La 27-a de Februaro 2006 estos neforgesebla tago por la monda E-movado, cxar okazis malofte auxdita afero por la Esperanto-instruado. Post la diligenta laboro kaj penado tiutage Liaoning-provinca Esperanto-Asocio (LEA), Chinio, kaj Liaoning-provinca Instrua Instituto de Fremdlandaj Lingvoj por Altlernejoj kunlabore funkciigis la kurson de Esperanto-Historio en Historia kaj Kultura Instituto de Liaoning Universitato. 52 ge-instruistoj (profesoroj kaj docentoj) el la fremdlandaj lingvaj institutoj (fakultatoj) de pli ol 20 altlernejoj en la provinco anoncis sin por la kurso. La lerno-libro adoptita en la kurso estis la libro“Evolua Historio de Esperanto” kompilita de s-ro Liu Zhengkun, prezidanto de LEA kaj profesoro de la universitato, kaj s-ro Song Yunsheng, honora prezidanto de LEA, kaj jxus oficiale eldonita. La instruistoj lernos Esperanton en la alia kurso krom tio ke ili sisteme lernos la evoluan historion pri Esperanto. Kion faris LEA celas baki amason da altkvalitaj Esperanto-instruistoj por altlernejoj.