro tio mi supozas, ke la instigo de la puĉo venis de grupo, kiu sentis sin formetita flanken en la organizo kaj kiu instigis - ankaŭ per falsaj aŭ troigitaj akuzoj - la koncernajn aŭtoritatojn nomumi ilin kiel komisarojn.
Kiam la ŝtataj aŭtoritatoj jam serioze komencis okupiĝi pri Pola
Esperanto-Asocio, reprezentantoj de la estraro partoprenis interparolojn en
la centra komitato de la reganta komunisma partio. La estraro de Leyk provis
konvinki la aŭtoritatojn, ke la akuzoj estis falsaj, sed vane.
La laboro de la demokratie elektita estraro kaj de la asocia konsilantaro
de PEA estis abrupte interrompita la 17-an de oktobro 1985, kiam la ŝtataj
aŭtoritatoj malfunkciigis la gvidorganojn de la asocio kaj nomumis novan,
provizoran estraron, kies prezidanto iĝis Włodzimierz Wesołowski.
En la finaj staĝoj antaŭ la puĉo tre aktiva estis la tiama estro de
la Esperanto-redakcio de la pola radio, Andrzej Pettyn, kiu klopodis
konvinki diversajn homojn eniri la "komisaran" estraron. Li ankaŭ mem eniris
la novan estraron, kiu finfine do konsistis el Włodzimierz Wesołowski, Adam
Chyliński, Marian Dobrzyński, Ryszard Kamiński, Henryk Kozaczuk, Stefania
Pakalska, Andrzej Pettyn, Wojciech Sobolewski, Bolesław Staszczak kaj
Stanisław Świstak.
Dum la regado de tiu provizora estraro estis krome malfondita la Loka
Kongresa Komitato de la jubilea 72-a Universala Kongreso, kaj elektita nova.
La provizora estraro oficis ĝis novembro 1986. Poste aperis nova estraro,
kies prezidanto iĝis Roman Dobrzyński. El la provizora "komisara" estraro
restis nur Andrzej Pettyn. Tiu estraro sidis dum la jubilea kongreso en 1987
kaj ĝis 1989, kiam Andrzej Pettyn estis elektita prezidanto de PEA. En la
estraro de Pettyn, la kasisto estis Tadeusz Dobrzyński.
Februare de
2005 aperis en la reto la tiel nomata listo de Wildstein, la nomoj de 120.000
personoj, kies dokumentujoj, kreitaj de la komunistaj sekretaj servoj,
troviĝas en la pola Instituto de Nacia Memoro. La nomoj en la listo povas
esti tiuj de funkciuloj, sekretaj informantoj, sed ankaŭ de viktimoj, kiujn
oni planis varbi. La publikigo de la listo kaŭzis ŝtormajn debatojn en
Pollando.
En la listo de Wildstein troviĝas ankaŭ la nomoj de la fratoj Marian kaj
Roman Dobrzyński, kiuj partoprenis en la du postpuĉaj estraroj de Pola
Esperanto-Asocio. Laŭ la listo, la dokumentujo pri Roman Dobrzyński devenis
de ministeria nivelo, dum tiu pri Marian Dobrzyński devenis de malpli alta,
regiona nivelo de la sekurec-servo. En la sama listo troviĝas ankaŭ la nomo
de honora membro de UEA, Jadwiga Gibczyńska, kaj la nomoj de pluraj aliaj
polaj esperantistoj.
Tiu apero de la nomoj kompreneble pruvas nenion pri la rolo de la
koncernaj personoj en la puĉo kontraŭ la estraro de PEA, nek entute pri ilia
eventuala rilato al la sekurec-servo. Tamen la listo ja kaŭzis diskuton en
la pola Esperanto-movado, kaj eble parte pro tiu diskuto la nuna estraro de
Pola Esperanto-Asocio fine de majo decidis honorigi partoprenintojn de la
puĉita estraro.
Honoraj membroj iĝis Jerzy Leyk (la eksigita prezidanto de 1985), Irena
Szanser (eksigita estrarano) kaj krome la aktivuloj Hanna Jankiewicz kaj
Eugenia Szczyglińska. Transdonante la honorajn diplomojn la prezidanto de
PEA Stanisław Mandrak petis la novajn honorajn membrojn "akcepti la tutkoran
pardonpeton pro ĉiuj malbonaĵoj kiuj tuŝis esperantistojn flanke de eksaj
estraroj, agintaj dum la totalitara tempo." Speciale li pardonpetis al tiuj,
kiuj suferis pro la estrara puĉo de 1985.
Laŭ Maciej Wnuk, la pardonpeto tamen venis de malĝusta persono:
- Mi pensas, ke honori iamajn aktivulojn estas bona ideo, sed rilate
pardonpeton: ne PEA devus tion fari sed la membroj de la komisara estraro.
Ja PEA estis mem objekto de perforto.
La honorigan ceremonion kiu okazis en la Varsovia filio de PEA la
20-an de majo ne ĉeestis Jerzy Leyk. Ĉeestis tamen Irena Szanser, kiu diris,
ke la pardonpeton ŝi kaj aliaj atendas de dudek jaroj. Ŝi ankaŭ transdonis
al la nuna prezidanto de PEA dikan kajeregon kun kopiitaj dokumentoj
interalie pri la puĉo de 1985.
Noto de la redakcio: informoj por ĉi tiu artikolo estis kolektitaj el diversaj fontoj kaj de diversaj personoj, kiuj ne volas esti nomitaj, sed kiujn ni konsideras fidindaj. Ne respondis al niaj rete senditaj demandoj pri la temo Stanisław Mandrak kaj Andrzej Pettyn.