Nova ĉina revuo aperos unufoje jare
de Redakcio
—
Laste modifita:
2005-09-03 20:06
La konata ĉina esperantlingva periodaĵo El Popola Ĉinio reaperas en papera formo, kun nova nomo. Tamen, la antaŭe monata revuo nun aperos nur unu fojon jare, ĉiujare antaŭ la Universala Kongreso. La unua numero estis havebla jam en la Vilna kongreso, sed en Vilno ĉinaj respondeculoj ankoraŭ ne sciis diri, ĉu aperos pliaj numeroj de la papera gazeto.
La unua
numero de El Popola Ĉinio (EPĈ) aperis jam en majo 1950, malpli ol
unu jaron post la proklamo de la Ĉina Popola Respubliko. Pri la fondiĝo de
la revuo rakontis Zhang Qicheng, veterano de la ĉina Esperanto-movado, en
artikolo aperinta en EPĈ en la jaro 1999:
Efektive, jam antaŭ la naskiĝo de la nova Ĉinio komenciĝis la preparado por fondi fremdlingvan eldonan kaj distribuan buroon. Tiam fama raportisto Liu Zunqi respondecis pri tiu laboro. Ĉar la buroo estis destinita por eldoni librojn kaj revuojn en diversaj fremdaj lingvoj, s-ro Liu donis grandan atenton al varbo de tradukistoj. Mi ja ne estis kapabla je fremda lingvo, tamen mi aliĝis al la personaro de la buroo kiel redaktoro.
Delonge mi estas esperantisto kaj jam en la 30-aj jaroj faris iujn laborojn per Esperanto inspirate de la slogano "Per Esperanto por la liberigo de Ĉinio". Tiam mi kredis, ke post naskiĝo de la nova Ĉinio Esperanto-movado certe rapide disvolviĝos kaj Esperanto ludos gravan rolon. Do, post kiam mi eklaboris en la buroo, tute nature venis al mi ideo fari eldonadon en Esperanto.
Antaŭ ĉio mi volis eldoni Esperantan revuon por raporti ĉinajn aferojn al alilandaj legantoj. Subtenate de la altprestiĝa veterana esperantisto s-ro Hujucz, mi letere proponis tion al s-ro Liu Zunqi. Liu konsultis s-ron Hu Qiaomu, altrangan funkciulon en ĉina eldona instanco. Jam en la 30-aj jaroj Hu Qiaomu konatiĝis kun mi kaj aliaj esperantistoj kaj havis profundan konon pri nia lingvo. Dank' al liaj favoraj opinioj pri Esperanto kaj Esperantaj laboroj, s-ro Liu Zunqi akceptis mian proponon. Tiel nia revuo El Popola Ĉinio naskiĝis maje de 1950.
La revuo El Popola Ĉinio dum jardekoj iĝis popularaj inter multaj esperantistoj precipe pro la belaj koloraj fotoj kaj interesaj rakontoj pri la historio kaj nuntempo de Ĉinio, eĉ se la ofte iom propagandeca raportado pri la registara politiko en Ĉinio ne plaĉis al ĉiuj. Tamen kun la ŝanĝiĝo de la tempoj, la reguloj de la merkata ekonomio ektuŝis ankaŭ la ŝtatan eldonejon kiu prizorgadis la aperadon de la revuo.
La kvanto de abonoj ne estis sufiĉa por ke la eldonado daŭru en la novaj kondiĉoj, kaj en aŭgusto 2000 El Popola Ĉinio anoncis, ke la revuo estos fermita. Kiel anstataŭaĵon la ĉina ŝtata informburoo proponis esperantan version de la reta informpaĝaro pri Ĉinio.
Renato Corsetti, la tiama vicprezidanto de UEA, alvokis ĉiujn esperantistojn turni sin al la ambasado de Ĉinio en sia lando kaj esprimi sian deziron, ke la revuo plu aperadu:
Ĉar dum 50 jaroj EPĈ fariĝis tre konata kaj ŝatata inter esperantistoj, mi petas ĉiujn abonantojn kaj ŝatantojn de tiu revuo, ke ili bonvolu skribi al la ĉina ambasadejo en sia lando por esprimi sian bedaŭron kaj sian deziron plu ricevi la revuon ankaŭ en la nuna formo. La letero estu pozitive vortumita, tio estas: ĝi emfazu la altan kvaliton de la revuo, ĝian utilecon por ekkoni Ĉinujon kaj ĉinajn problemojn, kaj la ĝeneralan ŝaton de ĝi fare de la legantoj, ktp. Fine de la letero oni esprimu la deziron, ke la kompetenta registara instanco repripensu la decidon kaj ebligu pluan aperon de la papera versio de El Popola Ĉinio, li skribis en komuniko disvastigita de UEA.
Tiam la alvokoj de esperantistoj ne efikis, sed kvin jarojn poste en Vilno la kongresanoj povis admiri novan, 64-paĝan koloran revuon, kun la titolo Espero.com.cn. En gazetara komuniko la eldonejo klarigas:
En la lastaj 5 jaroj pli kaj pli multaj legantoj de papera EPĈ kaj samideanoj vizitis la novan retejon. Ili inspiras nin per ret-mesaĝoj, kontribuas per artikoloj kaj bildoj, diskonigas la retan EPĈ al siaj amikoj... Iuj legantoj tamen foje plendas, ke ili preferas foliumi paperan revuon. Pro tio ni pretigis novan paperan gazeton, kiu similas al la antaŭa EPĈ, tamen estas pli juna kaj pli bela.
La revuo tamen ne enhavas informon pri tio, ĉu ĝi aperos regule, aŭ ĉu temas pri unufoja eldonaĵo. En Vilno ĉinaj respondeculoj diris, ke ankoraŭ ne estas decido pri la afero, sed la 2-an de septembro Libera Folio ricevis respondon al sia demando, sendita al Pekino:
"Ni planas aperigi unu numeron de la papera revuo ĉiujare antaŭ la UK. Ni aperigos
rilatan informon en nia reta El Popola Ĉinio", skribas la redakcio de la nova revuo.