Grigorjevskij: "Mi estis elektita hazarde"
Libera Folio: Vi estis elektita en la estraron de UEA en 2001. Kiel kaj kial tio okazis?
Andrej Grigorjevskij: Hazarde, laŭ mia scio. Mi faris tiam
kelkajn laŭtajn informadajn agadojn en Rusio kaj oni decidis min
kandidatigi. Mi konsentis, sed tamen ne iris al Zagrebo, interalie ĉar
mia idealo tiumomente ankoraŭ estis IJK-oj, krome finance tio estus por
mi neebla.
Kiel malĉeestinto mi kolektis plej malmulte da voĉoj dum la voĉdonado,
sed pro iu teknika eraro oni fiksis la nombron de la estraranoj je ok,
anstataŭ sep, kiel estis sugestite de la Elekta Komisiono. Eble helpis
ankaŭ la ŝerca prezentofrazo de Renato Corsetti (mi trovis ĝin en la
protokolo de la kunveno): "Kaj nun ni bezonas elekti iun, kiu faros la
tutan laboron". Tiel mi elektiĝis en la estraron - en kiu mi persone
konis neniun, krom Renato Corsetti, kiun mi estis renkontinta dum la
IJK en Assisi en 1997.
Kiaj estis viaj unuaj impresoj pri la funkciado de la estraro?
Malhelkoloraj, pro la malfeliĉega demisia krizo, kiu ektondris ĝuste
ekde la elektiĝo de nia estraro. Kiel mi diris, en la estraro mi konis
preskaŭ neniun, sed tute inverse estis pri la Oficejo: mi ja volontulis
en ĝi en 1992 dum tri monatoj kaj ekde tiam la konsisto de la oficistoj
fakte ne ŝanĝiĝis ĝis 2001.
Dum la restintaj monatoj de 2001 mi diplomatiis inter ambaŭ flankoj,
klopondante reciproke komprenigi la poziciojn kaj forigi amasiĝintajn
miskomprenojn kaj misprezentojn. En januaro 2002 dum la unua
estrarkunsido en Roterdamo mi havis eblecon persone interparoli kun
preskaŭ ĉiuj oficistoj. La situacio estis tiom streĉa, ke pluraj el ili
kun la ceteraj estraranoj eĉ ne konsentis paroli. La rezultoj de tiuj
interparoloj helpis poste al Trevor Steele, Humphrey Tonkin kaj Ans
Bakker-ten Hagen, kiuj same kiel mi ne estis enplektitaj en la
konflikto kaj strebis ĝin solvi, iom post iom malnodi la plej dolorajn
koliziojn.
Kiuj estis viaj unuaj prioritatoj en la estrara laboro?
Kampe de informado mi dekomence decidis pli atenti la kreadon de
strukturoj, sed ne tiom mem esti "soldato sur la kampo". Mi transprenis
la zorgadon pri la retejo uea.org, interkonsentis kun la posedantoj de Esperanto.net
pri ĝia administrado kaj provis funkciigi kelkajn mondajn informadajn
kampanjojn. La spertoj de la kampanjoj estis malentuziasmigaj kaj iom
po iom mi lasis tiun neefikan labormanieron al aliaj agemuloj kaj
koncentriĝis pri la evoluigo de la retaj strukturoj.
Dum du jaroj mi provis funkciigi retan abonadon al la revuo Esperanto.
Bedaŭrinde, la estraro timis, ke povus okazi perdoj pri la paperaj
abonantoj kaj la fina decido ĉiam estis prokrastata. Enorma laŭ la
fortostreĉoj, sed ne la rezultoj estis alia mia tiama projekto - Abonu.com.
Fine de mia mandato mi fakte tute ĉesis okupiĝi pri informado, tiam la
tutan mian tempon prenis aŭtomatigaj projektoj. Sufiĉe konata estas la
nova reta Katalogo de UEA, sed
samtempe kaj pli frue estis kreitaj similaj administraj programoj por
la Centra Oficejo. Enkadre de mia estrara mandato mi ne sukcesis fini
la laborojn pri la projekto, kiun mi kode nomas "Reta Jarlibro", sed ĝi
daŭras - jam surbaze de rekta kunlaboro kun la CO.
Kio surprizis vin en la funkciado de UEA, kio estis kiel vi atendis?
Mi certe multe lernis sur la persona nivelo kaj pri la detaloj de nia
organizo. Kiel surprizo por mi venis la kompreno pri la amorfeco kaj
nedecidkapablo de niaj gvidorganoj - la estraro kaj la komitato.
Kvankam teorie mi tion povus antaŭsupozi. UEA ĉiam impresis min kiel
"dormanta". Iam en la komenco ĝi eksplode evoluis. Ĝi inventadis novajn
servojn, transprenadis agadkampojn, allogadis ĉiujare novajn milojn da
membroj. Poste la novaj ideoj elĉerpiĝis, venis unue internaj
konflikoj, poste stagnado, kiu principe daŭras ĝis nun.
Tamen stagnado estas tia afero, kiu povas ekzisti senfine - sed nur dum
la eksteraj kondiĉoj ne ŝanĝiĝas tro draste. Ĉar la stagnanta organizo
ne plu posedas kapablon ŝanĝiĝi. La ekstera mondo nun estas akcele
ŝanĝiĝanta. UEA - ne.
Kiuj laŭ vi devus esti la prioritatoj de UEA en la kampo de informado?
La plej efika informado okazas surloke. Mi kredas, ke UEA devas forlasi
la malraciajn provojn okupiĝi pri la informado preter la lokaj grupoj
kaj landaj asocioj. Malefikaj mi opinias la tradukseriojn kiel "La
Praga Manifesto", "Ĝisdate pri Esperanto" kaj simile. La fortoj de UEA
estu aplikataj tie, kie estas bezonataj internacie kunordigitaj
fortostreĉoj. Tiuj kampanjoj devas esti malŝablonaj kaj enhavi ĉiufoje
iun freŝan ideon.
Kion konkrete vi proponas?
Momente por UEA utilus reveni al normala pragmatismo de la Hodler-a
tempo, kiam oni deklaris, ke la Asocio ne disvastigas Esperanton, sed
faras ĝin pli utila. Se UEA konfidus la zorgadon pri ekstera informado
al tiuj, kiuj estas plej proksimaj al ĝi - temas pri lokaj grupoj kaj
landaj asocioj - estus ŝparitaj multaj vane elspezataj fortoj.
Kiam loka grupo agas por informi pri E-o en sia urbo ĝi tuj ricevas
rezultojn: novaj homoj venas al la kursoj, la socia rilato pliboniĝas
k.t.p. Kiam UEA elspezas monon por presigi ekz. en la rusa lingvo
informilon pri Esperanto, verkitan surfone de iu konkreta nacia kulturo
kaj meznivele aŭ foje eĉ fuŝe tradukitan de neprofesia volontulo, tio
estas agado "por raporti". Ĉar oni ne strebas, nek kapablas iun varbi -
oni nur intencas montri, ke certa agado okazis - "ni presis tiom da
informiloj en tiom da lingvoj". Ke tiuj informiloj ne estas utilaj, ne
estas atentate.
Unu granda informa kampanjo dum via estrara periodo estis la kostega
aperigo de grandaj anoncoj en kelkaj eŭropaj gazetoj. Ĉu vi havis ian
rolon en tio?
La kampanjo estis strikte programita de la japana mecenato, nek UEA,
nek BKC kapablis ion ajn influi - nur sekvi la proponitajn kondiĉojn.
Certe, oni povintus fari ĝin pli efika en tiu aŭ alia aspekto. Sian
supercelon - informi la legantan eŭropan publikon pri Esperanto - la
publikaĵoj tamen ja atingis jam per la fakto de sia apero.
Vi menciis la Bruselan Komunikad-Centron (BKC). Ĉu vi volus kalkuli ĝin inter viaj atingoj?
Koncerne BKC-n, ĝi ja estis utila en la unua jaro de sia ekzisto, kiam
oni estis trovintaj tiun temon de lingva diskriminacio dum dungoj ĉe la
eŭropaj instancoj. Poste la temo estingiĝis, sed novaj ideoj ne aperis.
Nek aperis utilaj kunlaborprojektoj kun eŭropaj instancoj aŭ bruselaj
sociaj organizoj, nek estis trovitaj ekstermovadaj subvencioj... Restis
nur ĵurnalisma agado por la ĉefaj internaj Esperanto-gazetoj kaj
fojfoja engaĝiĝo en iujn rutinajn informajn agadojn.
Mi diris ĉion ĉi, kiam en la estraro estis diskutataj la demandoj pri
la pluaj subvencioj por BKC. Sekve de tiu mia pozicio kaj pro la
neinteresiĝo de la ceteraj estraranoj, Renato Corsetti mem prenis je si
la respondecon plutrakti kun BKC - li bone konscias, ke en la Asocio la
ideo daŭre estas populara. Por 2004-2005 oni rezervis la rajton uzi la
tutan informadan buĝeton (5000 eŭroj) por tiuj celoj, se estos farita
kontrakto pri disponigo de servoj al UEA flanke de BKC. Ĉu tiuj
kontraktoj estis faritaj, mi neniam estis informita.
Kion laŭ vi signifas, ke ne plu estas aparta estrarano pri informado? Ĉu malpli altan prioritaton pri informado en UEA?
Nenion tian. Simple la fakton, ke ĉiuj respondeckampoj en la estraro,
krom la statute priskribitaj, estas rigardataj kiel formalaj kaj
nenepraj. Ĉiu elektita estrarano diras, kio por li/ŝi estas interesa
kaj tion oni enskribas kiel la taskon. Se neniu elektis tiun kampon, ĝi
ne estas reprezentata en la estraro. Samtempe povas aperi iuj tute
neatenditaj kampoj - kiel ekzemple "Provo krei mondan asocion de amikoj
de Esperanto".
En la konkreta kazo informado restas en la estraro - kiel ĉefa
laborkampo de Renato Corsetti. Mi ankoraŭ ne vidis lian novan
taskoliston, sed onidire ĝi jam estas pli longa ol la respondecoj de
ĉiuj aliaj estraranoj kune. Ĉar ĝenerale tio estas signo de malbona
organizado, kelkajn pliajn respondecojn li evidente preferis kaŝi.