Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Literaturo / Boulton: Subtila arto, sincero kaj humanismo

Boulton: Subtila arto, sincero kaj humanismo

de Redakcio Laste modifita: 2005-11-22 13:42
La verkista kariero de Marjorie Boulton komenciĝis en 1949, kiam ŝi havis 25 jarojn, per poemaro en la angla lingvo. Post tio ĝis nun ŝi publikigis tridekon da libroj en plej diversaj ĝenroj. Poemoj, prozo, teatraĵoj, literaturaj studoj en la angla kaj en Esperanto aperis el ŝia plumo, sed ankaŭ amuzaj artikoletoj en Monato. La anglalingva publiko tutmonde konas ŝin kiel seriozan literatur-scienciston, la esperantlingva - same tutmonde - ankaŭ kiel poeton kaj grandan amikon de katoj.

Marjorie BoultonMi estas tri. La digna lektorino
kun krajon' kritika libron legas.
En nigra robo, pri la origino
de l' dramo primitiva ŝi prelegas.

Dume, en koro, primitiva dramo
okazas, ĉiam freŝa kaj terura;
sub nigra robo brulas nun pro amo
virino simpla en dezir' tortura.

La lektorino pensas. La virino
baraktas, krias, nur angoron sentas.
Sed la Poet', per arta disciplino,
observas ilin ambaŭ, kaj komentas.


Antaŭ kvin jardekoj aperis libro de poemoj pli intense personaj, pli rekte intimaj ol ĝis tiam aŭdiĝis en serioza poezio en Esperanto.La poeto estis 31-jara angla virino, jam verkinto de poemlibroj en la angla lingvo, diplomito pri literaturo ĉe la fama Oksforda Universitato, tiam lektoro pri la angla en virina kolegio kaj ĝia vicestro. Ŝia nomo estis Marjorie Boulton.

Tiu poemlibro, Kontralte, estas eksterordinara en diversaj sencoj. Ĝi estas nekutime ampleksa, 273 paĝoj. Ĝi estis plejparte verkata en nur unu jaro, 1953, nur kvar jarojn post la esperantistiĝo de la poetino. Ĝia lingva esprimado estas rekta kaj senpretenda, sed samtempe mature plena kaj sencoriĉa. Kaj antaŭ ĉio: neniam tiel abunde pruviĝis la liberiga potenco de Esperanto en persona esprimado kiel en tiu ĉi unua libro de la angla poetino.

Ĉi tiu aserto bezonas komenton. Esperanto ne tiom dependas de lingvaj kutimoj kaj kliŝoj kiel la naciaj lingvoj. Kaj ne nur tio: kiel transnacia lingvo ĝi ankaŭ ebligas liberiĝon el tiuj nevideblaj katenoj, kiuj pli-malpli akompanas la medion de la naciaj lingvoj. El tio sekvas, ke serioza poeto povas senti sin pli libera kaj pli sekura por esprimi siajn plej intimajn sentojn kaj pensojn per la Esperanta vorto. Kaj precize tian impreson oni havas legante multajn el la poemoj de Marjorie Boulton.

En Kontralte Esperanto fariĝis esprimilo, kiu liberigis la emociojn de la poetino serve al plej fidinda prezento de ŝia personeco. En ĝia enkonduka poemo, citita supre, titolita La Triopa Memo, ŝi prezentas sin mem, la tri esencojn de sia personeco: la intelektan, la emocian kaj la artan. Kvankam tiel tri-dividita, ĉiuj tri ŝiaj "memoj" neniam estas strikte limigitaj en ŝia abunda verkaro, iliaj reciprokaj influoj estas ĉiam konstateblaj. Ŝia vortaro esprimas sentojn samtempe personajn kaj komun-homajn.

Tio estas tuj konstatebla en la unua sekcio de Kontralte, kiu konsistas el 28 sonetoj pri la spertoj de la poetino kiel lektorino kaj vicestro de virina kolegio. En la arta versformo de la sonetoj ŝi priskribas ne nur siajn proprajn sentojn kaj pensojn, sed ankaŭ tiujn de la junulinoj, kiel ŝi partoprenas iliajn zorgojn, kritikas iliajn eseajn taskojn, aplikas siajn aŭtoritatajn devojn. Ĉiam oni perceptas ŝian profundan kunsentemon kaj deziron helpi kaj subteni la junajn animojn. Ĉu io komparebla estas trovebla en iu nacilingva literaturo, mi ne scias, sed mi emas kredi, ke tia profunda kaj arta raporto pri la vivo de instruisto en rilatoj kaj siaj lernantoj estas io unika.

Sama varmkora sinteno,
esence virineca, konstateblas ankaŭ abunde en la dua poemlibro de la poetino, titolita Eroj (1959), kiu estas eĉ pli ampleksa ol la unua (349 paĝoj). Marjorie Boulton havas ja vaste malfermitan fenestron al la mondo, kie akraj observoj iras man-en-mane kun varma humaneca kunsentemo. Ŝia temaro estas vasta, ŝia kreopovo multdimensia, subjektiveco kaj objektiveco bele ekvilibras.

Neniel eblas inde priskribi la verkistan karieron de Marjorie Boulton en mallonga artikolo. Ŝiaj grandaj poeziaj libroj tie okupas plej altan lokon, sed ŝi verkis abunde ankaŭ novelojn, teatraĵojn kaj eseojn. Ŝi verkis gravan anglalingvan biografion de Zamenhof, kies Esperanta versio aperis en 1962. Ŝi multe okupis sin pri instruado de Esperanto, ŝia progresiga legolibro Faktoj kaj Fantazioj (1984) estas eksterordinara trezoro de variaj legaĵoj taŭgaj por plivastigi la vortostokon kaj mondrigadon de la leganto.

Marjorie Boulton estas unu el la plej produktivaj kaj ŝatataj verkistoj en la internacia lingvo. Ŝiajn literaturajn verkojn ecigas subtila arto, sincero kaj humanismo. Kaj per siaj edukaj verkoj ŝi scias instrui per idea riĉo kaj amuzi per ĉiam ĉeesta sprito.

Baldur Ragnarsson
Aperis pli frue en Juna Amiko

Rilataj ligoj

arkivita en: ,