Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / UEA / Pietiläinen: "Elektoj ne tre gravas en demokratio"

Pietiläinen: "Elektoj ne tre gravas en demokratio"

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2004-08-24 22:53
Jukka Pietiläinen estas nova komisiito de UEA pri informado. La unua prioritato en tiu kampo laŭ li devus esti edukado de informemuloj. UEA laŭ li povas kunlabori kun ĉiuj registaroj kiuj ne subpremas Esperanton. Alternativaj elektoj laŭ li neniel estas la plej grava parto de demokratio. "Inter la plej gravaj aferoj estas ekonomia egaleco, interalie la egaleco de enspezoj inter la civitanoj", li diras.
Kiel okazis via elekto, kiu vin proponis, kiuj subtenis?

Mi ne scias pri la internaj diskutoj de la estraro, sed tuj post la elekto de nova estraro la prezidanto demandis ĉu mi akceptus esti komisiito pri informado. Mi jesis kaj poste mi aŭdis ke la estraro elektis min al tiu tasko.

Jam tuj post la Pekina kongreso vi klarigis, ke vi ne vidis problemon en la proksimaj rilatoj de UEA kun la ĉinaj potenculoj, kvankam tiuj ne estas demokratie elektitaj. Ĉu do ĉiaj registaroj laŭ vi estas akcepteblaj kiel partneroj de UEA?

Laŭ mia opinio UEA povas kunlabori kun registaroj kiuj ne malebligas disvastigadon de Esperanto. Do, eblas aranĝi ekzemple kongreson en lando kie ekzistas funkcianta landa asocio. Se necesus starigi aliajn kriteriojn interalie rilate la lingvan politikon en la lando aŭ liberan allasadon de kongresanoj el ĉiuj landoj, mi timas ke la unuaj kiuj falus el la listo estus okcidenteuropaj landoj. Ni memoru, ke nur antaŭ deko da jaroj en okcidenta Europo ekzistis tri landoj en kiuj ne ekzistis dulingvaj regionoj kvankam estis regionaj lingvaj minoritatoj: Francio, Greklando kaj Svedio.

Vi pli frue diris, ke vi ne volus eksporti viajn proprajn ideojn pri demokratio al aliaj landoj. Kiaj estas viaj ideoj pri demokratio?


Por mi demokratio signifas laŭeble egalan povon partopreni en la aferoj de la socio. Elektoj kun pluraj kandidatoj kaj ebleco ŝanĝi registaron pere de elektoj estas nur unu parto de ĝi, kaj certe ne la plej grava parto. Inter la plej gravaj aferoj estas ekonomia egaleco, interalie la egaleco de enspezoj inter la civitanoj.

Kio apartenas al la taskoj de komisiito pri informado?

Nu, temas pri relative libera elekto de taskoj. Ĉio kio rilatas al informado je la nivelo de UEA. Ŝajnas al mi, ke la estraro nun kompilas la taskoliston kaj mi esperas ricevi ĝin baldaŭ. Principe estas sufiĉe libera elekto fari kion ajn. Formalaĵoj estas subkomitato pri informado kaj du retlistoj, unu pri informado ĝenerale kaj alia por la subkomitato.

Kial oni elektis komisiiton, ne estraranon pri informado? Ĉu tio signifas, ke UEA nun malpli akcentas la gravecon de informado?


Temas pri interna labordivido de la estraro. Ĉar ne estas aparta fakulo pri informado, la ĉefa respondeco estas donita al komiisito, kvankam formale en la estraro iu estrarano prizorgas la kampon informado (nun tiu estrarano estas Corsetti). Fakte oni povus diri, ke nun la informado estas eĉ pli akcentata ĉar estas kaj respondeca estrarano kaj aparta komisiito. Krome mi devas atentigi ke tio kion Andrej Grigorjevskij faris rilate la reton restas ĉe li ankaŭ estontece kiel parto de labordivido kaj labordistribuo de la Centra Oficejo.

Kia estas la informada buĝeto de UEA en 2004? En 2005?

Buĝeto por 2004 estas 4500 eŭroj kaj laŭ la informo disdonita en la komitatkunsido la rezulto estos prognozita je 9500 eŭroj. Por 2005 la buĝeto estas 4500 eŭroj. Tio estas malgranda sumo per kiu ne eblas fari multon (fakte eĉ ne publikigi unu duonpaĝan anoncon en ĉefa gazeto en Finnlando). Despli gravas ke la malmulta mono estas uzata saĝe.

En 2004 ŝajne la tuta informada buĝeto iris al BKC. Kiel estos en 2005?

Tiel okazis en 2003 kiam la buĝeto estis 20 800 kaj la rezulto 23 909 eŭroj. En 2004 UEA faris kontrakton kun BKC pri informado pri UK kaj pagis pro tio 5 000 eŭrojn. Tio tamen ne estas la tuta buĝeto, ĉar ekzistas ankaŭ kostoj de retejo kaj aliaj. Mi ankoraŭ malbone konas la financan flankon de la afero.

Pri kio temis la kontrakto kun BKC, kaj kio efektive estis farita?

La kontrakto temis pri jeno: kontaktado de ĉiuj landaj asocioj por provi konvinki ilin starigi landan informan fakon, kampanjo ĉirkaŭ la tago pri la gepatraj lingvoj de Unesko kaj kampanjo ĉirkaŭ la UK kun dissendado de artikoloj, por ke oni traduku kaj aperigu ilin.

Tio ne ŝajnas rekte rilati al EU aŭ Bruselo. Sed kiaj estis la rezultoj?

Tiu kampanjo baziĝis sur decido de la pasintjara estraro. Mi ankoraŭ ne havas kompletan bildon pri la rezultoj, sed konsiderante la uzitan monon (eventuale nur parton de tiuj 5 000 eŭroj) la rezultoj ne estas aparte kost-efikaj. Necesas tamen atendi la finajn rezultojn, kiuj haveblos fine de la jaro.

Kiel vi vidas la rolon de BKC kaj ĝian kunlaboron kun UEA?

Mi ne havas klaran opinion pri la agado de BKC. Eventuale mi devus viziti Bruselon iam dum la jaro kaj konatiĝi kun ĝi pli detale (aŭ fari tion retpoŝte). Kiel tutmonda asocio UEA ne povas investi multon por informado en unu kontinento. BKC devus esti unuavice afero de la eŭropaj landaj asocioj kaj de la eŭropaj esperantistoj. Ĉi-jare mi mem partoprenis en kampanjo por subteni financi la agadon de BKC kaj pretas fari tion ankaŭ venontjare, tamen ne per la mono de UEA.

Kion vi opinias pri la grandaj anoncoj pri Esperanto en kelkaj gravaj eŭropaj gazetoj, financitaj de Ecuo Mijoŝi tra UEA? Ĉu estus aliaj, eble pli utilaj manieroj uzi tiujn grandajn financajn rimedojn?

Nu, ni en Finnlando rifuzis uzi tiun eblecon. Ni opiniis la kondiĉojn tiel skriktaj, ke ne havis sencon fari tion. Tamen en kelkaj landoj la rezulto fakte superis miajn atendojn, se la artikoloj en renomaj gazetoj estas vere rezulto de anoncoj. Restas nur la demando, ĉu ne estus pli saĝe uzi la monon alimaniere. Se ne troviĝas aliaj ideoj la anoncoj estas ja io. Ili nur devus esti parto de pli zorge planita taktiko, eventuale malpli grandaj anoncoj plurfoje, eble ne en la plej grandaj gazetoj, sed en malgrandaj revuoj, kie anoncoj ankaŭ kostas malpli.

Per la sama mono eblus eventuale ricevi pli da utilo. Se mi devus uzi tian monsumon en Finnlando mi eble komence dungus profesiulon pro fari la retejon de la asocio pli bona, poste uzus ĝin por financi verkadon aŭ tradukadon de fakaj libroj pri lingvopolitiko kaj Esperanto kaj por altnivela prelegserio aŭ seminario pri tiuj temoj (pri kiu aperus ankaŭ anoncoj kaj poste, espereble, gazetartikoloj). Mi ĉiam subtenis tiujn, kiuj diris al informemuloj ke “ne informu, sed faru ion informindan”. Ekzemple en Finnlando la starigo de esperantlingva rokgrupo Dolcĉamar atingis pli da mencioj en gazetoj, radio kaj televido ol eblus atingi eventuale per la tuta sumo kiun Mijosi uzis en ĉiuj eŭropaj landoj.

Kiuj laŭ vi devus esti la unuaj prioritatoj de UEA en la informada laboro? Kion vi faros por realigi tiujn strebadojn?


Kiel Andrej Grigorjevskij atentigis, UEA kiel tutmonda organizo povas fari malmulton. Plej grave estus eduki informemulojn kaj informi pri sukcesoj kaj malsukcesoj. Unu ideo estas verki gvidlibron pri informado. Jam ekzistas tre bona libro de Sikosek pri tio kion diri al ĵurnalistoj, sed necesus ia libro pri sukcesoj kaj eventuale malsukcesoj por informi kiel fari tion. Ĝi estus io inter la mallongaj gvidlinioj pri informado kaj la libro de Sikosek. Ĝi nepre devus esti internecia kaj baziĝi sur plej diversaj spertoj. Mi eble verkos ian sturkturon por tia gvidlibro kaj invitos la aliajn por plenigi la strukturon.

Iel tio ankaŭ rilatas al mia laboro pri kompara esplorado de ĵurnalistiko. UEA ne devus presigi milojn aŭ eĉ ne centojn da informiloj en diversaj lingvoj, sed igi la ekzistantajn informilojn atingeblaj. Ekzemple, en Finnlando ni povus havi etan sukceson, se ekzistus mallongaj informiloj en vjetnama aŭ somala lingvoj, kiujn parolas enmigrintoj. Simpla afero estas meti tion kio jam ekzistas en unu loko, el kiu eblus kopii kaj loke presigi la bezonatan kvanton. Kompreneble necesas kunlaboro kaj kunordigo de aferoj, kiujn aliaj faras, kaj tial mi petas ĉiujn kiuj interesiĝas pri informado kontakti min kaj ekzemple aliĝi al listo informado.

Kion vi povus diri pri la laboro de Andrej Grigorjevskij dum la pasinta estrara periodo? Li multe laboris por la interna informado, interalie tra la retejo de UEA. Ĉu vi nun trasprenos ion el liaj taskoj, kaj se jes, kiujn?


Mi havas impreson, ke li bone prizorgis tion, pri kio li okupiĝis. Mi ne spertas pri retejoj, kvankam mi respondecas pri la retejo de Esperanto-Asocio de Finnlando. Laŭ mi li povas daŭrigi tion, kion li ĝis nun faris kaj mi okupiĝos pri informado en pli ĝenerala kaj tradicia nivelo. Mi jam ricevis taskon prizorgi du retlistojn, informado kaj subkomitato informado. Mi provos allogi pli da partoprenantoj en tiujn forumojn.

Sten
Sten diras:
2004-08-25 22:33
Laŭ Jukka Pietiläinen, komisiito de UEA pri informado, demokratio "signifas laŭeble egalan povon partopreni en la aferoj de la socio. Elektoj kun pluraj kandidatoj kaj ebleco ŝanĝi registaron pere de elektoj estas nur unu parto de ĝi, kaj certe ne la plej grava parto. Inter la plej gravaj aferoj estas ekonomia egaleco, interalie la egaleco de enspezoj inter la civitanoj."

Ĉu ne estas iomete maltrankviliga afero, ke ĝuste la komisiito pri informado tute ne mencias la signifon de libera esprimado, preslibereco, manko de cenzuro, la rajto je ĉiuflankaj informoj ktp por la demokratio???

Mi demandas tion, ĉar la historio de informado en la Esperantaj rondoj ĝis nun konsistis tre grandparte el neinformado, misinformado kaj unudirekta informado.

Espereble Jukka nur forgesis mencii ĉi tiujn flankojn de demokratio. Tamen, gravas ne nur tio, kion informistoj diras, sed ankaŭ tio, kion ili ne diras.

/Sten

jukkap
jukkap diras:
2004-08-30 12:31
Saluton Sten kaj dankon pro atentigo,

Mi simple malbone legis la demandon kaj pensis ke ĝi signifus “Kiel viaj ideoj pri demokratio malsimilas tiujn kiuj estas ĝenerale akceptataj en via lando?”. Do, mi respondis al malĝusta demando, kaj pro tio la skandalo.

Mi simple forgesis mencii pri libereco de esprimado ktp.

Fakte la demando ne temas pri mia agado kiel komisiito pri informado kaj tial mi estus devinta lasi ĝin sen respondo.

Libereco kaj multflankeco de gazetaro kaj esprimado estas tre gravaj aferoj en demokratio, sed ankaŭ ili havas pli bonajn eblecojn realiĝi, se la homoj estas ekonomie kaj alimaniere plej eble egalaj. Mi apartenas al tiuj, por kiuj egaleco pli gravas ol libereco kaj al kiuj multflankeco kaj libereco por fari ion kaj libereco el ekonomiaj limigoj pli gravas ol libereco el ŝtata kontrolo.