Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Literaturo / Nikolajs Ķurzēns: Ĉu tio do - la vivo?

Nikolajs Ķurzēns: Ĉu tio do - la vivo?

de Redakcio Laste modifita: 2005-09-03 20:08
Nikolajs Ķurzēns estas unu el la pintaj esperantlingvaj poetoj, kvankam li nenion publikigis post sia 30-jariĝo. "Ĉu tio do - la viv'? Ne, ne! Ne eble! Ankoraŭ devas, devas io veni!" li skribis en sia eble plej konata poemo, nur 24-jara. "En etaj formoj li trovas esprimojn, kiuj konsternas kaj animskuas per sia lakona sugestieco", skribis pri li Kálmán Kalocsay, kiam liaj poemoj en 1934 aperis en la fama kolekto "Dekdu poetoj". Sian solan propran poemaron li havis tempon aperigi en 1938. Baldaŭ lia hejmlando Latvio estis okupita unue de Sovetio, poste de Germanio, kaj poste denove de Sovetio. Por Esperanto ne estis loko tie dum la sekvaj jardekoj.
Kio estas liriko? La vorto devenas el la greka lingvo. Ĝi rilatas al liro, tipo de muzikilo, kaj iam signifis ankaŭ poemon, kiun oni kantis kun akompano de liro. El tio devenas la signifo "poezio esprimanta personajn pensojn kaj emociojn de la poeto". Liriko ne rakontas, ĝi esprimas privatajn sentojn, privatajn pensojn. Kiel atendeble, tiaj pensoj, tiaj sentoj, povas esti tiom variaj, kiom estas la poetoj mem. Ili povas esti gajaj kaj ĝojaj, sed ankaŭ malgajaj, malviglaj, ili povas esti optimismaj, sed ankaŭ pesimismaj.

La poeto, kiun mi nun prezentas al vi, verkis lirikajn poemojn de la dua speco. Liaj lirikaĵoj esprimas lian pesimismon, lian senesperon, liajn animajn suferojn. Sed tion li faras per senmakula arto, kiu donas al li lokon inter niaj plej bonaj poetoj.

Tiu poeto estas la latvo Nikolao (Nikolajs) Ķurzēns. Li naskiĝis en 1910 en la urbo Alūksne en norda Latvio. Li laboris kiel ŝtatoficisto en Rigo, la ĉefurbo, kie li ankaŭ studis  ekonomikon en universitato. Li lernis Esperanton kiel junulo kaj, poste, aktive partoprenis la Esperanto-agadon de Latvia Esperanto-Societo en Riga, fariĝigis ĝia vicprezidanto kaj redaktoro de Esperanta revuo.

La militaj kaj postmilitaj jaroj estis por li malfacilaj, kaj li ne plu partoprenis la latvan Esperanto-movadon post ĝia renoviĝo en 1957. Li mortis en 1959.

En 1938 aperis lia sola poemaro Mia Spektro. La titolo malkovras la personan karakteron de liaj poemoj, kiuj montras sentojn kaj sintenojn devenantajn el unu sama fonto, simile al la diversaj koloroj, devanantaj el unu fonto de lumo. La diferenco estas, ke la sentara spektro de la poemoj de Ķurzēns havas sian fonton de melankolio, sed ne de hela lumo. Tio elektas por li temojn de senespero kaj deprimo. Sed tiujn temojn li sukcesas transformi en arton de disciplino, kie trafa elekto de vortoj kaj formoj kunagas kun la temoj por krei individuan voĉon de poeto:

Dum juno ĉiu vojo nin invitas
kaj ĉiu floro ŝajnas sin proponi;
sur pint' plej alta ni aspiras troni,
eĉ pens' pri cedo morde nin incitas.

Sed tempo pasas. Jaroj preterglitas.
La spitan "ni" flankŝovas grasa "oni".
Ni lernas kompromisi kaj duoni,
pruntitajn pensojn servoprete citas.

Kaj iam nur, sub sprono alkohola
sin ŝiras el la cerb' ĥaose bola
kaj provas kapon levi pens' aŭdaca.

Sed vane ĝi alarmon gongi provas:
la korp' inerta sin jam plu ne movas -
ĝi estas laca, peze, morte laca . . .

("Tempo pasas")

Sed malgraŭ la reganta malgaja tono en la poemoj de Ķurzēns oni povas ankaŭ konstati agnoskon de la neceso aktive kontraŭ-batali la senesperon de la vivrutino:

Ĉu estas inde - fuĝi timigite
dum bleka bruo de frakasa fero,
ŝteliĝi for, flankumi for evite
de l' vivo-ver'?

Ja kion helpas plendo kaj lamento,
ja kion - plor', sopiro kaj suspiro?
Ne kaŝu vin! Ekpaŝu kontraŭ vento
kaj estu vir'.

("Ĉu estas inde?")

Sed pesimismo tamen
karekterizas la poezion de Nikolao Ķurzēns. Oni povas diveni, ke li ofte suferis pro daŭra psika deprimo. Eĉ lia sinteno al la naturo estas plena de dubo, li ne povas akcepti senrezerve la alvenon de printempo kiel la plenumiĝon de liaj belaj esperoj:

Ĉu vere verdas ree la bulvardo,
ĉu vere venis la printemp' denove?
Sen kred', sen viglo, lace kaj senpove
kaj kvazaŭ time palpas la rigardo:
Ĉu ver'? Ĉu vere verdas la bulvardo?
(Majo)

Sed ne lasu la pesimisman tonon de liaj poemoj fortimigi vin. Ķurzēns estas antaŭ ĉio artisto de la vorto. Liaj poemoj estas mallongaj, neniu vorto troas, la esprimo estas rekta, trafa kaj neniam ĉirkaŭvojas la temon. Ķurzēns neniam celas artefaritan originalecon, li ĉiam esprimas sin sen ia ajn afekto. Ni kredas lin, kunsentas kun li kaj rekonas lian personon kvazaŭ nian intimulon. Tial liaj poemoj vivas kaj pluvivos kun ni.

Baldur Ragnarsson
Aperis pli frue en Juna Amiko


Pli pri la temo


arkivita en: