Auld: Epokfara aŭtoro de la esperanta ĉefverko
Antaŭ pli ol duona jarcento aperis ĉe la eldonejo Stafeto en Kanariaj Insuloj libro, kiu enkondukis novan periodon en la historio de la Esperanta poezio, periodon eksterromantike modernisman. Ĝia titolo Kvaropo (1952) indikis, ke temis pri verkoj de kvar poetoj. La plej grandan parton okupis poemoj de 26-jara skoto, William Auld. En libro eldonita en 1997 okaze de la kvindekjariĝo de lia verkado en Esperanto (Pajleroj kaj stoploj, elektitaj prozaĵoj), estas konstateble, ke liaj libroj je tiu tempopunkto atingis la nombron de kvindek. Evidente, ni havas ĉi tie verkiston de eksterordinaraj kreopovo kaj sindediĉo.
Kiam eksplodis la dua mondmilito William Auld estis lernanto en liceo. Tiam li havis preskaŭ 15 jarojn (naskita en 1924). Fininte la liceon, li volontule aliĝis al la brita aerarmeo kaj fariĝis ĉasaviadila piloto kaj militservis en Mez-Oriento, Nord-Afriko kaj Mediteraneo. Post la milito li daŭrigis siajn studojn en universitato kaj fariĝis magistro pri anglaj lingvo kaj literaturo kaj eŭropa historio. Li kvalifikiĝis kiel instruisto kaj servis kiel ĉefinstruisto kaj poste kiel vicestro de gimnazio. Dum kelkaj jaroj li estis prezidanto de Akademio de Esperanto.
La verkaro de Auld estas tiom ampleksa kaj varia, ke necesas dividi ĝin en kategoriojn por ekhavi pri ĝi supervidon. Originale Auld verkis ĉefe poemojn. Por plej multaj li estas unuavice poeto kaj verkinto de La Infana Raso, kiun multaj konsideras la Grand-verko de la ĝisnuna originala poezio en Esperanto. La plena originala poemaro de Auld - ses poemlibroj - aperis en unu volumo en 1987 sub la titolo En barko senpilota. Sed Auld estas ankaŭ elstara eseisto. Aperis de li ses esearoj, kiuj plejparte pritraktas la literaturan kulturon de Esperanto kaj la lingvon mem.
Auld estas supera tradukanto de literaturo. Liaj tradukoj estas ĉefe de grandverkoj: La sonetoj de Shakespeare, la eposo Aniaro de la sveda poeto Harry Martinson, La urbo de terura nokto de la angla poeto James Thomson, La Mastro de l' Ringoj de Tolkien kaj multaj pliaj. Kaj Auld verkis ankaŭ lernolibrojn. Tre populara estas lia Paŝoj al plena posedo, kelkfoje reeldonita.
Mi menciis komence, ke la poemlibro Kvaropo enkondukis novan periodon en nia poezio. Multaj vidis en la poezio de la kvar poetoj aperon de nova poezia skolo, la skota skolo. Tiu nomo devenas el tio, ke tri el la poetoj: William Auld, John Francis kaj John S. Dinwoodie estas ĉiuj skotoj, la kvara poeto, Reto Rossetti, tamen estis svis-devena, sed jam longe vivis en Britio. Kontraste al la klasikaj-romantikaj influoj de la budapeŝta skolo, kies korifeo estis Kálmán Kalocsay, la poetoj de la skota skolo ekiris sur la vojo de la tiel nomata modernismo, tamen ĉiu laŭ sia persona maniero. Komuna karakterizaĵo estis distanciĝo for de la romantikismo, kiu pli-malpli regis la Esperantan poezion dum la unua duono de la lasta jarcento. Tamen ne mankas sentoj, eĉ pasio ĉe la skota skolo. Tiel la poemaro de Auld en Kvaropo portas la titolon Spiro de l´pasio, kiu estas citaĵo el verso de Miĥalski:
Aspiras mi per spiro de l' pasio
elkrei novan mondon de la sonoj.
Ĉe Auld tiu pasio aparte koncernas la lingvon mem, la junan Esperanton, kiun li konsideras la vivofonto de nova, libera poezio. En poemo titolita Rekviemo por la angla poezio Auld esprimas iom kompateme la opinion, ke la angla poezio estas morta, ke ĝi jam faris sian taskon kaj ripozu do en paco kaj li senrezerve antaŭvidas Esperanton kiel ricevanton de la torĉo de poezio en la moderna tempo:
Daŭrigi la laboron
post vi alia venas,
kiu al la moderna medio apartenas,
kaj povas pli faksperte roli al ĝi sufloron.
La nova intendanto
sur mont' parnasa estos la juna esperanto.
Per sia granda poemo La infana raso (1965) Auld ankoraŭ pli vastigis la poezian dimension de la juna lingvo. La 25-ĉapitra poemo estas grandskala disvolviĝo de esploroj, kritikoj, analizoj, historiaj motivoj, personaj filozofiumoj, kie la ĉeftemo estas la homa raso mem, ĝia situacio kaj evoluebloj. La homa raso estas ankoraŭ infana, sed havas eblecon kaj esperon maturiĝi, malgraŭ diversaj kontraŭdiroj, konstateblaj je ĉiu ĝia paŝo. La ŝlosilvortoj de la poemo estas kuraĝo kaj obstino:
Kuraĝon, homo-fratoj de ĉiu haŭtkoloro -
la temp-miraĝo, kiu disigas vin damninde,
nin fine rekunigos.
La granda poemo estas modernisma, tamen transiras apartajn tempon kaj lokon, ĝi estas poemo de vizio, kiu meritas seriozan atenton ekster la limoj de la Esperanta literaturo.
Kiel poeto kaj verkisto William Auld havas ĉiujn kvalitojn de grandeco: abundon, varion kaj kompetenton. Li multe influis la evoluon de la Esperanta poezio dum la dua parto de la pasinta jarcento kaj daŭre okupas altan lokon sur nia Parnaso.
Baldur Ragnarsson
Aperis pli frue en Juna Amiko
Rilataj ligoj
- William Auld: 80 jaroj en barko senpilota
- William Auld en la retejo Originala Literaturo Esperanta