Ne ĉiuj forgesis la movadon malantaŭ la muro
Detlev Blanke: Esperanto kaj socialismo? Pri la movado sur la “alia
flanko”. Mondial, Novjorko, 2004. 64 paĝoj, ilustrita. Havebla ĉe www.librejo.com, baldaŭ ankaŭ ĉe UEA kaj aliaj libroservoj.
Ĉu ne estas strange ke dum la pasintaj dek kvin jaroj, la
postkomunismaj jaroj en orienta Eŭropo, neniu skribis iom pli
ampleksan studon pri la Esperanto-movado en tiu regiono dum la tempo de
la malvarma milito? Kie estas niaj historiistoj? Ja en la fino, la
movadanoj en la orienteŭropaj socialismaj landoj konsistigis preskaŭ la
duonon de ĉiuj kolektivaj membroj de UEA; tie okazis la plej grandaj
Universalaj Kongresoj en la historio de Esperanto; pli ol la duono de
ĉiuj turismaj aranĝoj de la Esperanto-movado en 1988 okazis en ĝuste
tiuj landoj, kaj nenie la movado estis evoluigita tiel organizite kaj
kunlabore – ĉio forgesita, kaj ne plu grava?
Ne por ĉiu. Dek kvin jarojn post la falo de la muro, Detlev
Blanke, unu el la plej aktivaj orienteŭropaj esperantistaj funkciuloj,
publikigis libreton titolitan “Esperanto kaj socialismo? Pri la movado
sur la ‘alia flanko’”, kaj, kiel kutime ĉe Blanke, li reiras al la
radikoj, por klarigi eĉ al la plej konservativa leganto, kiel esperantistaj
funkciuloj en la socialismaj landoj trovis vojojn al la oficialigo de
Esperanto en siaj landoj, kaj kial tiuj vojoj ofte reiris al la
laborista Esperanto-movado en la unua duono de la 20-a jarcento; kial
la movadoj en orienta Eŭropo serĉis, kaj kelkfoje ne atingis, la
ekvilibron inter la politikeco de siaj radikoj kaj ĉiutagaĵoj
unuflanke, kaj la neŭtraleco de UEA, en kiu ili volis membriĝi,
aliflanke; kaj kiel eblis ke kun tiom da tabuoj en la pli-malpli
fermitaj socioj de orienta Eŭropo estiĝis la nombre plej ampleksa kaj
kvalite ofte plej dinamika parto de la Esperanto-movado en la mondo.
Detlev Blanke estis en la mezo de tiuj evoluoj, kaj ne malofte li estis
ilia motoro. Mi havis la eblecon kunlabori kun li en la oficejo de
GDREA (la orientgermana Esperanto-Asocio). Tiu oficejo en la fino havis
kvin plentempajn dungitojn kaj kelkajn konstantajn kunlaborantojn – en
lando, en kiu Esperanto estis malpermesita ĝis 1965 tio ŝajnas al mi
hodiaŭ nekredebla sukceso, ŝuldita al la homoj strebintaj al la
oficialigo de Esperanto en GDR kaj poste vivintaj la movadan vivon en
tiu eta lando.
Mi memoras ke ni publikigis unu gazetanoncon post la alia en la
grandaj naciaj taggazetoj de GDR por altiri novajn lernantojn por nia
koresponda Esperanto-kurso, kiun mi gvidis kaj kiu en la fino havis
proksimume mil partoprenantojn. Samtempe, kvankam estante unu el la
funkciuloj de GDREA, mi neniam vidis iun Esperanto-aranĝon en okcidenta
lando, ĉar la striktaj reguloj koncerne la vojaĝeblecojn ne ebligis
tion al mi. Aŭ preskaŭ ne – en la lasta “normala” GDR-jaro, 1989, kvar
monatojn antaŭ ol la muro definitive falis, verŝajne pro la ŝanĝiĝoj en
la ĉirkaŭaj landoj ankaŭ mi subite ricevis la permeson vojaĝi al
Esperanto-aranĝo en Svedio, kiel reprezentanto de GDREA. Mi memoras ke
mi havis la eblecon oficiale ŝanĝi 17 GDR-markojn al svedaj kronoj,
kiuj devis sufiĉi por la du semajnoj. Feliĉe la manĝoj kaj tranoktoj
estis pagitaj de la sveda flanko...
Blanke menciis ke, antaŭ lia longa eseo, aperis nur du malpli longaj
artikoloj pri la movado en orienta Eŭropo, unu de Árpád Rátkái, kaj la
alia de Vilmos Benczik, ambaŭ konataj hungaraj movadanoj. Kaj ambaŭ
artikoloj aperis komence de la 90-aj jaroj. La eseo de Blanke estas
skribita kun 15-jara distanco, kaj kvankam li en pluraj lokoj asertas
ke li refarus multon sammaniere, se li devus trairi la pasintecon en
samaj politikaj cirkonstancoj duan fojon, senteblas tamen ke li vidas
la socian sistemon kaj la ideologiajn limigojn de la Esperanto-movado
tie ne sen kritiko. Tute kontraŭe – unu ĉapitro de la libreto okupiĝas
ĝuste pri la tabuoj de la Esperanto-movado en orienteŭropaj landoj.
Blanke ankaŭ tuŝas du pli tiklajn punktojn el la historio de la
movado en tiu tempo. La unua estas la tiel nomataj konsultiĝoj de
Esperanto-asocioj de socialismaj landoj, dum kiuj estis diskutitaj la
taktikoj kaj komunaj strategioj rilate al la propraj instancoj, kaj
rilate al UEA. Tiuj konsultiĝoj ŝajnis al multaj en la okcidenta movado
(kaj al multaj orienteŭropanoj) pli-malpli sekretaj aranĝoj. La
oficialaj komunikoj pri ili estis preskaŭ en la stilo de oficialaj
komunikoj de kunvenoj de la politburooj de komunistaj partioj, do sen
multe da informo. Unu el ili mi publikigis en la libro.
Dum la redaktado de la eseo, kies eldonisto mi estas, mi petis Detlev Blanke iom pli klarigi la frazon: “La konsultiĝoj kompreneble estis konfidencaj.” Tiu frazo ŝajnis al mi izolita kaj ne klara. La fina versio, liverita de la aŭtoro, estas: “La konsultiĝoj esence estis konfidencaj, por ne kaŭzi miskompreneblajn diskutojn en la esperantistaro. Ili ja ne estis direktitaj kontraŭ UEA.” Per “esperantistaro”, Blanke certe celas la okcidentajn esperantistojn, inter kiuj estis pluraj kiuj suspekteme rigardis la kunvenojn de orienteŭropanoj malantaŭ ŝlositaj pordoj. Ne nur post la t.n. “puĉo” de orienteŭropaj esperantistoj, aŭ ĉu ni diru: komunistoj, aŭ eĉ pli klare: Blanke kaj komplotistoj, kontraŭ la reelekto de Ivo Lapenna kiel prezidanto de UEA en 1974. Blanke ankaŭ pri tiu ankoraŭ ne morta mito de “puĉo” en la historio de la Esperanto-movado malferme skribas en sia eseo, kaj per sobraj faktoj provas montri la senbazecon de la revenantaj kalumnioj.
Ĉu ne ĉio ĉi estas ekscita? Almenaŭ mi pensas tiel, kaj pro tio mi invitis Detlev Blanke reverki lian eseon, aperintan en revuo de SAT en Francio, kiel memstaran kajeron por pli granda publiko. Kaj pro tio mi metis grup-fotografaĵon (el la arkivo de Blanke) de partoprenantoj de unu el la famaj Konsultiĝoj sur la titolpaĝon de la libreto – ĉiu iom aktiva esperantisto rekonos almenaŭ kelkajn vizaĝojn tie. Ja tiaj ni estis. Kaj Blanke montras ke ni povas fieri pri multaj el niaj atingoj, malgraŭ la restriktoj.
Iom pli distanca recenzo de tiu ĉi plej nova verko de Detlev Blanke
devas esti skribita de alia persono – mi estis multe tro envolvita, en
la Esperanto-movado de la socialismaj landoj, kaj en la aperigo de la
libro. Mi scias ke Blanke, kun grupo de aktivuloj de GDREA, provas
verki iom pli ampleksan historion de la Esperanto-movado de GDR. Tiu
grupo kunvenadas de multaj jaroj kaj jam kunportis kaj publikigis multe
da materialo. Tio estas grava laboro, ne nur por surpaperigi unu el la
plej kontraŭdiraj kaj plej sukcesaj periodoj de la Esperanto-movado,
sed ankaŭ por lerni el ĝi por la estonteco.
Lerni de iamaj “komunismaj”
landoj ŝajnas preskaŭ insulto al multaj. Sed tamen: Ni ja ne ripetu
erarojn, sed ĉerpu el pozitivaj spertoj. En tiu senco, la ĉiam politika
movada funkciulo kaj aktivulo Detlev Blanke finas sian eseon kun
la bonfarto kaj pluevoluo de UEA kaj de la movado en siaj pensoj, skribante:
“Se la esperantistaro ne plue volas ŝrumpi, ĝi devas serĉi pli da
kontaktoj al alternative pensantaj junaj engaĝiĝemaj homoj, kiuj ne nur
insistas pri amuzo. Tiam ĝi trovos novajn valorajn
kunagantojn por siaj specifaj lingvo-politikaj celoj kaj krome povos
kontribui al la solvo de aliaj monde gravaj problemoj.”
Ulrich Becker
Trafoliumante la historion de la esperanto-movado en Leipzig montriĝas, ke multaj eblecoj ion fari por Esperanto dependis de la agantaj personoj kaj la rilatoj inter si. Tiuj estas ne nur doganistoj, diversnivelaj partiestroj kaj entreprenaj ĉefoj unuflanke, sed ankaŭ la esperantistoj kaj ilia konduto aliflanke. Leipzig estis de la sesdekaj jaroj ĝis la fino de GDR ĉiam la urbo, kie oni ne esperis pri mirakloj, sed faris ilin.
Krome necesas konsideri la situacion de GDR, kies ekzisto entute estis sur diplomata scenejo tiam obstine neglektita de FRG. GDR ŝtrebis al internacia aprobo kaj al membreco en la Unuiĝintaj Nacioj, kontribuoj por atingi tiun celon estis de ĉiuj flankoj bonvenaj, ne nur de la sportistoj, sed ankaŭ de la esperantistoj.
Cetere iu kontraŭstarinte naziismon, transvivinta koncentrejon aŭ alian punejon kaj aprobita kiel "persekutito de la naziismo" havis en GDR eksterordinaran staton - por ŝtatoficisto, kiu troreagis rilate deziroj aŭ agoj de tiuj personoj tre evidentis brulvundiĝo de la fingroj.
Aliflanke la fakto, ke la aŭstra esperantisto kaj komunisto Franz Schick estis ankoraŭ en aŭgusto de la jaro 1989 de rumanaj limgardistoj arestita por tuta tago kaj ellandigita, nur ĉar li survoje al kongreso en la bulgara urbo Ruse havis en la valizoj esperantaĵojn el la antaŭmilita tempo, montras klare, ke LA esperanto-movado en la ekssocialismaj landoj kiel kohera, samnivela movado ne ekzistis, same kiel la nocio "socialismo" havis en la realo en la diversaj landoj tute specifajn aspektojn.
La esperantistoj en la GDR havis sendube malpli da liberecoj ol la samideanoj en Bulgario, en Hungario kaj Pollando, sed konsiderinde pli ol en ĉiuj ceteraj socialismaj landoj. Pri tiu relative komforta vivo meritas d-ro Blanke kaj la taĉmento en Berlin respekton, sed ili rikoltis multe da kritiko. Prave d-ro Blanke diras, ke li estus sub samaj kondiĉoj denove sammaniere aganta kaj tiel ankaŭ la kritikintoj el diversaj landoj kaj regionoj, se ili konscius pri la tiamaj alternativoj.
Necesas tion aldoni, ĉar la nature malampleksa superrigardo de Ulrich Becker ne povas skizi ĉiujn aspektojn.
Peter