Ĉiuj povis legi direktoran poŝton
La fuŝo
estis malkovrita de Yves Bellefeuille, kiu ekinteresiĝis pri TTT-adreso
menciita en aŭtomata subskribo en mesaĝo sendita de Osmo Buller el la
Centra Oficejo.
- Mi scivolis pri ĝi, kaj iris al la paĝo menciita.
Tie mi povis aliĝi al "Direktoro mailing list", kaj la efiko estis, ke
mi ricevis la mesaĝojn senditajn al la ret-adreso "direktoro" ĉe UEA,
rakontas Yves Bellefeuille.
Li senprokraste turnis sin al
la Centra Oficejo por averti pri la fuŝo, kaj jam post kelkaj horoj la
breĉo en la komputila sekureco de la asocio estis ŝtopita. Tiam ankaŭ
la redaktoro de Libera Folio post nur kelkminuta eksperimenta vizito
estis elfermita el la listo.
La nova ĝenerala direktoro de la asocio, Osmo Buller, konstatas ke la komputila problemo povintus kaŭzi grandajn problemojn.
-
Efektive temis pri tre grava risko. Bonŝance neniu damaĝo okazis,
kvankam la risko ekzistis eble jam du jarojn. Estis nur du aliĝintoj al
la listo, t.e. Yves kaj vi, sed kiel vi konstatis, la vizitoj de vi
ambaŭ restis mallongtempaj. Mi tre dankas al Yves, ke dank' al li ni
povis ripari la aferon.
Ke en la momento de malkovro en
la direktora listo estis nur du neinvititaj vizitantoj tamen neniel
garantias, ke dum la tuta pli ol dujara ekzisto de la listo neniam iu
alia malkovris la breĉon. Supozeble la komputilaj spertuloj de la
Centra Oficejo nun esploros, ĉu eblas trovi spurojn de pli fruaj
vizitoj en la servilo kiu prizorgas la direktoran retpoŝton.
Laŭ
spertuloj kiujn ni kontaktis entute ne estas konsilinde uzi retpoŝtan
liston por peri la poŝton al unu aŭ kelkaj homoj, ĉar ekzistas pli
simplaj kaj sekuraj solvoj.