Kiselman protestas kontraŭ angliĝo de svedaj universitatoj
En Dagens Nyheter, unu el la ĉefaj svedaj taggazetoj, aperis la 17-an de junio tutpaĝa debatartikolo, subskribita de kvar profesoroj kaj du studentoj, titolita “La sveda lingvo formortas en la universitatoj de la lando”.
Plej supre en la listo de subskribintoj staras la nomo Christer Kiselman, profesoro de matematiko ĉe la universitato de Uppsala; cetere, kvankam ne ĉi tie menciite, li estas membro de tri esperantlingvaj akademioj (Akademio de Esperanto, Akademio Comenius kaj Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino), kaj de la Sveda Scienca Akademio.
La artikolo asertas ke svedlingvaj studantoj de natursciencoj ne plu povas diskuti, eĉ sur popularscienca nivelo, siajn proprajn fakojn en sia propra lingvo; mankas la fakterminologio.
La svedan lingvon parolas ĉirkaŭ 8 milionoj da svedianoj, kaj kelkcent
mil da finnlandanoj; cetere ĝin komprenas pli-malpli bone, almenaŭ se
skribita, ĉirkaŭ po 4 milionoj da danoj kaj norvegoj, pro la simileco inter
la lingvoj. Tio signifas ke la merkato por svedlingvaj faklibroj en
mallarĝaj fakoj estas limigita.
La artikolo de Kiselman kaj aliaj postulas nur dulingvecon de la svedaj
studentoj - alivorte ke ili kapablu uzi ankaŭ sian gepatran lingvon, ne nur
la anglan.
Gunnar Gällmo
[aperis ankaŭ en Raporto.info]