Ĉu eblas rigardi per du okuloj?
de Kalle Kniivilä
—
Laste modifita:
2005-04-14 18:59
Maria Sandelin
Ĉu preskaŭ mankas viroj en estraro kun tri viroj kaj kvar virinoj? Tion opiniis Komitatano Z en sia ĵusa komentario en La Ondo de Esperanto. Nia aŭtoro Maria Sandelin ne samopinias. "La afero temas pri tio ĉu oni kuraĝas rigardi la mondon per du okuloj aŭ ne. La mondo estas nome duseksa, kaj se oni rigardas ĝin per nur unu okulo - la vira - ĝi restas ja duona", ŝi skribas.
La oktobra komentario de la pseŭdonimo Komitatano Z en La Ondo de Esperanto
instigas min replike publikigi la suban komentarion. Mi verkis
ĝin en aprilo, sed tiam ne publikigis, ĉar Aleksandr Korĵenkov
fakte ĉesis ornami sian gazeton per nerilataj virinoj. Pro tio mi
estimas lin. La celo de la repliko estas do ne li, sed lia anonima
komentariisto, kaze ke la du ne koincidas.
La komitatano opinias la protestojn pri publikigoj de interalie nudfotoj en La Ondo de Esperanto paranojaj, sed mi opinias lian (mi kuraĝas supozi ke temas pri viro) neniigon esprimo de surfaceco. Mi ĝenerale opinias lian komentarion kontraŭdira. Unuflanke li eldiras la opinion ke la diskuto pri la rolo de virinoj en la movado surtabligis atentindan demandon, sed li tamen – ial - opinias ke la virinoj en la nova estraro de UEA estis duonperforte enpuŝitaj tien, kaj li specife interesiĝas vidi pruvojn ĝuste pri ilia kapacito. La kapacito de la viraj estraranoj ŝajne estas nepridubinda. Eble Komitatano Z scias pli ol mi pri tio kio okazis malantaŭ la kulisoj, sed esprimita kiel en la komentario, la eldiro impresas seksisme.
La anonima aŭtoro ankaŭ, laŭ tute propra logiko, priskribas la estraron en kiu tri estraranoj el sep estas viroj, tiel ke en ĝi ”preskaŭ mankas viroj”. Mia kompreno pri matematiko ne kongruas kun tia priskribo. Mi rekomendus al nia komitatano por amuzo ŝanĝi okulvitrojn kaj diri pri hipoteza sep-persona estraro en kiu tri estas virinoj: ”preskaŭ mankas virinoj”. Ĉu la okulvitroj sentiĝas malkomfortaj?
Cetere mi opinias… ke Komitatano Z malkaŝu sian identecon.
Maria Sandelin
La nepublikigita komentario
Unu el la valoraj lokoj de la monda literaturo estas la momento kiam Anna Karenina kaj Vronskij la unuan fojon vidas unu la alian. La hazarda renkontiĝo okazas en trajno, kaj la okazaĵon la leganto vidas tra la okuloj de la viro. En lia rigardo oni tamen ekvidas ankaŭ ŝian rigardon al li kaj sentas la reciprokecon. Kvankam neniuj vortoj estas eldirataj, Vronskij vidas ĉe Anna ĉefe ŝian personon - li ion ekkomprenas pri tio kio estas sub la surfaco, pri la viveco kaj la energio kiun ŝi reentenas, kaj li fasciniĝas. Kaj la leganto komprenas ke en ĉi tiu momento ekfajras io kio portos la romanon ankoraŭ 800 paĝojn ĝis la fino.
Simila etoso de magio estas sentebla en la nun aktuala filmo Girl with a Pearl Earring (Knabino kun perla orelringo). Ĝi baziĝas sur romano kun la sama titolo de Tracy Chevalier. Ties titolo siavice referas al pentraĵo de la nederlanda pentristo Johannes Vermeer, kiu vivis en la 17a jarcento. Rigardante la pentraĵon ”Knabino kun perla orelringo” oni ekhavas la saman senton kiel legante pri la renkontiĝo de Anna kaj Vronskij: la pentristo vidis ŝian animon, kaj krome li vidis ke ŝi vidis lin.
En la kinosalono kun mi sidis grandparte virinoj. Tiel estas ofte, sed pri ĉi tiu montrado la diferenco estis speciale sentebla kaj mi demandis min kial. La filmo estas klare erotika, sed en maniero kiu eble unuavice alparolas virinojn, ĉar la erotiko manifestiĝas per rigardoj kaj gestoj kaj eble ĉefe per tio kio ne estas farata aŭ eldirata. Rigardi la vere seksajn scenojn en Knabino kun Perla Orelringo, same kiel vidi la esencon de la renkontiĝo inter Anna Karenina kaj Vronskij, postulas certan gradon de imagkapablo. Eble virinoj ĉi-rilate disponas je pli da imagkapablo ol viroj? Tia alirmaniero al erotiko ja krome engaĝas onian tutan personon, male ol, nu ekzemple, rigardi nudfotojn. Mi nun havas proponon al Aleksandr Korĵenkov, la redaktoro de La Ondo de Esperanto: publikigu sur via kovrilpaĝo foton pri Colin Firth, la sorĉa vira ĉefrolulo en Knabino kun Perla Orelringo! Ne necesas ke li estu nuda.
Egaleco inter la seksoj ne temas nur pri pli aŭ malpli objektivaj faktoj kiel postenoj aŭ influpovo aŭ divido de taskoj en la socioj aŭ hejmoj. Strebo al egaleco aŭ malegaleco manifestiĝas en mil kaj unu aferoj, kiujn, se oni ekvidas ilin, oni povas aprobi aŭ malaprobi.
Al mi tre klara signo de malegaleco estas uzi virinojn (ĉu kun aŭ sen vestaĵoj estas malpli grave) kiel ornamaĵojn, kiel faras La Ondo de Esperanto, kaj ja cetere ne nur ĝi en la Esperanto-mondo. Mi ricevis la informon de la redakcio ke temas pri ĝenerala beleco, same kiel ekzemple naturbeleco, kaj ke tia ne bezonas apartan motivigon. Kiam mi demandis kial do ne aperas belaj viroj sur la fotoj, oni respondis ke la fotisto fotas preskaŭ nur virinojn.
Eble indus ŝanĝi la fotiston al iu kiu ne metas virinojn en la saman kategorion kiel belajn montarojn kaj printempajn florojn? Eble indus ekvidi la proprajn okulvitrojn? Esperantistoj ja jam ekvidis ion kion multaj aliaj homoj ne vidas, nome la lingvan malegalecon en la mondo. Kial do estas tiel malfacile ekvidi aliajn strukturojn de diskriminacio?
La afero temas pri tio ĉu oni kuraĝas rigardi la mondon per du okuloj aŭ ne. La mondo estas nome duseksa, kaj se oni rigardas ĝin per nur unu okulo - la vira - ĝi restas ja duona.
La unuokula rigardo estas nigrablanka. Tra ĝi videblas ne egaleco kiel principo por la rilato inter la seksoj, sed, kiel nuraj alternativoj, puritanismo kaj objektigo de virinoj. Finfine ambaŭ estas flankoj de la sama monero.
La leterkesto de La Ondo de Esperanto estas interesa legaĵo. Tralegante la, preskaŭ senescepte, virajn kaj unuokulajn, komentariojn pri la januaraj kovrilfotoj, mi ekmiras pri la aĝo de la skribintoj. Mi vidas antaŭ mi 15-jarajn adoleskajn knabojn, sed verŝajne la vero estas alia. Jen kelkaj ekzemploj el la gazeto, kiu nomas sin soci-kultura:
Se la majoritato de viroj ne estus pli maturaj ol la ĵus cititaj, la mondo estus sufiĉe teda loko. Sed feliĉe ekzistas amaso da viroj kiuj kuraĝas legi Anna Karenina-n per du okuloj.
Maria Sandelin
Pri rilata temo skribis Sten Johansson en sia artikolo Pri seksa kaj aliaj ismoj en La Ondo de Esperanto en aprilo.

- La nova kovrilo multe altigas ĝian eksteran kvaliton. Eĉ ne sufiĉe nuda knabino aspektas multe pli alloge ol la zebraj strioj de la malnovaj kovriloj.
- Laŭ mi la kovrilpaĝo estas bela kaj inspira. Mi ja estas eterna adoranto de la virina beleco.
- La nova formo ege plaĉas al mi. Ankaŭ la fotoj estas belaj kaj interesaj.
- Mi nur volas diri, ke al mi tre plaĉis la fotoj sur la titol- kaj dorspaĝoj de LOdE-1. Ili montras tre bonan guston. Eĉ se iuj pruduloj kritikus vin, daŭrigu! La bela aspekto tre altigas la nivelon de via gazeto. Se mi ne estus feliĉa edzo, mi petus la adreson de la knabino…
- Provu en la julia numero doni fotojn de belaj nudaj kaliningradaninoj banantaj sin en glacitruoj.
Se la majoritato de viroj ne estus pli maturaj ol la ĵus cititaj, la mondo estus sufiĉe teda loko. Sed feliĉe ekzistas amaso da viroj kiuj kuraĝas legi Anna Karenina-n per du okuloj.
Maria Sandelin
Pri rilata temo skribis Sten Johansson en sia artikolo Pri seksa kaj aliaj ismoj en La Ondo de Esperanto en aprilo.
Legante la artikolon en lasta Libera Folio pri la unuokula Komitatano Z kaj La Ondo mi sentis ke finfine aperis virino kiu kuraĝas diri tion kion multaj nordeuropaj virinoj pensis jam longe. En Svedio ni ja batalis dum 40 jaroj por egaleco kaj tamen ne atingis la celon. La orienteuropanoj apenaŭ komencis la batalon kaj evidente ne komprenas niajn vidpunktojn. En Esperantujo regas la vira ordo kiel en la tuta socio. Tial estas necesa laboro tio kion vi faras. Mi ĉiam kun granda intereso legas Liberan Folion kaj precipe viajn artikolojn.
Kore salutas
Soile Lingman
Stockholm