Bele pri kongresoj - el Roterdama horizonto
Tia kroniko pri naŭdekfoje ripetita manifestacio sendube riskus iĝi teda, sed Sikosek lertege evitis tion per sukcesa metodo kaj plaĉa stilo.
Ziko Sikosek plej konatas pro Esperanto sen mitoj el 1999 (dua, reviziita eldono 2003) kie li tre ambicie malkaŝis mitojn kaj mensogojn en la Esperanta propagando. Lastatempe li elfosas interesajn aferojn el la arkivo kaj biblioteko de UEA en Roterdamo, interalie historiajn sonregistraĵojn, kiujn li eldonigis k-diske. Nun aperis ĉe UEA Sed homoj kun homoj, ampleksa libroforma revuo pri la naŭdek UK-oj de 1905 ĝis 2005.
Lia stilo estas simpla, leĝera, ĵurnalista, kun etaj spicoj el citaĵoj plaĉe donantaj diverstempan koloron. La lingvo estas bonega, nur malofte li dum momento falas en kaptilon de tro formala aŭ burokrateca lingvaĵo.
Lia metodo estas ne trakti ĉiun kongreson same, sisteme, sed male en ĉiu
jaro enfokusigi alian temon. Do, en kelkaj jaroj li rakontas pri la
kongresaj decidoj, organizaj traktadoj, kvereloj, en aliaj pri la kultura
programo, pri la ekskursoj, pri diversaj incidentoj kaj tiel plu. Krome li
interrompas la kronologion per aro da temaj artikoletoj, kaj ilustras ĝin
per cento da bildoj.
Aldoniĝas enkonduko, 15-paĝa ĉapitro pri la organizado de la kongresoj kaj
la movado, kaj krome riĉaj fontindikoj. Vere admirinda verko, precipe se
temas pri la formo, stilo kaj strukturo.
Pri la enhavo mi tamen ne same kontentas. La verko de Sikosek havas laŭ mia
gusto tro oficialeskan karakteron. Krome la perspektivo ŝajnas al mi tro
limigita, okcidenteŭropa, iufoje eĉ okcidentgermana, kaj ofte tro
Roterdama.
Malgraŭ la varieco de la traktataj temoj, organizaj kvereloj ofte
ripetiĝas. Nu, la skribita historio ĉiam estas la historio de la venkintoj,
tamen mi esperus iom pli senvualigan traktadon, precipe fare de nia
”malmitologo” Sikosek. Ĉi-verke oni ne multe ekscias en kio konsistis la
malakordoj.
Eblus montri al interesaj paraleloj, kiuj pluas tra la epokoj. Ekzemple tiu
de landaj propagandaj asocioj kontraŭ internaciaj membro-servoj – konflikto
reaperanta ekde Dresdeno 1908, tra Parizo 1932, Stokholmo 1934, Varsovio
1937 ĝis Zagrebo 2001. Aŭ tiu de troa persona potenco – ekde Antverpeno 1928
(Privat) tra Hamburgo 1974 (Lapenna) ĝis... ne, la hodiaŭan kritikon
kontraŭ Corsetti tamen ne mencias ĉi tiu libro eldonita de UEA.
Ĝenerale Sikosek ĉi-foje ne tre emas senvualigi. Tamen li skribas tre trafe
en ĝeneralaj vortoj: ”eventuale la seniluziiĝo pri la senfina malvenko
plifortigis kverelojn, alidirektis koleron al ’malamikoj’ ene de la Movado
mem.” (p. 63)
Ankaŭ en aliaj okazoj Sikosek ĉi-foje preferas ne elfosi koton. Pri Vieno
1924 li skribas sep liniojn – jen la plejege konciza traktaĵo. Alie li eble
devintus mencii, ke tiu kongreso estis granda skandalo kun malbona organizo,
ekonomiaj fuŝoj – kredeble eĉ krimoj – kiuj poste premis la movadon dum
jaroj (nu, la deficiton li ja mencias – sub la sekva kongreso).
El multaj interesaj detaloj troveblaj en la verko mi listu plukitan manplenon:
- Tri UK-oj estis translokitaj: de Ĝenovo al Berno en 1913, de Edinburgo al San-Francisko en 1915 kaj de Tel-Avivo al Roterdamo en 1967. La unua movo okazis pro ”subita demisio de la LKK-estro” (p. 56), la dua kaj tria pro militoj.
- Dum la UK de Prago 1921 samtempe kaj samloke fondiĝis SAT per sia unua kongreso, tamen nek UEA nek SAT en siaj raportoj menciis la kongreson de la alia organizaĵo!
- Dum la kongresa semajno de Nurenbergo 1923 la valoro de la germana marko falis de naŭcent mil markoj ĝis kvar milionoj da markoj por unu dolaro.
- En la UK de Kolonjo 1933 oni inaŭguris ne nur per la germana nacia himno, sed krome per la kanto de Horst Wessel, plej konata muzika simbolo de la nazia teroro.
- Inter la Altaj Protektantoj oni trovas la hispanan diktatoron Franco (Madrido 1968), sed aliokaze ”UEA insistis ke la pola marŝalo Wojciech Jaruzelski ne altprotektu la jubilean kongreson” (Varsovio 1987, p. 48).
Pro la elektita nesistema kronikado, kiun mi ja laŭdas, ĉe kelkaj kongresoj Sikosek traktas nur iun flankan temon. Ekz. ĉe Sofio 1963 temas ĉefe pri la hezito, ĉu oni kuraĝu kongresi en tia terura loko aŭ ne. Ĉe Tokio 1965 temas ĉefe pri la kultura ŝoko de okcidentanoj en Japanio. Ĉe Portland 1972 temas precipe pri la samtempa okazigo de UEA-seminario en Svedio. Ĉe Ateno 1976 temas pri la en- kaj elspezoj. Nu, tio estas sekvo de la metodo, tamen ŝajnas al mi ke ĉe la kongresoj en okcidenta Eŭropo la rakonto temas pli multe pri la kongresoj mem.
La ĉirkaŭa monda politiko ofte influis la kongresojn. Evidentaj kazoj estas
la kongresoj nuligitaj, movitaj kaj ne okazintaj pro militoj. Ĉe aliaj
interesaj influoj, Sikosek ne ĉiam tute klaras. Li ja mencias, ke en
Kopenhago 1956 UEA decidis eksigi sian tiaman landan asocion de Usono pro
”plurjaraj atakoj”, sed li ne rakontas, ke laŭ tiuj atakoj UEA kaj Lapenna
estis iloj de la monda komunista konspiro – jen kliŝa akuzo de la tiuepoka
McCarthy-ismo.
Ĉe la kongresoj de la lastaj jardekoj iom tro superregas la perspektivo de
la aranĝantoj, do de UEA kaj precipe de ĝia konstanta kongresa sekretario.
Nur malmulte oni dividas la impresojn de la kongresanoj. Kiam tio okazas, en
Zagrebo 2001, la kongresano tamen ne estas tute ordinara, sed tri jarojn
poste volontulas en la Centra Oficejo de UEA. Do, la kongresoj laŭ mi estas
priskribataj el iom malvaste Roterdama horizonto. Mi bedaŭras tion, des pli
ĉar tiu perspektivo jam riĉe ĉeestas per ampleksa komenca ĉapitro.
La certagrade malvasta perspektivo de la enhavo sendube ŝuldiĝas al
la uzitaj fontoj. Ĉefaj fontoj estas la kongresaj raportoj en revuo
Esperanto kaj alia oficiala UEA-materialo, kaj krome intervjuoj de Sikosek
kun kelkaj konstantaj kongresaj sekretarioj kaj aliaj UEA-gvidantoj.
Kompletiga materialo estas uzata nur malmulte. Ĉi-kunlige mi ŝatus citi el
alia verko de Sikosek: ”Pri UEA informas vin la Jarlibroj kaj la revuo
Esperanto (tamen, kiel kutime, la plej interesaj informoj estas ofte la
nepublikigitaj).” (Esperanto sen mitoj p. 89).
Tamen eblus ja kompletigi por havi plurdimensian bildon. Miaflanke mi legis
la verkon paralele kun Historio de
Esperanto de Léon Courtinat, kiu enhavas (krom miloj da preseraroj) tre
riĉajn raportojn pri ĉiuj UK-oj de 1905 ĝis 1959. La raportoj de Courtinat
estas iom plendemaj kaj kverelemaj, sed ili havas la grandan meriton
prezenti ampleksajn citaĵojn kaj dokumentojn el ĉiuj flankoj okaze de
organizaj kvereloj, disputoj, akuzoj ktp, tiel ke la leganto povas mem formi
opinion, kiu tute ne devas koincidi kun tiu de la aŭtoro.
Tian eblon apenaŭ donas la verko de Sikosek, parte kompreneble pro
spacomanko, sed parte eble pro nevolo elfosi malbelaĵojn el la verda
historio. Tiu rolo ŝajnas al mi iom surpriza pri la konata malkaŝanto de
mitoj.
Fine mi tamen diru, ke malgraŭ la certagrade malvaste Roterdama
perspektivo, Sed homoj kun homoj prezentas plaĉan kaj facile
digesteblan revuon pri naŭdek UK-oj, kaj pri amaso da aferoj ligitaj al ili,
kiuj formas gravan parton de la Esperanta kulturo kaj historio. Precipe ĝia
bona, flua stilo kaj simpatia strukturo certe igos ĝin tre ŝatata verko por
vasta legantaro. Bedaŭrinde nur, ke ni historio-kritikemaj stranguloj ne
meritas same belajn verkojn...
Sten Johansson