Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Literaturo / La unua kabeinto verkis la unuan vortaron

La unua kabeinto verkis la unuan vortaron

de Redakcio Laste modifita: 2005-08-10 14:30
"Kia mister-malica forto vin povis de ni preni rabe", demandas Kalocsay en sia rimportreto pri Kabe, Kazimierz Bein. En sia tria Kulturbildo Baldur Ragnarsson rakontas pri la kreinto de moderna, klara esperanta stilo. Kabe kreis novan vorton ankaŭ el sia nomo, kiam li forlasis la Esperanto-movadon en 1911. Li mortis nur en 1959, sed jam en 1931 Kalocsay deklaris lin "droninta vive en la morto". Kabeado ĉiam vekis fortajn sentojn.
Tri nomoj sin levas kiel respondo al la demando, kiuj kreis la fundamenton de Esperanto kiel plentaŭga lingvo por literatura kreado: L.L. Zamenhof, A. Grabowski kaj Kabe. Pri Zamenhof kaj Grabowski mi parolis en miaj antaŭaj artikoloj. Ĉi tiun artikolon mi volas dediĉi al Kabe, la homo, kiu per siaj tradukoj de prozaj verkoj elegantigis la Esperantan prozan stilon sub la signo de klareco kaj ekvilibro.

Fakte, Kabe estis lia pseŭdonimo, plumnomo, kiun li uzis por signi siajn Esperantajn verkojn. Kaj laŭ tiu nomo la esperantistoj ankoraŭ konas lin. Lia vera nomo estis Kazimierz Bein [kazimeĵ bein]. Li estis polo kiel Grabowski, naskiĝis en 1872 kaj mortis en 1959. Li studis medicinon kaj specialiĝis pri okulmalsanoj.

Li lernis Esperanton en 1895 kaj lia unua tradukaĵo, La fundo de l' mizero de la pola verkisto Wacław Sieroszewski, aperis en 1904. Post tio, ĉiujare ĝis 1912 aperis liaj verkoj, kelkfoje pluraj samjare, entute 14. En 1906 Kabe estis elektita kiel vicprezidanto de la Esperanta Akademio, kiun postenon li okupis ĝis 1911, kiam li, pro nekonataj kaŭzoj, ĉesis okupi sin pri Esperanto kaj forlasis la Esperanto-movadon.

La verkojn de Kabe oni povas dividi en du klasojn. Unuflanke estas liaj prilingvaj kaj pedagogiaj libroj, kie elstaras lia Vortaro de Esperanto (1910). Aliflanke estas liaj tradukoj, kie elstaras La Faraono, romano de la granda pola verkisto Bolesław Prus. Ĉi tie mi pritraktetos nur la Vortaron kaj La Faraonon.

Vortaro de Esperanto
de Kabe estas la unua ĝenerala vortaro de la lingvo kun samlingvaj difinoj kaj ekzemploj. La difinoj de la Vortaro de Kabe havas la ĝeneralan stilan karakteron de liaj verkoj: klarecon, trafecon kaj elegantecon. Mi menciu nur unu ekzemplon. La verbo kuri estas simple sed trafe difinita kiel rapide sin movi per la piedoj. Ekzemplo: la homo ne kuras tiel rapide, kiel la ĉevalo. En PIV (Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto) la difino estas pli analiza: iri per movoj pli rapidaj ol en marŝo, dum kiuj ambaŭ piedoj periode troviĝas samtempe en la aero.

La Vortaro de Kabe estis varme akceptita de la esperantistoj. Ĝi estis reeldonita en 1925 kaj ankoraŭ havas grandan valoron, ne nur vortarecan, sed fakte ankaŭ artan. Oni sentas serenan ĝuon, legante ĝiajn senkomplikajn difinojn kaj koncizajn, memklarigajn ekzemplojn.

La Faraono estas granda verko, trivoluma. Ĝi aperis en 1907 kaj post tiam aperis tri eldonoj, la lasta en 1957, kio atestas la gravan lokon, kiun ĝi okupas en la Esperantlingva literaturo. La okazejo de la romano estas antikva Egiptujo kaj la ĉeftemo estas konfliktoj inter la potenca pastraro kaj la kronprinco, kiu mem celas plenan potencon. La verko abundas je priskriboj de la cirkonstancoj, kutimoj kaj moroj de la tiuepokaj Egiptoj.

Ofte kaj ripete oni laŭdis la stilon de la Esperantaj tradukoj de Kabe, kiujn oni epitetas kiel modele simplajn kaj klarajn. En intervjuo en la revuo Literatura Mondo en 1931 Kabe asertis, ke "por havi bonan stilon, nepre estas necese koni minimume tri diversajn lingvojn." Tiu antaŭkondiĉo, verŝajne, estis pravigebla en la unuaj jaroj de Esperanto kiel literatura lingvo. Sed nuntempe junaj esperantistoj certe povas akiri simplan kaj klaran Esperanto-stilon per senpera studado de verkoj de bonaj Esperanto-stilistoj. Inter tiuj la tradukaĵoj de Kabe daŭre okupas gravan lokon.

De Kabe oni povas, ekzemple, lerni kiel uzi la simplan finaĵon -is por laŭeble eviti kunmetitajn verbo-formojn kiel 'estas -inta', 'estis -inta-, kiuj pezigas la stilon. En la menciita intervjuo Kabe esprimas sian admiron pri la stilo de Zamenhof: "Kiel stilisto li estis bonega, ĉar li havis lingvon eksterordinare simplan." Tamen la stiloj de tiuj niaj du klasikaj stilistoj, fakte, ne tre similas. Ekzemple, en siaj originalaj verkoj Zamenhof ofte uzas kunmetitajn frazojn, cetere ĉiam tre klare kaj logike konstruitajn.

Stilo multe dependas de la enhavo kaj celo de la teksto. La originalaj verkoj de Zamenhof grandparte havas analizan aŭ retorikan karakteron, kio postulas apartan stilon, ofte kun longaj frazoj. Kabe neniam verkis originale kaj tradukis preskaŭ nur rakontajn verkojn, kiuj kutime ne estas stile malsimplaj. Tio, verŝajne, influis ankaŭ la stilon de Kabe. En nia originala literaturo ambaŭ stiloj havas fortikan bazon en la klasikaj verkoj de Zamenhof kaj Kabe.

Baldur Ragnarsson
Aperis en Juna Amiko


Pli pri la temo


La Faraono de Bolesław Prus en traduko de Kabe  senpage elŝuteblas ĉe E-librejo.

Kial kabeis Kabe?
Tion pripensas Paulo Sérgio Viana en sia eseo La tri doktoroj.

Rimportreto
verkita de Kálmán Kalocsay pri Kabe legeblas jen.

arkivita en: ,
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2005-06-19 15:37
Detalo pri la difino de "kabei": oni antauxnelonge uzis tiun terminon pri Culver, kiu ne nur "kabeis" post kelkjara kunlaborado en la esperanta Vikipedio, sed ankaux tuj forte atakis la lingvon kaj movadon per artikolo.

Sed se mi gxuste memoras, Kabe ja forlasis esperanton, sed tre diskrete kaj sen poste ataki gxin aux la movadon.

Do, cxu eble ni distingu inter "kabei" kaj "kulveri"?

Gunnar Gällmo
verdstelano
verdstelano diras:
2005-06-22 00:44
Jes, tute prave: la vorto "kabei" ne suficxe nuance priskribas la agon de Culver. Sed laux mi preferinda neologismo por priskribi la "Culver"an aferon estas "kricxji" (laux la nomo kiun li uzis kiam li estis aktiva esperantisto)--kaj efektive mi jam proponis tiun formon en TEJO Tutmonde 2005:2. "Kricxji" evitas la uzon de la radiko "Culver" kiu estas normala anglalingva nomo. Krome, "kricxji" estas formita laux simila modelo kiel "kabei"--ja "Kabe" estis Esperanta pseuxdonimo de K. Bein, same kiel "Kricxjo" estis Esperanta kromnomo de Christopher Culver.
Sed ja necesas iel distingi la du konceptojn por ke oni ne konfuzu la sendangxeran agon "kabei" kun la malica ago "kricxji".