Chuck Smith volas ke UEA ekuzu novajn teknologiojn
Chuck Smith estas 24-jara instruisto de Esperanto kaj TTT-fasonisto kiu laboras plentempe por Esperantomobilo kaj Esperanto-Antaŭen, Esperanto-firmao en Kalgario (Calgary), Kanado. Li loĝis en Roterdamo kiel TEJO-volontulo, baldaŭ loĝos en Kalgario kaj ekde junio 2004 vojaĝos tra Norda Ameriko plentempe disvastigante kaj instruante Esperanton per Esperantomobilo.
Chuck Smith lernis Esperanton februare 2001.
Por kio laŭ vi utilas Esperanto kaj la organizita movado? Kiuj laŭ via opinio estu la unuavicaj celoj de la movado?
- Ĝi utilas baze por kunlaborigi esperantistojn tutmonde por kunfari
diversajn projektojn. Laŭ mi, la ĉefa celo de Esperanto-organizoj estu
morale kaj finance (kiam restas mono) subteni indajn projektojn.
Kiajn taskojn vi havis/havas en la Esperanto-movado?
- Mi fondis la Vikipedion
en Esperanto, organizis semajnfinan renkontiĝon kaj poste
E@I-seminarion en Usono, reprezentis TEJO-n ĉe stando en Turkio, estis
la TEJO-volontulo en la CO en Roterdamo dum la tuta jaro 2003, tradukis
esperanten du filmojn kiuj eldoniĝos kiel DVD-oj. Mi nun ĉefe okupiĝas
pri Esperantomobilo kiu celas sekvi la laborplanon de UEA pri
informado, instruado kaj utiligado en Ameriko. Ĉion ĉi mi faris dum nur
3 jaroj. Mi ankaŭ estas estrarano de Usona Esperantista Junularo kaj
Esperanto@Interreto kaj komitatano A de TEJO por Nederlando.
Ĉu vi antaŭe kandidatis por B-komitataneco? Kun kia sukceso?
Mi neniam antaŭe komprenis kiel funkcias la komitato de UEA, do neniam vere havis eblon kandidatiĝi.
Kial vi kandidatas nun, kaj kion vi unuavice volus atingi dum via oficperiodo, se vi estos elektita?
- Unuavice mi volas ke TEJO havu juran personecon por pli bone
kunlabori kun eksteraj fondaĵoj kaj stabiligi la junularan movadon. Mi
volas kunlabori por havi profesian retan libroservon de UEA kun la eblo
sekure pagi kreditkarte tra la reto por membreco, libroj kaj aliĝo al
UK kaj IJK. Mi speciale volas esplori manierojn kiel UEA povos plej
efike uzi novan teknologion kiel Interreton kaj DVD-ojn. Mi ankaŭ volas
proponi senpagan retan membrecon por tiuj kiuj neniam pagus kotizon al
UEA (sed espereble post reta membreco ili decidos pagi por plena
membreco en UEA).
Kiel vi kampanjos por ricevi laŭeble multajn voĉojn? Ĉu vi esperas, ke
iu specifa grupo inter la membroj aparte forte subtenos vin?
- Mi planis starigi retpaĝaron pri mia kandidatiĝo, sed poste opiniis
ke tiu tempo estus pli bone uzata por aliaj Esperantaj projektoj. Mi
esperas speciale ricevi subtenon de junuloj kaj retemuloj tutmonde.
Sed, mi ankaŭ kredas, malkiel la plejmulto de gejunuloj, ke devas esti
pli da kunlaboro kun pli aĝaj aktivuloj por ke ni lernu de ili kaj
helpu ilin pri la plej bona uzo de novaj teknologioj.
En la membraro kaj precipe en la gvidaj organoj de UEA relative
malmultas virinoj kaj ekstereŭropanoj. Ĉu vi opinias tion problemo, kaj
se jes, kion oni laŭ vi povus entrepreni por ŝanĝi la situacion?
- Mi opinias ke tio estas grandega problemo. Laŭ mi, la problemo venas
de la ĝenerala fermiteco de UEA. Multaj ekstereŭropanoj simple ne
sentas sin parto de UEA. Tio devas ŝanĝiĝi. Ni bezonas pli bonan
komunikadon kun la esperantistaro por ke ili vidu kiom bona estas UEA,
por ke ili membriĝu.
Kiuj estas laŭ vi la ĉefaj problemoj en la funkciado de UEA en la nuna tempo? Kion vi volus fari por malpliigi tiujn problemojn?
- Mi kredas ke la ĉefa problemo estas malatento al nova teknologio. Unu
el la titoloj de la laborplano de UEA estas moderniĝo, sed mi tamen ne
tiom vidis tion dum mia TEJO-volontulado en la CO kie mi ĉiutage uzis
datumbazan sistemon de la 80-aj jaroj (tamen, mi vidis la unuan paŝon
de nova datumbazo kaj laŭdas tiun grandan laboron de Andrej
Grigorjevskij). Ankaŭ, nia reta libroservo nun aspektas neprofesia.
Tamen, Hokan laboregis por helpi TEJO-n funkcii rete profesie kaj mi
esperas ke la samo okazos baldaŭ en UEA.
Kiuj laŭ vi estas la ĉefaj sukcesoj kaj meritoj en la laboro de UEA dum
la lastaj jaroj? Kion vi kiel komitatano volus entrepreni por solidigi
tiujn
sukcesojn kaj meritojn?
- Mi opinias ke la BKC estis granda sukceso, sed bedaŭrinde ĝiaj efikoj
estas ĉefe nur eŭropaj. Mi ankaŭ pensas ke la revuo Esperanto, la
Jarlibro, UK kaj IJK multe helpas interkonatigi esperantistojn tutmonde
kaj kunlaborigi ilin en inda agado
por ke ni ne ripetu la samajn erarojn de aliaj samideanoj tutmonde.
Ĉu vi antaŭe membris en la komitato? Kiajn spertojn aŭ ideojn vi havas pri la komitata laboro? Kion vi volus ŝanĝi en la funkciado de la komitato?
- Mi vidis la komitaton de TEJO kaj miris kiom demokratia ĝi estas. Mi volas iĝi komitatano por ekkompreni kiel la komitato de UEA funkcias.
Kion vi opinias pri la nuna distribuo de komitatanoj A kaj B, kiuj
reprezentas la aliĝintajn asociojn respektive la individuajn membrojn?
- Indas havi pli da komitatanoj B aŭ pli bone, havi pli da individuaj membroj, por ke ni nature havu pli da komitatanoj B.
Kia laŭ vi devus esti la nova estraro de UEA? Kiu laŭ vi estus la plej
taŭga prezidanto, se vi povus elekti kiun vi volas? Ĉu vi mem pretus
transpreni iun taskon en la nova estraro, se oni proponus tion al vi?
Kiun taskon?
- Laŭ ĉio kion mi vidis ĝis nun, mi opinias ke Humphrey Tonkin estus la
plej taŭga prezidanto. Mi ankoraŭ memoras liajn gravajn vortojn dum
usona prelego, "Esperantistoj ĝenerale demandas kiom da homoj en la
mondo parolas Esperanton, sed tio ne estas la ĝusta demando. La ĝusta
demando estas kiom da homoj aŭskultas en Esperanto." Do, laŭ mi, ni
devas ĉesi tiom kvereli en UEA kaj pli aŭskulti kaj kunlabori.
Kiun aŭ kiujn vi volus vidi inter la novaj komitatanoj B (krom vin mem), se vi povus elekti kiujn vi volas? Kial?
- Mi persone konas la bonegan, efikan kaj kunlaboreman agadon de Hokan kaj
Slavik, do mi nature volas ke ili estu en la komitato.