Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Komentario / Kabe donu sian prestiĝon al pli indaj celoj

Kabe donu sian prestiĝon al pli indaj celoj

de Redakcio Laste modifita: 2008-09-27 17:43
En Esperantujo ial estas prestiĝe forlasi Esperantujon. Kabeado ŝajnas esti la plej supera ŝtupo de esperantisteco, miras nia aŭtoro Toño de Barrio. Li kredas, ke la prestiĝo de kabeado povus malpliiĝi, se oni enkondukus novan vorton por tiu fenomeno. "Kiel omaĝo, ni rezervu la vorton kabei por aliaj sencoj. Ekzemple, oni povas kabei kiam oni tradukas romanon per tiom suka lingvaĵo", skribas nia aŭtoro.
Dum lastaj tagoj en diversaj forumoj, kaj specife en Libera Folio, ni denove multe renkontas la vorton kabei. Mi deziras pledi por la forviŝo de tiu esprimo el nia vortostoko.

Mi ne miras ke ekzistas termino por indiki la forlason de la esperanta movado. Certe en aliaj organizoj kaj ideologioj oni uzas slangaĵojn por la respektiva agado. Kelkaj troviĝas en la vortaroj: oni parolas pri apostatoj, aŭ pri renegatoj. En Hispanio, ni havas la esprimon “ŝanĝi sian jakon”, tre uzatan tuj post la morto de Franco por paroli pri tiuj homoj subite fariĝintaj deĉiamaj demokratoj. La ekzemploj certe multas.

Sed en Esperantujo
la afero estas malsimila pro unu grava nuanco: la vorto signifanta “ĉesi la agadon favoran al Esperanto” havas prestiĝon! Jes, ni elektis por tio radikon derivitan el la plumnomo de unu el la plej memorataj stilistoj de la lingvo, la unua vortaristo, la kreanto de imitinda stilo. Do, kiam iu homo, pro ajna kaŭzo, ne plu povas, emas aŭ deziras membri en la vicoj de la movado aŭ entute paroli la lingvon, li aŭ ŝi ne devas senti ian bedaŭron, ĉar oni fakte pensos ke tiel oni atingas superan ŝtupon.

Se oni krome konsideras la minuskomplekson kiun la esperantistoj kutime havas pri sia aktivado favore al nia lingvo, oni povas do kompreni ke multajn homojn instigas la penso ke iam ili kabeos. Probable, ili tiam unuafoje pensos ke ili faris ion indan rilate la lingvon. Se ili ne kapablis zamenhofi, almenaŭ ili kabeis.

Ĉu vi ne rimarkis kiom da fojoj oni trovas la vorton kabei en estonta tempo? Multaj esprimas tion en malfermaj mesaĝoj, kvazaŭ minacante ke la movado ne dum multe da tempo povos ĝui ilian ĉeeston. Kaj precipe tian esprimon uzas homoj kiuj sin konsideras gravuloj, eble pensante ke ordinaraj esperantistoj forlasas la movadon, sed ili... ili kabeos. Ĉar jen denove la prestiĝa nuanco.

Oni ja povas forlasi
la movadon, kial ne? Fakte, tio estas la plej trafa pruvo kontraŭ akuzo kiun kelkaj, ĉefe ni mem pro tiu menciita minuskomplekso, faras al la movado, nome ke ĝi estas sekteca. Kompreneble ne: la plej distinga trajto de sektoj estas la malfacilo sin liberigi de ilia influo. Tamen, ne plu aktivi en iu movado estas normala trajto de normalaj grupoj.

Mi mem estis membro de multaj asocioj dum mia vivo: de politika partio, de studenta kaj poste laborista sindikato, de grupo de defendo de konsumantoj, de profesiaj societoj, de aliaj socialaj kaj kulturaj grupoj, eĉ (nevole) de religio. Plurajn el ili mi forlasis, pro tre diversaj kaŭzoj: pro okupiteco, pro ŝanĝo de personaj cirkonstancoj, pro seniluziiĝo, pro perdo de la interhoma ligiteco, pro aliaj personaj, laboraj aŭ ideaj cirkonstancoj, aŭ simple ĉar mi dediĉis miajn fortojn al aliaj streboj. Mi ĉiam forlasis la asociojn kun bedaŭro, kun sento ke mi lasis multon malantaŭe. Neniam mi sentis ke mia ĉefa agado en la asocio estis la foriro.

Tamen, en Esperantujo okazas alie. Vidu ekzemplon: antaŭ iom da tempo forlasis la movadon junulo, antaŭe konata kiel Kriĉjo, kiun ŝajne la esperantistoj seniluziigis eble ĉar ili ne respondis al liaj antaŭaj juĝoj. Iu, eble li mem, verkis artikolon en la esperanta Vikipedio, pri lia biografio, kun nur unu frazo: “Kabeis komence de 2005”. Vidu, li jam similas al Kabe; ŝajne li pasos al la malgranda historio nur pro sia kabeiĝo.

Tio ja estus trista afero: asocii la nomon de Kabe al la homoj forlasantaj nian lingvon. Baldur Ragnarsson ĵus verkis pri la grandaj meritoj de Kazimierz Bein, pri kiuj mi tute konsentas. Mi do deziras proponi ke, kiel omaĝo, ni rezervu la vorton kabei por aliaj sencoj. Ekzemple, oni povas kabei kiam oni tradukas romanon per tiom suka lingvaĵo, eĉ en la unuaj stadioj de la movado. Aŭ oni kabeus se oni konstruas vortaron. Aŭ kiam oni kreas propran stilon.

Kompreneble, se oni ŝanĝas la signifon de "kabei", oni povas senti la mankon de vorto por tiel kutima agado kiel la forlaso de nia lingvo aŭ nia movado. Sed oni povus ja uzi en tiu signifo la vorton kriĉji, kiun iuj jam proponis. Tiu vorto taŭgus precipe se la foriro estas brua kaj la kauzo estas stulta. Tio havos kroman grandan avantaĝon: certe multaj esperantistoj plu kriĉjos, sed almenaŭ ili ne fieros pri tio.

Toño del Barrio
persona retejo

arkivita en: ,
verdstelano
verdstelano diras:
2005-06-24 01:46
Jam aperis artikolo en Vikipedio pri la proponata vorto "kricxji" kun referenco al tiu cxi artikolo.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Kri%C4%89ji