Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Literaturo / Miyamoto Masao: Idealisto kun meditema klarvido

Miyamoto Masao: Idealisto kun meditema klarvido

de Redakcio Laste modifita: 2005-11-25 14:04
La japana poeto, prozisto kaj vortaristo Miyamoto Masao dum la fruaj jaroj de sia vivo estis komunisto kaj sindikata aktivulo. Pro sia politika laboro li estis plurfoje arestita, kaj Esperanton li eklernis en malliberejo en 1933, kiam li estis 20-jara. Dek jarojn poste, dum la dua mondmilito, li militservis en la japana armeo kaj partoprenis la batalon kontraŭ la usona armeo en Okinavo. Pri tiu terura sperto li verkis eksterordinaran libron. La artikolo de Baldur Ragnarsson pri Miyamoto Masao estas almenaŭ provizore la lasta en nia serio pri grandaj esperantlingvaj verkistoj.
Miyamoto Masao: Idealisto kun meditema klarvido

Miyamoto Masao

Miyamoto Masao (1913-1989) estas sendube la plej konata japana Esperanto-verkisto kaj poeto. Fakte ne svarmas Esperanto-poetoj en Japanio, en Esperanta Antologio, poemoj 1887-1981, nur 8 poetoj el Japanio aperas en la tuto de 163 poetoj. Sed Japanio povas des pli fieri pri siaj esperantistaj erudiciuloj, kiuj dediĉis jardekojn al fundamentaj esploroj kaj eldontaskoj serve al la lingvo kaj ĝia kreinto, d-ro Zamenhof. Du nomoj estas ĉi tie aparte menciindaj: Itô Kanzi kaj Rihej Nomura.

Itô Kanzi, kiu famiĝis sub la pseŭdonimo Ludovikito, plenumis la gigantan taskon kolekti, aranĝi, komenti kaj eldoni la tutan verkaron de Zamenhof, originalan kaj tradukitan. Rihej Nomura kompilis la valoregan libron Zamenhofa Ekzemplaro, kiu entenas esprimojn ligitajn al ĉiuj vortoj, kiujn Zamenhof uzis en frazoj. Tiuj du sindonemaj homoj faris nesupertakseblajn servojn al la Esperanto-kulturo.

Miyamoto Masao naskiĝis en vilaĝo borde de rivero, aŭ tiel oni povas konstati el lia poemo Ĉe flu' hejmloka. Li vizitis sian hejmlokon multajn jarojn poste kaj trovis ĉion draste ŝanĝiĝinta; la rivero suferis, eĉ la surborda roko, de kie li knabaĝa plonĝis en la riverfluon, malaperis:

Jam ne profundas
l'amika flu' hejmloka!
Ho, kie iam
mi preskaŭ dronis? Kie
nun la plonĝejo roka? 


La formo de la poemo estas la japana utao, 5 linioj kiuj konsistas el 5, 7, 5, 7, 7 silaboj. Tiu formo kaj la parenca hajko (3 linioj kun 5, 7, 5 silaboj) estas multe ŝatataj ĉe la japanaj Esperanto-poetoj. La poemlibro de Miyamoto havas la titolon Invit' al japanesko (1971), "japanesko" signifanta "poemo subtil-nuanca laŭ japana tradicia stilo".

Miyamoto Masao havis karakteron de aktiva idealisto. Dum du jardekoj ekde siaj fruaj jaroj li aktive laboris politike. Li estis membro de la japana komunista partio kaj multe laboris pri organizado de laboristaj sindikatoj. Li estis kelkfoje arestita kaj estis en karcero dum du jaroj. En 1944 li servis kiel soldato en Okinavo kaj partoprenis la batalon sur tiu insulo kontraŭ la usona armeo. Pri tiu terura sperto li verkis eksterordinaran libron, Naskitaj sur la ruino - Okinavo (1976). En postparolo li priskribis, kiom malfacile estis por li rakonti pri tiu batalo: "Mi komencis tajpi, sed tuj forlasis, komencis kaj forlasis ... dum tiu tempo mi baraktis ne pro la malemo nek pro malvervo, sed io longe malhelpis min verki."

Miyamoto eklernis Esperanton en 1933, tiam en karcero. Ekde 1950, eksiĝinte el ĉia politika agado, li laboris ekskluzive por Esperanto. Li fariĝis sekretario de la Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj (KLEG). En aprilo 1981 mi estis bonŝanca renkonti lin en la oficejo de la Ligo en Kyoto. Nia interparolo, sonbende registrita, estas por mi bela memoraĵo pri tiu eksterordinara homo. Ni ne parolis pri lia vivo, sed pri liaj libroj kaj kion ili respegulas. Miyamoto estis homo de meditema klarvido kaj subtile sentema pri lirika poezio kaj ĉiaj nuancoj de animaj zorgoj kaj konfliktoj. Ĉi tion li plej bone montras en sia libro Pri arto kaj morto (1967). Tie lia fantazio psikologie rekreas cirkonstancojn de ekstremoj en la vivo de japanaj poem-majstroj de antaŭaj tempoj - Okura, Rikyu, Basho, kaj pliaj. Tiu libro de Miyamoto bele atestas lian psikologian penetremon kaj lian profundan sentemon pri detaloj, kiuj solaj povas rekrei fidindan atmosferon.

Miyamoto estis diligenta tradukanto
de japana literaturo en Esperanton. Tie elstaras liaj tradukoj el la tradicia japana poezio pri kiu li estis specialisto. Aparte interesa pri tio, kiel traduki la japanajn versoformojn hajko kaj utao en Esperanton, estas la korespondado inter li kaj Ueyama Masao, alia specialisto pri la temo. Tiuj leteroj aperis en la esearo de Miyamoto Sarkasme kaj entuziasme (1979).

En 1983 aperis la granda Vortaro Japana-Esperanta, kompilita de Miyamoto Masao. Presita sur fajna, maldika papero kun malgranda literaro ĝi ampleksas 1083 paĝojn. Eble oni rajtas konsideri ĝin la ĉefverko de Miyamoto. Per ĝi li okupas lokon sur la sama honora benko kiel la erudiciuloj menciitaj komence en tiu ĉi artikoleto, Itô Kanzi kaj Rihej Nomura. Kaj lian literaturan agadon oni povas rigardi kiel abunde floran girlandon ornamantan lian lokon de honoro.

Baldur Ragnarsson
Aperis pli frue en Juna Amiko


Rilata ligo:

Miyamoto Masao en la retejo Originala Literaturo Esperanta
arkivita en: ,