Esperanta televido ŝrumpas antaŭ sia naskiĝo
Ĝis nun, laŭ informoj de Ĝangalo, estis kolektitaj 19.910 eŭroj, interalie helpe de preleg-vojaĝo de Flavio Rebello en Eŭropo. La vojaĝo, kiun financis azia mecenato, okazis en februaro-marto 2004, kaj de tiam ne multa aktivado videblis ĉirkaŭ la projekto ITV. Laŭ la origina plano la mono devis esti redonita al la donacintoj, se ĝis julio 2005 ne estos kolektitaj la planitaj 35.000 eŭroj. Nun Flavio Rebello anoncas, ke la planata televid-kanalo tamen povas realiĝi en iu formo, se esperantistoj donacos al la projekto ankoraŭ 4.000 eŭrojn.
La minimuma kvanto de donacoj bezonata por lanĉi la projekton tiel estis tranĉita de 35.000 al 24.000 eŭroj, aŭ je pli ol 30 procentoj. Tamen la projekto mem estis tranĉita multe pli draste: anstataŭ la planitaj ĉiutagaj novaĵ-elsendoj Flavio Rebello nun proponas realigi unu novaĵ-elsendon semajne. Aliaj novaj programeroj ankaŭ ne aperos ĉiutage, kiel planite, sed kredeble nur unufoje monate. Efektive ne plu temas pri reta televidkanalo, sed pri retejo kun arkivo de filmetoj.
- Tia Internacia Televido, kiun mi proponis al la personoj, kiuj legis la
informojn en la portalo de la projekto, kaj kiuj iris spekti miajn
prelegojn, ne povas esti lanĉata nun. Tio, kion ni volas lanĉi estas pli
modesta semo de tiu, kiu iom post iom konturiĝos cele al nia originala ideo,
konstatas Flavio Rebello en Ĝangalo.
Laŭ la originaj planoj la korespondantoj de ITV devis ricevi pagon por sia laboro, sed nun mankas mono ankaŭ por tio. Anstataŭe la korespondantoj devos labori senpage, kvankam al la "plej kapablaj" estas promesata rekompenco, iam poste.
Entute devis estis dek dungitoj en la nova televid-kanalo: direktoro, ĵurnalisto, tri helpantoj, teknikisto, muntisto, parolisto kaj du lokaj reprezentantoj - en Usono kaj Eŭropo. Laŭ la nova plano, anstataŭ dek dungitoj estos tri: ĵurnalisto, helpanto kaj muntisto.
La donacita mono estos uzita por pagi la sesmonatan salajron de la tri
dungitoj. Krome ĝi estos uzita por aĉeto de "nur treege bezonataj aparatoj":
du komputiloj, du kameraoj kaj programaro por komputila muntado de
filmetoj.
La tranĉita variaĵo de Internacia Televido laŭ Flavio Rebello povos esti lanĉita en aŭgusto 2005, sed nur, se la esperantistoj donacos ankoraŭ 4.000 eŭrojn.
-Ni instigas la bonvolemaj[n] kaj donacemaj[n] personoj[n], kiuj povas kaj volas helpi mone al Internacia Televido, ke ili kontribuu por la efektivigo de revo, kiu ne plu estas nur de la teamo de la projekto, sed ankaŭ de ĉiuj esperantistoj, skribas la akademiano Flavio Rebello en sia alvoko.
Laux mia modesta kompreno, io, kio ankoraux ne naskigxis, ne povas "sxrumpi", tial ke gxi ne ekzistas ankoraux. La maniero per kiu la informo estas prezentita en Libera Folio denove similas pli al tiu de skandalgazetoj tra la mondo, kiu preferas brui anstataux informi.
Kiam mi kaj mia grupo lancxis Gxangalon, en januaro 2003, la rezulto de nia sesmonata strebado vere ne estis tre impona. Ecx retejo simpla kiel la nuna Libera Folio estus multe pli supera al la tiu Gxangalo cxe la unuaj ses monatoj. Sed ni ne lasis nin esti influataj de pesimistoj, kiuj garantiis, ke "ne eblas krei veran interretan portalon en Esperanto". Ni daxurigis la vojon, kaj nun, post du jaroj, ni rikoltas la semon de nia intensa laboro - Gxangalo estas eksterdube la plej granda, varia kaj moderna interreta portalo en la lingvo internacia.
La samon mi planas fari kun Internacia Televido. Gxi lancxigxos do modeste, same kiel modeste lancxigxis projekto de internacia lingvo en la jaro 1887, en Varsovio.
Tio, kio garantias, ke Internacia Televido baldaux farigxos vera televidkanalo en la lingvo Esperanto, kaj ne nur, kiel pesimisme tekstas en cxi tiu notico, "retejo kun arkivo de filmetoj", estas la fakto, ke mi kaj mia grupo avide persekutas la plej bonan, la plej modernan, la plej teknike kapablan por liveri la mondon en Esperanto al la samideanoj.
Anstataux salivumi ne tiel dolcxe, kial ne prezenti sin kiel kunlaboranto, kara Kalle? Internacia Televido havas ankoraux neniu korespondanto el Finnlando. Cxar gxi, finfine, servos al cxiaj esperantistoj...ecx al la pesimismaj.
Flavio Rebelo