Temo de UK 2006: daŭrigebla evoluo
Laura Brazzabeni, kunlaboranto de la Loka Kongresa Komitato de la 91-a Universala Kongreso de Esperanto okazonta en Florenco, Italio, la 21-an de septembro informis, ke la estraro de UEA faris decidon pri la kongresa temo de la venontjara UK. La temo estis elektita interalie ĉar ĝi havas rektan rilaton al aktuala kampanjo de Unesko, kaj tial eble helpos interesi Uneskon pri kunlaboro kun Universala Esperanto-Asocio.
La termino "daŭrigebla evoluo" unuafoje aperis en la tiel nomata "raporto de Brundtland", publikigita en 1987. La raporto estis nomita laŭ Gro Harlem Brundtland, pli frue ĉefministro de Norvegio. Ŝi estis prezidanto de la Monda Komisiono pri Medio kaj Evoluo ( World Commission on Environment and Development, WCED), kiu en tiu jaro aperigis ampleksan raporton kun la titolo Nia komuna estonteco.
La raporto mencias ok ĉefajn temojn gravajn por sekurigi daŭrigeblan evoluon en la mondo, interalie la kreskon de la loĝantaro, la uzadon de energio kaj la mankon de nutraĵoj. Unu el la temoj estas "konfliktoj kaj ekologia detruo", sed la raporto ne rekte mencias lingvajn problemojn. La elekto de la venontjara kongresa temo estas provo kunligi la celojn de UEA al aktuala kampanjo de Unesko.
La pritema decido estas ja salutinda, des pli ke tiel oni starigas rektan ligon inter la UK kaj tio kio interesas UNESKO-n. Esperanto ankau estas, ech se ne agnoskite de pluraj membroj de la komunumo, movado por socia respondeco do tial la dauripova evoluo estas diskutinda de ni, ech se ne estas eksplicita mencio al la lingvaj problemoj : ju pli la civiliza krizo kauzita de la nuntempaj ekologia kaj socia katastrofoj pliakrighos, des pli la homaj vivo kaj kulturo ghenerale (inklude la lingvojn) endangherighos. Bedaurinde la vortumo "daurigebla" estas netauga traduko, lau mia modesta opinio.
José Antonio Vergara