Entuziasmo kaj kritiko pri nova esperanta televido
Mankas en la programtabelo interalie Teleĵurnalo, kiu devis iĝi la unua esperantlingva televida novaĵ-programo. Ankaŭ ne videblas la longe disreklamita infan-programo. Flavio Rebello, la gvidanto de la projekto, diras ke pli da programoj venos poste.
- Ni planis dekomence 11 programojn por elsendo ĉe la lanĉo de ITV (kun 35 mil eŭroj en la kaso). Ni havis nur 23 mil. Do kelkaj programoj venos iom post iom, laŭlonge de la semestro. Se ni estus atingintaj 25 mil eŭrojn, ni povus lanĉi ITV-on kun la programoj Infanurbo kaj Teleĵurnalo. Pro tio, ke ni ne atingis eĉ ĉi tiun sumon, la esperantistoj devos iom pacienci antaŭ ol ĝui la novajn programojn.
La origina celo de la monkolekta kampanjo estis ĝuste 35.000 eŭroj, sed somere 2005 evidentiĝis ke tia rezulto ne atingeblas, kaj Flavio Rebello anoncis, ke la kanalo ĉiukaze estos lanĉita, kun malpli ambicia programaro, se estos atingita almenaŭ la sumo de 25.000 eŭroj. Tamen, ankaŭ tion ne eblis atingi. Ni demandis al Flavio Rebello, kial li decidis funkciigi la elsendojn, kvankam mankis 2.000 eŭroj.
- Simple pro tio, ke se ni perdus ĉi tiun ŝancon, eble neniam oni proponos ion similan. La vojo kolekti monon per internacia kampanjo montriĝus fiaska, kaj la koncepto mem de televido en Esperanto estus subfosita de voĉoj, kiuj neniam kredis je la projekto. La fakto ke, spitante la atakojn kaj la mankojn de mono kaj apogo, ni lanĉis la esperantistan televidkanalon, indikas vojon por la esperantistoj - ili neniam rezignu, eĉ sub kaskado da miskonkludoj pri la agado, fare de aliaj "samideanoj".
Flavio Rebello rakontas, ke la kanalo nun havas tri dungitojn kaj krome ricevas helpon de dudeko da volontuloj. Laŭ li, la retejo ricevas mezume 1.500 vizitojn tage, kun pintoj de 2.500 vizitoj en iuj unuopaj tagoj.
La elsendoj de ITV almenaŭ en la komenca fazo ŝajnas grandparte konsisti el arkivaj materialoj. En du hazarde elektitaj tagoj fine de novembro oni povis spekti dudek jarojn aĝan polan dokumentfilmon pri Esperanto, la konatan kurson de Esperanto "Pasporto al la tuta mondo", produktitan de ELNA, brazilan dokumentan filmeton kun esperanta traduko kaj krome senparolajn "Amuzajn videojn".
La origina plano estis krei kvar horojn da novaj programoj ĉiutage, sed efektiviĝis multe pli limigita programaro. La programtabelo de unu tago konsistas el tri duonhoraj elsendoj, kiuj ripetiĝas unu post la alia, entute 18-foje tage. Tamen ankaŭ dum sekvaj tagoj de la sama semajno parto el la programoj ripetiĝas, ĉar entute estas nur kvin diversaj duonhoraj programeroj, daŭre resendataj dum almenaŭ unu semajno.
Eĉ tia magra elekto de programoj almenaŭ komence entuziasmigis multajn spektantojn. La denaska esperantisto Svetlana Gonĉarova eĉ ekploris pro la nova elsendo, ŝi rakontas al Libera Folio:
- Mi estis tiel forte impresita, eĉ ŝokita, ke larmiĝis ekde la unuaj sekundoj de spektado. Mi sentis, kvazaŭ komenciĝis nova epoko, kvazaŭ la mondo pliboniĝis, kvazaŭ ekis la bela futuro, kie Esperanto okupas gravan lokon... Kiam mi aŭdis la vortojn "Internacia Televido" kaj vidis la enkondukon, kie tiuj vortoj "ĉirkaŭflugas" la mondon, mi komprenis, ke estas la unua vere internacia televido.
Precipe por denaskaj esperantistoj televid-elsendoj en Esperanto estas tre gravaj, opinias Svetlana Gonĉarova.
- Esperanto vivas en mi, ĝi estas mia parto, ĝi okupas duonon de mia ekzisto (almenaŭ lingvomense, kune kun la rusa). Kiam mi vidas, ke mia gepatra lingvo Esperanto estas vaste uzata (aŭ almenaŭ ŝajnas tia dank' al ITV) mi sentas, ke multaj homoj povas pli bone kompreni min persone kaj mian/nian esperantan komunumon, kompreni kiel bela estas tiu lingvo, kiajn belajn sentojn ĝi povas krei kaj kiom da feliĉo ĝi povas alporti.
Jouko Lindstedt, patro de tri denaskuloj kaj la gvidanto de diskutejo pri familia uzo de Esperanto, komprenas la entuziasmon de Svetlana Gonĉarova:
- Mi kredas, ke estas ia baza vero en ŝia eldiraĵo: la denaskuloj certe sentas sin iom izolitaj, kaj ju pli multe ili vidas la lingvon en "normalaj" medioj, des pli pravigitaj ili sentas sin. "Mazi", la unusola vidbendo vere taŭga por infanoj, estis tre grava. Enreta televido - kvankam mi tute ne konatiĝis kun la projekto, mi parolas principe! - povus fariĝi eĉ pli grava, kaj praktike kaj simbole.
Iom malpli entuziasme ol Svetlana Gonĉarova reagis Bertilo Wennergren, akademiano kaj aŭtoro de la konata Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko:
- Miaj unuaj impresoj estas ne tre pozitivaj: la bildokvalito estas malbona, kaj la enhavo apenaŭ interesas min. Sed mi ne volas fari nun definitivan prijuĝon, ĉar temas pri nova afero, kiu certe povas pliboniĝi. Ofte tiaj ĉi elsendoprojektoj, ĉu en la Interreto, ĉu en ordinara televido, komence havas tre modestan kvaliton. Sed ofte ili post iom da tempo signife pliboniĝas. Cetere la elsendokvalito de Interreta televido kutime estas tre malalta. Oni do pri tio ne kritiku aparte la Internacian Televidon. La nuna rapideco de Interretaj konektoj apenaŭ permesas pli bonan kvaliton.
Andrej Grigorjevskij, unu el la retaj respondeculoj de UEA, mem ankoraŭ ne sukcesis spekti la elsendon de ITV, ĉar li en Rusio ne havas sufiĉe rapidan retkonekton por tiaj celoj. Li tamen opinias la aperon de ITV principe grava paŝo, sed li timas ke la elsendoj ne vivos longe.
- Kiel fakto tio estas grava atingo. Grandega kaj tre donkiĥota laboro, antaŭ kiu eblas respektoplene depreni la ĉapelon. Eĉ se post kelkaj tagoj, semajnoj aŭ monatoj la stacio ĉesos funkcii, tio neniel malpliigos la gravecon de la jam okazinta evento. Ekonomie kaj praktike la afero aspektas senespera, sed se tamen ĝi montriĝos vivkapabla, mi persone taksus tion eĉ plia atingo, ol la lanĉo mem, komentas Andrej Grigorjevskij.
Ni demandis al Flavio Rebello, kiom da spektantoj necesus, por ke la projekto iĝu nemalprofita.
- La problemo ne estas "kiom da spektantoj", sed kiom da landoj spektos al ITV. La granda atuto de ITV estas la internacieco de la publiko. Kaj jes, ni jam havas tri proponojn de reklamoj, kaj estas aliaj kontaktoj, kiuj evoluas cele al reklamado, li rakontas.
Libera Folio: Kiel longa tempo laŭ via takso necesos por atingi la necesan kvanton de spektantoj? Ĉu la kolektita mono sufiĉos por vivteni la kanalon ĝis la atingo de sufiĉa spektantaro?
- Ni laboras kun ses-monataj celoj. Nia nuna celo estas superi la vizitadon de Ĝangalo (pli ol 109 mil personoj en oktobro) jam en majo 2006. Pri la mono, ni uzas ĝin tre konsekvence, por ŝpari kiom eble plej multe. Sed kompreneble ĝi finos, kaj ni jam antaŭvidas aliajn manierojn enspezi por ke la televidkanalo esperantista neniam fermu la pordojn. Unu afero tamen estu klara - neniam oni bezonos aboni aŭ pagi ion ajn por spekti al Internacia Televido, diras Flavio Rebello.
Post la lanĉo de ITV en la reto aperis multaj plendoj de esperantistoj, kiuj spite multajn provojn ne sukcesis vidi ion ajn en la retejo de ITV. Aparte multajn problemojn havis uzantoj de Linux kaj Macintosh, sed ankaŭ uzantoj de Windows havis malfacilaĵojn. Laŭ Bertilo Wennergren, kiu estas ankaŭ fakulo pri reta programado, almenaŭ parte kulpas misoj en la retejo.
- Mi sukcesis en Linukso, sed nur pene. La TTT-paĝo estas farita tiel, ke por multaj, kiuj ja havas taŭgajn programojn por rigardi, tamen nenio okazas. Necesas tiam eniri en la HTML-kodon, kaj tie trovi la rektan adreson al la elsendoj (ne tute facila afero), kaj tiun adreson poste mem voki. Mi ne tute certas, sed mi pensas, ke la problemo estas kodo (Javaskripto), kiu estas farita nur por certaj TTT-legiloj en certaj komputilsistemoj kun certaj rigardoprogramoj instalitaj, sed tute neglektas aliajn uzantojn.
Flavio Rebello atentigas, ke en la retejo de ITV nun troviĝas instrukcioj por uzantoj de Linux, kaj ne opinias la problemojn aparte seriozaj.
- Multo el la bruo estas farita de eta malplimulto. Laŭ la statistikoj de Ĝangalo, pli ol 89% el la vizitantoj de la plej granda interreta portalo en Esperanto uzas vindozon kiel sian operaciuman sistemon. Kaj pli ol 78% uzas la krozilon Internet Explorer. Laŭ tiuj statistikoj, ni kredas, ke nuntempe ne pli ol 20% el la esperantistoj havas problemojn pro spekti la televidkanalon.
Tamen ankaŭ uzantoj de Internet Explorer spertas malhelpojn. Jens S. Larsen, dana kontribuinto al la monkolekto de ITV, ne sukcesis aŭdi la sonon de la kanalo, kaj ankaŭ la bildon li atingis nur per la programo Mozilla Firefox, ne per la ordinara Internet Explorer.
- La impreso estas iom malriĉa, sed funkcias. Iom kiel Monato, kiu origine volis esti semajna revuo.
Pli ampleksan prijuĝon Jens S. Larsen ne povis doni, ĉar li ankoraŭ ne trovis lokon kie li povus aŭdi la sonon de la kanalo.
La starto de ITV estis rimarkita ankaŭ ekster Esperantujo, atentigas Flavio Rebello.
- La reagoj estis tre bonaj. Ni havis tre pozitivan raporton pri ITV kaj Esperanto en la franca regiona televidkanalo France3. Estas tekstoj pri ITV, plejparte tre favoraj, en pli ol 30 retejoj en la mondo, kaj en pli ol 18 lingvoj. La celo de Internacia Televido estas ankaŭ montri al la mondo, ke Esperanto estas ne nur vivanta lingvo, sed ja interesa kulturilo. Per tiaj raportaĵoj, ni sukcesas parte kovri ĉi tiun nian celon.
Laŭ informo en la retejo de ITV, Pola Televido lastatempe konsentis iĝi "partnero" de Internacia Televido kaj disponigi al ITV grandan kvanton da programoj. Por ekscii pli pri tiu "partnereco" Libera Folio turnis sin ankaŭ al Teresa Liberska, kiu laŭ la retejo de ITV peris la kontakton kun Pola Televido. Flavio Rebello tamen tuj instrukciis s-inon Liberska ne respondi la demandojn de Libera Folio pri la temo.
- Nia reprezentantino Teresa Liberska ĵus informis al mi, ke vi ankaŭ sendis kelkajn demandojn al ŝi. Mi jam instruis al ŝi respondi nenion, tial ke la administracio de Internacia Televido funkcias laŭ centralizita maniero.
Ankaŭ Flavio Rebello mem rifuzis respondi pliajn demandojn pri la temo.
- Pro via maldiskreteco, ĝenante reprezentanton de ITV per demandoj, kiuj devas esti faritaj al la administracio, mi ne plu respondos ion ajn al Libera Folio.
La retejo de ITV troviĝas ĉi tie: internacia.tv
Kaze de teknikaj problemoj eblas provi ankaŭ rektan adresojn de la elsendofluo: mms://67.15.130.41/internacia (adreso aktualigita la 16-an de decembro 2005).
La neesperantista gazetaro ekmiras (eĉ la revŭo Fortune) ke estas televido en Esperanto. Tiu estas la granda novaĵo. Se estas eĉ televido, do estas homoj kiuj spektas ĝin en tiu lingvo. Do la lingvo vere estas parolata.
Pri la kvalito, ĝi funkcias je la limo de interreto mem. Ĝi elsendas laŭ la minimuma elsendo-kvalito por interreta televido (108 kbps), kaj eĉ tiel multaj homoj kiuj uzas telefon-konektado ne povas bone spekti ĝin (kiel ne spektus iun ajn televidon). Mia konektado estas 700kb kaj mi povus spekti laŭ multe pli bona kvalito, sed mi aprobas la decidon de ITV, por ke la plej multo povus spekti ĝin.
Kompreneble, se la esperantistoj montros sian apogon, ITV povos oferi kroman pli altan elsendo-kvaliton kaj pli freŝajn programerojn.
Mi pensas ke ĉiuj esperantistoj devas rapide konscie ke ITV estas ne nur distro kaj amuzo.
Ĝi estas nun nia plej forta argumento favore al Esperanto. La mondo estas praktika, malmultaj homoj interesiĝas pri la altaj lingvaj kvalitoj de Esperanto, aŭ pri lingvo-demokratio. Ili unue volas scii, ĉu la lingvo estas vere parolata, kaj kie ili povas uzi ĝin.
Tiusence ITV estas nepra
Antaŭ longa tempo ni jam havas bonegajn radiojn en Esperanto. Sed neesperantistoj neniam multe interesiĝis pri ili. Per televido la impreso estas multe pli forta.
La plej granda servo de ITV estas pruvi ke ni ekzistas. Pro tio mi certas la tuta esperantistaro apogos ITV-n.
Emilio Cid membro de komisiono de UEA pri Radioj