Hamburgo el orienta perspektivo
de Kalle Kniivilä
—
Laste modifita:
2004-06-08 09:05
Detlev Blanke
Jam dum tridek jaroj daŭras la diskutoj pri la Hamburga Universala Kongreso, kie Ivo Lapenna perdis sian postenon kiel la prezidanto de UEA. En sia nova libro Detlev Blanke traktas la temon el orient-eŭropa vidpunkto. Kun la permeso de la eldonejo ni aperigas koncizigitan version de la koncerna ĉapitro.
Pri la "komunista puĉo" kontraŭ Ivo Lapenna
UEA kun sia junulara asocio TEJO estis la ĉefaj internaciaj Esperanto-organizaĵoj, kun kiuj kunlaboris la soclandaj asocioj.
Tiu kunlaboro sub la gvidado de Ivo Lapenna (ĉu kiel ĝenerala sekretario Ivo Lapenna ĉu poste kiel prezidanto) dum certa tempo estis senproblema, aparte por la jam frue aliĝintaj asocioj kiel la bulgara, hungara kaj pola, kiujn Lapenna subtenis.
La statute postulita neŭtraleco de ĉiu aliĝinta landa asocio (do ne nur de UEA) baris la vojon al la novaj asocioj en Ĉeĥoslovakio kaj GDR, ne parolante pri la sovetia movado. Krom tio ne eblis diskuti gravajn sociajn problemojn pro la koncepto de neŭtraleco, kiu estis komprenata tro sterile.
Sendube kaj prave Lapenna estis akceptita kaj estimata kiel unu el la ĉefaj motoroj de UEA post la Dua Mondmilito. Lia situacio tamen estis komplika. Li forlasis Jugoslavion jam fine de la 40-aj, komence de la 50-aj jaroj, kiam en Usono regis McCarthyismo. Dekstraj usonaj esperantistoj lin akuzis esti agento de Moskvo. Aliflanke li kritike okupiĝis pri la sovetia punjustico, tikla temo por la soclandoj.
Sendepende de tio: Bedaŭrinde li ne komprenis la historiajn ŝanĝojn fine de la 60aj, komence de la 70aj jaroj kaj la deziron de la asocioj el la soclandoj ludi en UEA rolon konvenan al ilia intertempe atingita kvalito kaj kvanto. Ankaŭ la persona kulto pri li, al kiu li ne kontraŭstaris, ne ŝajnis vere utili al li.
Intertempe la konfrontiĝo inter la blokoj finiĝis. Kaj estas tute en ordo, ke lia foto nun pendas en prestiĝa loko de la Centra Oficejo de UEA en Rotterdam. Bedaŭrinde lastatempe fojfoje reaperas la absurdaj asertoj pri “komunisma puĉo” kaj diversaj presaĵoj, kiuj personkulteme troglorigas Ivo Lapenna kaj ne vere servas al konvena memoro pri li.
Ni do restu ĉe la historiaj faktoj: Tiom longe, kiam ne ekzistis vera alternativo al la prezidanto Lapenna, estis ĝuste la reprezentantoj de la soclandaj asocioj, kiuj pledis por lia reelekto, tiel Nikola Aleksiev dum la 56-a UK 1971 en Londono, kiam la kontraŭkandidato estis E.L.M. Wensing, kiu sendube gajnintus la elektojn, se la soclandaj komitatanoj estus voĉdonintaj por li. (Wensing akiris 21 voĉojn, Lapenna 26, kun tri sindetenoj, kp. Perspektivo 2002, p. 36). Eĉ se la komitatanoj de la soclandoj volintus “faligi Lapenna”, ili ne sukcesintus.
Dum la komitataj kunsidoj de la 59-a UK 1974 en Hamburgo aperis 49 komitatanoj kaj estis elektitaj 13 C-komitatanoj, do entute partoprenis 62 voĉdonrajtaj komitatanoj. De tiuj nur 18 venis el la landoj de la konsultiĝoj. Post kiam fariĝis klare, ke kandidatos Humphrey Tonkin, ili voĉdonis por Tonkin. Tio estis unu opozicia grupeto. La du aliaj estis opoziciantoj de TEJO kaj homoj nekontentaj pri la gvidstilo de Lapenna.
Sub la prezidanteco de Tonkin la statuto de UEA estis adaptita al realaj bezonoj. Tio signifas, ke la landa asocio, kiu intencis aliĝi al UEA, ja devis respekti la neŭtralecon de UEA, sed ne mem devus esti neŭtrala. Siajn internajn bezonaĵojn la landaj asocioj mem reguligu. Tio – sub la tiamaj politikaj kondiĉoj – ebligis la aliĝon al UEA de la asocioj de GDR, Ĉeĥio, Slovakio, poste ankaŭ de Kubo (kaj verŝajne ankaŭ de Ĉinio).
Se jam temas pri meritoj por UEA, estus tempo, elstarigi la gravan rolon de Humphrey Tonkin, ne nur kiel prezidanto de TEJO dum la gvidperiodo de Lapenna, sed aparte dum la periodo post Lapenna. Li ne nur kapablis gvi di UEA el la malfacila situacio, sed ankaŭ sciis harmonie kunlabori kun la diverstendencaj landaj asocioj, en reciproka respekto.
Sub lia saĝa kaj energia prezidanteco UEA kapablis valortaksi kaj uzi la konsiderindan potencialon de la soclandaj Esperanto-asocioj por la bono de UEA. Kaj la asocioj en UEA mem havis la eblecon kunlabori en normala atmosfero. Estis reciproka utilo.
Detlev Blanke