Plena domo en malferma tago
Laŭ la prizorganto de la Libroservo, Ionel Onet, la Libroservo
de UEA dum la tago vendis varojn por entute 3.856 eŭroj, kio laŭ la
statistiko estas la tria plej granda en la historio de la Malfermaj
Tagoj. Estis almenaŭ 120 gastoj en la oficejo, eble eĉ pli - ne ĉiuj
skribis sian nomon en la gastlibro.
- Tro da sukceso povas esti, foje, ĝena, diras Ionel Onet.
- Mi estis algluita al mia komputilo dum pli ol ok horoj kaj nur
danke al la apero de Simo mi sukcesis viziti la necesejon kaj fumi
cigaredon.
La Malferman Tagon ĉeestis ankaŭ la antaŭa ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller. Laŭ ĉeestintoj li renkontiĝis kun la nuna direktoro, Trevor Steele, kaj la estrarano pri financoj kaj administrado de UEA, Ans Bakker. Tamen ĝis nun ne estas konate, ĉu li aŭ iu alia anoncis sian interesiĝon pri la posteno de ĝenerala direktoro. La limdato por kandidatiĝo pasis la 30-an de novembro.