Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Literaturo / Nikolai Hohlov - vivo kiel senfine kreata poemo

Nikolai Hohlov - vivo kiel senfine kreata poemo

de Redakcio Laste modifita: 2005-08-22 21:14
Nikolai Hohlov lernis Esperanton kiel junulo en Moskvo. Liaj unuaj poemoj aperis jam en 1910, kiam li estis 19-jara. Lige kun la revolucio li forlasis Rusion, kaj dum dek jaroj restadis eksterlande, ĉefe en Kroatio. Dum tiuj dek jaroj aperis liaj du originalaj verkoj: la elstara poemaro "La Tajdo", kaj la komedio "La morto de la delegito de UEA". Li verkis ankaŭ kabaredajn programojn, sed post la reveno al Rusio en 1928 li ne plu verkis originale, kaj post 1933 li tute deflankiĝis de la esperantista vivo. Li travivis la purigojn de la 1930-aj jaroj, kaj mortis samjare kun Stalin, en 1953.
Lastfoje mi prezentis la rusan poeton E. Miĥalski, ĉifoje mi prezentas lian samlandanon, la poeton Nikolai Hohlov. Iel mi ĉiam kunligas tiujn poetojn en mia menso, iliaj poemlibroj Prologo kaj La Tajdo, kiujn mi ekhavis antaŭ jardekoj, ĉiam staris kune en mia libroŝranko. Malgrandformataj ili estas, modestaj laŭ aspekto, originale personaj laŭ siaj temoj. Kiel poetoj Hohlov kaj Miĥalski estas sentemaj lirikistoj, sed la eksteraj cirkonstancoj evoluigis ĉe ambaŭ socialan konsciencon, kiu influis ilian verkadon.

Nikolai Hohlov naskiĝis en Moskvo en 1891 kaj lernis Esperanton jam kiel junulo. Li studis ekonomion ĉe industria entrepreno. Kiel verkisto en Esperanto li estis aktiva ĉefe en la tria jardeko de la lasta jarcento. Liaj tradukitaj verkoj multe pli ampleksas ol la originalaj, i.a. li tradukis (kun N. Nekrasov) el la rusa la gravan Historion de la Mondolingvo de Ernest Drezen (1928). Liaj originalaj verkoj estas nur du, komedio titolita La morto de la delegito de UEA (1924) kaj la poemaro La Tajdo (1928).

La Tajdo enhavas
nur 38 poemojn. Hohlov citas kiel moton por sia poemaro la komencan verson de Art poétique  (Arto poezia) de la franca simbolisma poeto Paul Verlaine (1844-96): "De la musique avant toute chose" (Muziko antaŭ ĉio). Per tio Hohlov certe volas akcenti, ke sonora lingvo, sonora ritmo, estas por li grava elemento de la poezio.

Kaj certe, liaj poemoj abunde atestas tiun vidpunkton. Tamen estas interese konstati, ke - dum la nova generacio de francaj poetoj post Verlaine trovis lian poezion tro virineca, tro gracia kaj tro plaĉa en siaj muzikaj efektoj - la poemoj de Hohlov ne efikas en tiu maniero malgraŭ sia belsoneco.

Efektive muzika ritmo malofte regas sola tutan poemon. Unu el tiuj estas la poemo Vintra fabelo, kiu priskribas sledan veturon en akompano de la amatino. La rimo estas rapida kaj la sonoraj rimoj dance ĝojas;

Sur la sledo, svelta sledo, post amuza kabaredo,
Kun tintila sonorad'
Ni veturas - aventuras, la ĉevaloj fluge kuras
Sub la stela miriad'.
...

Hej, ĉevaloj, hufaj ŝtaloj, kiel rido de cimbaloj
Por dancanta ciganin',
Uraganu, akompanu, dolĉe tiklu, ĝutiranu
Per freneza takto nin!

...
Tiaj poemoj efikas tamen nur sur unu nivelo, tiu de bela sonoro, al ili mankas la profundo de tiuj poemoj de Hohlov, kiuj atestas kombiniĝon de lirikismo kaj realismo:

Mi levas mian kapon en ĉielon,
Sed per piedoj staras sur la ter';
Nur idealojn vidas kiel celon,
Sed nutras min per krudreala ver'

versas Hohlov en poemo titolita Mia vojo. En alia poemo (Chante-claire) la poeto rigardas sin kiel vekanton, kiel kamaradon de la vekokria koko:

Poeto kaj koko anoncu alvenon de ĉiu aŭroro!

Se ne estas tute klare, al kiaj "aŭroroj" aludas la poeto, oni povas en aliaj poemoj pli rekte kompreni, ke socialaj temoj estis proksimaj al lia koro kaj ke li havis esperon pri pli bona vivo por la homoj. En la poemo Eŭropo li priskribas per fortaj vortoj situacion, kie regas veoj kaj lamentoj de suferantoj. Kaj li esprimas esperon pri starigo de nova mondo "de l' paco kaj libero", ke la Laboro restos "reĝino de la tero".

La poeto uzas la titolon de la komenca poemo (La tajdo) ankaŭ kiel titolon de sia poemaro. Tio montras, ke ĝi havas gravan simbolan signifon. La variaj realaĵoj de la vivo trafluas lian koron alterne kiel la tajdoj de la maro:

Kaj ŝanĝas sin en ĉiu kora tremo
La kanto de l' batalo kaj kviet',
Kaj tajdas en la sango la poemo
De l' krea kaj eterna Prapoet'.

Hohlov rigardis la vivon kiel poemon konstante kaj senfine kreatan kaj ke la rilatoj inter la realaĵoj de la vivo, tajde alfluaj kaj defluaj, kaj la poeto de vortoj, estas intimaj kaj samritmaj. Tial la poezio de Hohlov transdonas al la leganto senton de konstanto en vario, kio estas unu metodo por teni sin ĉeflanke de realismo.

Baldur Ragnarsson
Aperis pli frue en Juna Amiko
arkivita en: