Eksmembro ricevis balotilon
de Kalle Kniivilä
—
Laste modifita:
2004-06-28 20:28
Almenaŭ unu eksmembro de UEA ricevis voĉdonilon kaj tiel teorie povintus voĉdoni en la balotado pri la novaj B-komitatanoj. Kvankam ne troviĝas indikoj, ke okazis pliaj eraroj de la sama tipo, la missendo kaŭzis iom da kritiko pri la rutinoj, kiujn UEA uzas en la poŝta voĉdonado. Pli ol 1400 membroj jam voĉdonis, kaj la balotiloj estos kalkulitaj la unuan de julio.
S-ro Yenovk Lazian en Francio forlasis Universalan Esperanto-Asocion
antaŭ du jaroj, sed komence de junio li tamen ricevis voĉdonilon.
- Videblas ke UEA funkciaĉas kiel antaŭe kaj kiel kutime disventigas la monon, komentas s-ro Lazian, kiu kontaktis la Centran Oficejon por informi pri la fuŝo.
Osmo Buller, la ĝenerala direktoro de UEA, ne konas la kaŭzon de la eraro. Laŭ li tamen estis tre malmultaj plendoj pri eraroj.
- Se vere iu nemembro ricevis voĉdonilon, la CO devus rericevi la koverton aŭ almenaŭ ekscii la daton de la afranko por provi postspuri la kialon de tio. Ĝis nun nur tri membroj plendis pri nericevo de voĉdonilo. La CO povis nur peti ilin pacience atendi. Unu el ili poste anoncis, ke la voĉdonilo atingis lin, kaj mi supozas, ke ankaŭ la aliaj du ĝin jam ricevis.
- Kiam oni dissendas pli ol 5000 kovertojn tra la mondo, estas eble, ke iuj ja perdiĝas survoje, sed tio estas memkomprenebla risko de poŝta voĉdonado, komentas Osmo Buller.
Yves Bellefeuille, advokato kiu mem kandidatas en la elekto de B-komitatanoj, opinias ke eblis organizi la voĉdonadon en pli sekura maniero.
- Se oni tute ne scias kio estas la kaŭzo de la eraro, estus zorgige. Mi bedaŭras ke oni ne uzis, por la elektoj, "du-kovertan" sistemon, kie la nomo de la voĉdonanto aperas sur la ekstera koverto kaj la interna koverto estas anonima. Tiel oni povus kontroli la voĉdonantojn kaze de problemoj.
La proceduron kritikas ankaŭ Reinhard Haupenthal:
- Rotterdam havas nul kontrolon pri tio, kiu efektive sendis la balotilon. Ili scias maksimume al kiuj personoj ili sendis, sed ne de kiuj revenis io. Ja devus ekzisti baloto-listo de ĉiuj personoj voĉdon-rajtaj. En tiu listo devus poste esti markitaj la personoj kiuj efektive sendis sian balotilon, aŭ almenaŭ la koverton, eĉ se ĝi estis malplena, komentas s-ro Haupenthal.
Yves Bellefeuille opinias, ke la Centra Oficejo devus detale esplori la kaŭzon de la okazinta eraro, por ekscii, ĉu povis okazi pli da similaj eraroj, kaj kiajn sekvojn la eraroj povas havi.
- Se oni trovas ke la kaŭzo de la eraro estas ke unu ne-membro estas erare listigita kiel membro, kaj montriĝas post kontrolo ke tio estas la sola tia eraro, tiam oni scias ke la maksimuma influo ĉe la rezultoj estas unu voĉo. Se poste montriĝas ke diferenco de unu voĉo povus ŝanĝi la rezulton de la elektoj, tiam estas problemo. Se montriĝas ke diferenco de unu voĉo ne povus ŝanĝi la rezulton, tiam ne multe gravas.
Ĉu aŭ ne elektoj en UEA estas validaj, decidas la plej supera organo de la asocio, la komitato.
- Kompreneble, tio ne multe helpas se la disputo mem estas pri la konsisto de la Komitato. Se ne eblas solvi la problemon ene de la asocio, nekontenta kandidato, aŭ eĉ membro, povus peti decidon de la juraj instancoj en Nederlando, diras Yves Bellefeuille.
La balotiloj devas atingi la Centran Oficejon de UEA plej laste la 30-an de junio.
Ĝis la 26-a de julio alvenis 1322 kovertoj. Ĉar oni rajtas sendi pli ol unu voĉdonilon en sama koverto, la nombro de ĝisnunaj voĉdonintoj laŭ la takso de Osmo Buller superas 1400. La balotiloj estos kalkulitaj la 1-an de julio, kaj tiam oni ekscios, kiuj ses personoj estos la novaj B-komitatanoj de UEA, kaj ĉu unu aŭ kelkaj eraraj balotiloj eĉ teorie povis fari iun diferencon.
La majoritaton en la nova komitato ĉiukaze konsistigos la A-komitatanoj, kiuj reprezentas la aliĝintajn asociojn. Tamen la plej multaj asocioj ankoraŭ ne nomumis siajn reprezentantojn al la komitato.
Momente estas nomumitaj 30 komitatanoj A, sed ankoraŭ 40 landaj asocioj kaj unu faka asocio ne anoncis al la Centra Oficejo siajn komitatanojn aŭ observantojn. Krome 28 landaj asocioj ankoraŭ eĉ ne pagis sian kotizon al UEA.
- Entute 35 landaj asocioj jam pagis. Okazis bona progreso, ĉar pasintjare je la sama dato nur 24 landoj estis pagintaj, komentas Osmo Buller en la diskutejo de la komitato.
Nur tiuj komitatanoj, kies asocioj pagos la kotizon antaŭ la Pekina Universala Kongreso, rajtos voĉdoni en la komitata kunsido, kie estos elektita la nova estraro de la Asocio.

La nun okazantaj balotoj estas abosolute ekster la normoj de ĉiuj balotoj politikaj. Eĉ ne ekzistas listo de voĉdon-rajtaj membroj. Oni simple akceptas balotilojn sen kontrolo ĉu la sendinto havas la rajton au ne baloti. Kaj inter la kandidatoj sidas advokato kiu silentas pri ĉi farso. Se vi sentas vin respondeca ĵurnalisto, vi ja devus atentigi pri ĉi missituacio.
Kun sinceraj salutoj
R. Haupenthal