Seminario en Burundio finiĝis
de Redakcio
—
Laste modifita:
2006-01-13 11:45
En mardo, la 6-a de septembro, finiĝis la Esperanto-seminario, aranĝita en Burundio helpe de subvencio de UEA. La seminario okazis en tri ejoj en la ĉefurbo Buĵumbura, kaj krome en Rumonge, 72 kilometrojn de Buĵumbura. La Cseh-instruisto Tereza Kapista pasigis pli ol monaton en Burundio. Krom multaj lokanoj la seminarion partoprenis 16 eksterlandaj afrikaj esperantistoj. Raportas la loka esperantisto, kunorganizinto de la seminario, Birindwa Mushosi. Laŭ li, ĉe la nacia universitato en Buĵumbura estas pli ol 80 esperantistoj.
La prezidanto
de UEA promesis sendi ekde 2004 instruiston al Burundio por organizi
seminarion en Burundio kadre de la jardeko de Unesko kaj Unuiĝintaj Nacioj
por kulturo de la paco 2000-2010. Konscia pri interetnaj militoj en
Kongolando, Ruando, Burundio kaj Tanzanio, UEA organizis tiun seminarion
kiel taŭgan interkomprenilon.
En 2005 la afero efektiviĝis kaj nia ŝonĝo realiĝis.
La 31an de julio venis la Cseh-metoda instruistino Tereza Kapista el Beogrado, Jugoslavio. Ŝi alvenis al Buĵumburo je 8 h 20 per Kenya Airways. Atendis ŝin ĉe la fluĝaveno kvaropo da esperantistoj, inter kiuj la aŭtoro. Ni tre ĝojis ke ŝi alvenis feliĉe kaj ni kondukis ŝin rekte al la loko kiun ni luprenis por la okazigo de seminario kaj poste ni kondukis ŝin al ŝia loĝejo, urbocentra katolika monaĥejo.
Ŝi elpakis kaj disdonis al ni ĉiuj librojn kaj aliajn donacojn; ĉe la monaĥejo atendis ŝin ankaŭ tiuj kiuj ne iris al la fluĝaveno. Post tio ni iris en kafejon kie ni ĝuis bongustan kafon kaj intertempe ni interkonsentis pri labormaniero kaj tiel ellaboris kurshoraron.
En Burundio, ni memorigis ŝin, studseminario okazos en du lokoj, t.e. en Buĵumburo, la ĉefurbo, kaj en Rumonge (provinco je 72 kilometroj for de Buĵumburo). Ŝi konsentis iri tien kaj emfazis ke ŝi venis por labori. Ni ĉiuj denove ĝojis.
En Buĵumburo multaj personoj partoprenis la seminarion: 4 el Tanzanio, 12 el Kongolando.
En Buĵumburo la studseminario okazis en tri lokoj: en la liceo ENE (École Normale des Enseignants), ĉe la Burundia nacia universitato kaj ĉe la monaĥejo, kie loĝis la instruistino.
La ejon en la liceo ENE ni luprenis, kaj tie okazis ne nur kursoj, sed ankaŭ tranoktado kaj manĝado. Tiu liceo apudas la burundian parlementejon, je 50 metroj. La loko estas sekurigita, kaj tie niaj seminarianoj povis rigardi la televidon. Ni pagis 100 dolarojn por okupi la domon dum 20 tagoj. Sur la etaĝo dormis niaj amikoj.
Tranoktis tie 16 eksterlandanoj kaj 2 eksterbuĵumburanoj, sed ĉiuj partoprenintoj tagmanĝis.
Nur eksterbuĵumburanoj rajtis matenmanĝi kaj vespermanĝi ĉe la liceo. Aliaj faris tion ĉe si. Tamen kelkaj buĵumburanoj kiuj fruis ĉe la seminario matenmanĝis kune kun la aliaj.
El la sama loko manĝis la instruistino kiu ne volis apartigi sin de siaj seminarianoj, kiuj ofte nomis ŝin avinjo. La instruistino ne volis manĝi ĉe la monaĥejo pro timo perdi tempon, sed ĉiufoje ŝi devis interrrompi la kurson kaj hejmeniri. Tamen la seminariejo ne estis tre for de ŝia loĝejo: distancas 1 aŭ 2 kilometrojn, kaj per buso sufiĉis deko da minutoj por atingi la seminariejon.
Okazis kursoj je du niveloj: por progresantoj kaj por komencantoj. Tamen progresantoj povis partopreni porkomencantajn kursojn kaj tiel vidi kiamaniere ili poste instruos. Tio estis tre interesa por ni.
Dum la seminario ni sufiĉe ellernis, kaj ni tralernis jenajn librojn: Zagreba Metodo en la kirunda lingvo, verko de Tibor Sekelj, Vojaĝo tra la Mondo kun 24 lecionoj. La kurso estis tre ilustrita kaj la instruistino bone instruis.
Ĉe la liceo la kursoj okazis ĉiun lundon, merkredon, vendredon de la 8a ĝis la 16a horo post ripozo kaj tagmanĝo de 12h 30 ĝis 13. Aliajn tagojn la kursoj daŭris de la 11a ĝis la 16a horo kun ripozo kaj tagmanĝo je 12h 30.
Ĉe la liceo multaj personoj partoprenis la seminarion, ĉirkaŭ 42. Ankaŭ partoprenis seminarion nur unufoje iu amiko, Déo Uwizeyimana el Ruando, kiu tre interesiĝis pri Esperanto. Samtage niaj amikoj donis al li la "Kurso de Ferrez", kaj nun li jam progresas. Li jam revenis en Buĵumburon por ricevi de mi klarigojn pri kelkaj malklaraj punktoj.
Ĉe la fakultato multaj akademianoj partoprenis la seminarion. Tiun klubon prizorgas s-ro Libère Midende.
49 partoprenis la seminarion ĝis la fino. Mi informas vin ke ĉe la burundia nacia universitato ni havas esperantistojn, pli ol 80, sed bedaŭrinde la seminario kunokazis kun striko, kaj tial kelkaj studentoj hejmeniris. La kurso okazis ĉiun mardon, ĵaŭdon kaj sabaton de la 8-a ĝis la 10-a horo.
Ankaŭ okazis kurso fare de Kapista ĉe la monaĥejo kie ŝi loĝis. Partoprenis ĝin ŝtatoficistoj kiuj povis trovi tempon nek matene nek tagmeze. Ili lernis de la 18a ĝis la 19a horo. Ĉiudimanĉe ne okazis kursoj. Ni ekskursis kun la instrustino kaj povis viziti iujn lokojn. Tio estis tre amuza kaj agrabla. Eksterbuĵumburanoj kaptis tiun okazon por konatiĝi kun la urbo.
Dum la restado de la instruistino en Buĵumburo ŝi iris al la Ministerio pri Nacia Edukado. Ŝi havis interparolon kun ties direktoro. Tiu sendis ŝin al la radio. Ni vidis ties direktoron, kaj li tre ĝojis la 9an de aŭgusto.Ni multe kunparolis pri Esperanto en Burundio. Li (la direktoro ĉe la ministerio) proponis ke ni malfermu unue klubojn en lernejoj kaj instruu Esperanton al burundiaj akademianoj kaj laboristoj kiuj povas siavice disvastigi ĝin tra la tuta lando, kaj nur post tio la ministerio permesos instrui Esperanton oficiale en lernejoj en Burundio. (Jam la ministerio pri la kulturo oficiale agnoskis Esperanton.)
Tion ni jam komencis. Ni havas klubojn en lernejoj, kaj ĉe la universitato ni jam havas lingvoŝatantojn. Kiam ni havos sufiĉan nombron da progresantoj ni rekontaktos la ministerion. Ĉiuj konsentas ke ni instruu Esperanton en Burundio. Tial ni petas de ĉiuj ĉian helpon por sukcesi.
La 11an de aŭgusto vizitis niajn studseminariejojn la ĵurnalisto kiun la direktoro de la radio Nderakura sendis laŭ sia promeso al ni. La ĵurnalisto surbendigis la seminarion kaj la intervjuojn kiujn li havis kun ni kaj poste tion li elsendis ĉe la radio en daŭro de 90 minutoj.
Rumonge estas urbeto for de Buĵumburo je 72 kilometroj. Tie troviĝas gravaj esperantistoj kiel Japhet, Justin kaj aliaj: Jérémie, Assumanie ktp.
La seminario komenciĝis en Rumonge la 21-an de aŭgusto kaj finiĝis la 6-an de septembro. La programo estis la sama kiel en Buĵumburo. 70 personoj partoprenis ĝis la fino kaj multajn informojn pri tio poste liveros s-ino Kapista.
Dum la seminario ni pridiskutis ankaŭ la starigon de nacia asocio de burundiaj esperantistoj. La statuton jam faris nia amiko Japhet Bayori en Rumonge. Ni klarigis ĉion kaj interkonsentis ke ni prezentos la statuton ĉe la ministerio pri internaj aferoj, kaj tiel ni havos registritan asocion. Nur de tiam ni eklaboros tre bone kaj oficiale, kaj poste ni sendos kopion al UEA. Pluraj trapasis la ekzamenon, kaj tiel la instrustino aprezis ilin. Iuj ricevos diplomon pri instrukapablo kaj aliajn atestilojn (progresantoj).
Birindwa Mushosi
Birindwa Mushosi estis la ĉeforganizinto de la seminario. En la organiza laboro helpis Jérémie Sabiyumva kaj Japhet Bayori.