Novaj rekordoj kaj nova servo de Libera Folio
de Redakcio
—
Laste modifita:
2005-03-13 23:17
Februaro estis nova rekorda monato por Libera Folio. Unuafoje ni havis pli ol 500 vizitojn dum unu tagnokto. Tiu rekorda kvanto post tio jam estis plurfoje atingita ankaŭ en marto. La kvanto de vizitoj daŭre kreskas interalie ĉar Libera Folio lanĉis novan servon, per kiu ĉiu povas aldoni novaĵojn de Libera Folio al sia retejo.

En januaro 2005 ni havis 8.175 vizitojn kaj en februaro 8.987. Entute en februaro estis legitaj 21.962 paĝoj. Ĉiu vizitanto en februaro legis mezume 2,44 paĝojn, same kiel en decembro.
La plej populara artikolo en februaro estis Lingvoreforma asocio malfondita, kiu jam dum februaro estis legita 428-foje, kvankam ĝi aperis nur en la lasta semajno de la monato. Sur la dua loko en populareco estis la intervjuo kun la esperantista membro de la Eŭropa Parlamento, Małgorzata Handzlik, kiu estis legita 341-foje.
Nur la trian lokon, kun 284 legoj, atingis la kortuŝa artikolo de Doron Modan pri Petr Ginz, esperantista knabo kiu pereis en Aŭŝvico. Tiu artikolo, kiu unue aperis en Israela Esperantisto, sendube meritus laŭeble grandan publikon, opinias István Ertl, kunfondinto de Libera Folio. Li volas aparte laŭdi ĝian aŭtoron:
- Kvankam de post mia foriro el Roterdamo, malgraŭ komunaj inicialoj mi malpli ofte legas Israelan Esperantiston ol antaŭe, mi rimarkis ĝian kreskintan nivelon. Kaj nun la fascina, profesia laboro pri Petr Ginz vere meritigus al Doron Modan la titolon "Esperanta ĵurnalisto de la jaro", se tia ekzistus!
Iom rimarkinde estis ankaŭ, ke kiam aperis la artikolo pri la malfondo de la lingvoreforma asocio TRENHA, Libera Folio unuafoje en sia historio havis pli ol 500 vizitojn dum unu tagnokto. Krome unuafoje aperis pli ol dek komentoj pri unu sola artikolo.
- La fakto ke diskutoj pri iksoj kaj ĉapeloj altiras plej grandan atenton iom senesperigas pri la Esperanta komunumo, komentas István Ertl.

En februaro Libera Folio enkondukis novan servon, kiu ĝis nun ne estis vaste reklamata. Temas pri la sistemo RSS, kiu ebligas al kiu ajn aldoni la lastajn novaĵojn de Libera Folio al sia retejo, aŭ legi la artikolojn de Libera Folio rekte en la formato RSS, tiel ke freŝaj novaĵoj aperas sur la ekrano sen ke necesas kontroli, ĉu estas io nova ĉe Libera Folio. Ĉar kelkaj retejoj jam reaperigas la novaĵojn de Libera Folio, uzante tiun eblecon, la kvanto de vizitoj aŭtomate kreskas. Tamen tio ne montriĝas ĉe la unuopaj artikoloj.
Se vi uzas la novan pintan foliumilon Firefox, vi povas igi Liberan Folion "aktiva paĝosigno". Tiam vi povos en la paĝosigno tuj vidi, ĉu lastatempe aperis io interesa ĉe Libera Folio. Se vi uzas alian ret-foliumilon kaj ne volas ŝanĝi, vi eble volas provi apartan programon kiu aŭtomate alportos al vi la novaĵojn de Libera Folio. Tiajn RSS-legilojn vi povas trovi ĉe Open Directory.
Se vi aliflanke volas montri al la vizitantoj de via propra retejo aktualajn novaĵojn el Esperantujo, vi povas enmeti la RSS-informojn de Libera Folio en via retejo, kaj la novaĵoj aŭtomate ĉiam estos aktualaj. Sed bonvolu indiki, ke temas pri titoloj el Libera Folio. Ni ankaŭ ĝojus, se vi tiukaze rakontus pri la uzo de niaj RSS-informoj al la redakcio de Libera Folio.