Impona kungluaĵo senglua
Mikaelo Bronŝtejn: Dek tagoj de kapitano Postnikov. 332 p. Tiĥvin 2004. Libroservo de UEA, 22,50 eŭroj; Libroservo de FEL, 22,50 eŭroj
Mikaelo Bronŝtejn plej konatas en la Esperanta mondo kiel kanzonisto,
kiu satire kaj hereze traktas temojn sociajn, politikajn kaj
Esperantajn, ekde la iama vivo en Sovetunio ĝis la hodiaŭaj movadaj
konvulsioj. Preskaŭ same konata tamen estas lia proza verkado, inter
kiu oni trovas Legendoj pri SEJM (1992), la romanon Oni ne pafas en
Jamburg (1993) kaj nun Dek tagoj de kapitano Postnikov (2004).
Ne troviĝas multaj romanoj pri la Esperanta movado, precipe se ni
ekskludas satiraĵojn kiel La postdomo de Ertl. Efektive, la sola vere
bona ekzemplo ĝis nun estis la Jamburga romano de Bronŝtejn. En ĝi li
montris, ke li scias krei bonan intrigon, tajli tre vivajn kaj
konvinkajn rolantojn, kaj trafe priskribi specifajn movadajn temojn. Eĉ
pli grava merito de tiu verko estas, ke ĝi kunligas Esperantajn aferojn
kun la ĉirkaŭaj sociaj kondiĉoj - jen trajto preskaŭ unika en nia
literaturo. Ankoraŭ unu menciinda apartaĵo estas, ke li aldonis
ĉapitrajn "vinjetojn" en formo de veraj citaĵoj el periodaĵoj el la
traktata tempo kaj medio, por ilustri sian temon kaj ankri la fikcian
rakonton en la historian realon.
Mi mencias tiujn bonajn trajtojn de lia antaŭa romano pro tio, ke la samon oni trovas - en pli aŭ malpli alta grado - en la nun aktuala Dek tagoj de kapitano Postnikov. Ankaŭ ĉi tie aperas veraj citaĵoj el gazetoj kaj libroj, Esperantaj kaj aliaj, kaj ĉi-foje en ege pli granda kvanto ol en Oni ne pafas en Jamburg.
Ankaŭ ĉi tie temas esence pri movadaj okazaĵoj en Rusio, kaj pri la
rilato inter la ĉirkaŭa socio kaj la esperantistoj. Ankaŭ ĉi tie aperas
bona intrigo kun amo kaj ĵaluzo, kvankam ĉi-verke ĝi okupas pli
malgrandan parton de la verko. Kaj ankaŭ ĉi tie aperas du-tri bone
tajlitaj personoj kreitaj de la aŭtoro.
En la nova verko tamen troviĝas alia ingredienco, kiu superregas, kaj
parte ombras la aliajn: la prezentado de veraj personoj kaj veraj
eventoj en la frua Esperantomovado, ĉefe de Rusio.
La romano okazas en 1910-11, kun multaj ekskursoj onten kaj
inten en la historio, kaj la ĉefaj scenejoj troviĝas en Peterburgo,
Moskvo kaj sur la ŝipo George Washington, portanta esperantistojn al la
6a UK en Washington, Usono. La plej grava protagonisto estas kapitano
kaj nobelo Aleksandr Postnikov, vera figuro, korifeo de la rusa
organizita Esperanto-movado en 1910. Aliaj gravuloj estas L L Zamenhof,
kies interparolojn kun Postnikov ni detale partoprenas, kaj kelkaj
aliaj esperantistoj ĉefe en Peterburgo kaj Moskvo, kunlaborantoj kaj
konkurantoj de Postnikov, plejparte veraj personoj. Krome aperas kelkaj
altranguloj en la tiama Rusia ĉefurbo, amikoj kaj malamikoj de
Postnikov, kaj fine kelkaj fikciaj ordinaraj homoj - esperantistoj aŭ
ne, kies privataj ambicioj kaj problemoj implikiĝas en la grandajn
eventojn.
La romano konsistas el grandega nombro da mallongaj eroj: rakontaj
partoj, dialogoj, leteroj, gazeteltorndaĵoj, citaĵoj el libroj ktp. Ili
ne aperas strikte kronologie, sed formas du-tri ĉefajn evoluliniojn kun
oftaj saltoj al pasinta aŭ venonta tempo. Aperas amaso da personoj, kaj
kiel en ĉiuj rusaj romanoj, ne-rusa leganto iom pluse konfuziĝas pro la
rusa nomsistemo, pro kiu la nombro de personoj komence ŝajnas pli
granda ol ĝi vere estas. Mi do bezonis sufiĉe multajn paĝojn por vere
eniĝi en la romanan mondon kaj rakonton, sed kiam tio okazis, ĝi vere
kaptis min. Estas evidente, ke Bronŝtejn refoje sukcesis krei
atentokaptan kaj valoran romanon, kvankam ĉi-foje li malfaciligis al si
la aferon pli ol antaŭe, per pli komplika konstruo de la impona
kungluaĵo.
Estas malfacile juĝi, kiu estas la ĉefa fadeno de la verko. Unu
estas la pure informa parto, kies pezocentron formas la surŝipaj
dialogoj inter Postnikov kaj Zamenhof. En ĝi ni ekscias multon pri la
vivo kaj ideoj de Zamenhof, kio legeblas ankaŭ aliloke, sed eble ne
estas vaste konata. Bronŝtejn ne apartenas al tiuj esperantaj
historiistoj, kiuj evitas tiklajn temojn, do ĉi tie ni legas pri junaĝa
hebre-naciisma strebado de Zamenhof, pri liaj grandaj malfacilaĵoj
vivteni sian familion kiel junedzo, pri liaj religi-pontaj ideoj kaj
kompreneble pri lia ĉiama cigaredfumado malgraŭ malforta koro.
Dua fadeno estas la mirinda kaj fatala historio de Postnikov mem, kiu
sendube estas same nekonata al la plej multaj legantoj kiel ĝi estis al
mi. Vere interesa parto! Jen kaj jen mi havas la impreson, ke la aŭtoro
okulumas al nunaj Rusiaj (kaj alilandaj) movaduloj, kvazaŭ flustrante:
"Vi ne estas la unuaj, kiuj malfacile kunlaboras!"
Tria fadeno - aŭ eble tria kaj kvara - estas la fikciaj partoj, kie ni
renkontas junan paron kun amaj kaj ekonomiaj problemoj, kiuj riskas
kaŭzi perturbojn pli grandajn ol ili pensis, kaj krome ni konatiĝas kun
la sistemo de sekretaj agentoj, kiuj raportas suspektindajn aferojn eĉ
en la plej senkulpaj situacioj. Nu, eble mi devus ne nomi tiun fadenon
fikcia... Cetere, al la fikcia fadeno apartenas ankaŭ (almenaŭ parte)
la privata vivo de kapitano Postnikov, precipe la rilato al lia onta
edzino (vera), Muza Zike.
Kiel akcesoran temon oni povas mencii mirigan murdaferon - ŝajne veran
- kiu nerekte influas la vivon de Postnikov. Kaj eble pli grave, indas
noti bonegajn kaj kredindajn interiorojn el la vivo antaŭ cent jaroj de
Peterburganoj el diversaj klasoj.
El ĉiuj ĉi ingrediencoj Bronŝtejn sukcesis kuiri vere bongustan
barĉon, eĉ kun la acideta aromo, kiun oni jam atendas de li. Kvankam la
verko je eklego impresas iomete kaose (al kio kontribuas aĉa
tipografio), iom post iom la leganto sorbiĝas de la eventoj kaj subiĝas
al la reĝisora potenco de la aŭtoro, kaj kiam la bunta kungluaĵo
finiĝas post 332 paĝoj, oni bedaŭras ke ne restas plia cento!
En verko kun tiom da diversaj eroj, nature gravas la ekvilibro, la
proporcio inter tiuj eroj. Laŭ mia prijuĝo, la aŭtoro povus - precipe
komence - doni plian pezon al la fikciaj partoj, por helpi al la
leganto eniĝi en tiun intrigon kaj por pli riĉe ellabori tiujn
personojn. Kompense, li povintus elsarki iom el la abundaj gazetaj
noticoj, kvankam mi komprenas, ke ne facilas forstreki, kiam oni trovis
tiom da trafaj kaj amuzaj eroj.
La verka kaj sceniga tekniko de Bronŝtejn estas bonega, kaj same bonas
lia lingvaĵo. Fakte, ŝajnas al mi ke lia stilo ĉi-libre estas malpli
ruseca, pli internacia, ol en la pli fruaj verkoj. Li vere uzas la
reale vivantan lingvon, kiu aperas tre elasta kaj esprimpova en liaj
manoj. Se tamen plendi pri detaloj, oni trovas dufoje la vorton ankoraŭ en la senco jam (p. 323, 328), kaj la rusismon "ŝi kun Petro estis vokitaj" (p. 241).
Kovrildorse Boris Kolker asertas, ke Bronŝtejn uzis "tiaman
lingvaĵon", do Esperanton el 1910. Laŭ mi, tio estas parte vera, tamen
oni ne sentas tion tre multe dum la legado. Mi pensas ke la intensa
sento de ĉeesto en la koncerna epoko ŝuldiĝas ne tiom al la lingvaĵo,
kiom al eminenta talento de la aŭtoro rekrei tipajn scenojn, personajn
karakterojn, homajn rilatojn, kaj konkretajn priskribojn, kiuj efike
retroportas la leganton cent jarojn. Tamen aperas ja kelkaj
"ŝiboletoj", kelkaj lingvaj arkaismoj, ĉefe la esprimo aldonita
("sindona"), kiu eble ripetiĝas iom tro ofte. Sed mi ekzemple tute ne
trovis aparte riĉan uzadon de sufiksoj, tipan de la fruaj jardekoj de
Esperanto, ekzemple en la formoj -adis kaj -emeco. Kaj eĉ plie, Bronŝtejn kelkfoje igas Zamenhof kaj liajn samtempulojn uzi vortojn, kiuj al mia orelo sonas anakronisme: minca (p. 6), fatraso (p. 68), magra (p. 155), kurta (p. 175), aborigeno (p. 192), vazistaso (p. 263), merdo (p. 285).
Nu, ĉiuj ĉi aperas po unufoje en 332 paĝoj, do ili estas esceptoj
pravigantaj la regulon. Kelkfoje Zamenhof kaj Postnikov parolas pri tialo (p. 214, 219) en la senco kialo - jen bonega vorto, sed ĉu ĝi estis uzata en 1910? Mi dubas, sed mi povas ja erari.
La aŭtoro jen kaj jen - kredeble intence - trudis apartajn esperantajn
vortumojn al siaj rolantoj por karakterizi ilin. Tio evidentas pri la
balbutado de komencanta esperantisto Skipidarnikov, sed eble intence
aperas ankaŭ la iom rusecaj "miaj duboj restas kun mi" (p. 78) de A
Saĥarov kaj "mi ne havis honoron esti konata kun sinjoro barono" (p.
203) de Muza Zike. Sed ĉu la franco Sébert vere elektus la esprimon
"Interalie (...) vi diris pri la intergenta malamo." (p. 184)? Laŭ mia
sperto, la verbo diri sen objekto estas tipa trajto de rusa aŭ orienteŭropa Esperanto, dum okcidenteŭropano tie uzus paroli.
Kiel mi jam aludis, la libro tipografie estas malsukcesa. La
multspecaj eroj estas presitaj per eĉ pli multspecaj litertipoj –
grase, malgrase, kursive, normale, maldense, dense, en multaj diversaj
grandecoj ĝis iaj 0,8 mm altaj formikfekaĵoj, krome la alineoj ensaltas
kaj elsaltas ĉe la maldekstra marĝeno sen videbla sistemo. En deko da
lokoj aperas fuŝoj pro iam uzitaj malsamaj kodigoj, kiujn oni ne
ĝustigis (Jacĝues p. 69, frauxlino p. 75, mehĉanika barajĉo p. 121, wtatestro ne plaxos; wajne antay p. 122, ŝangĉoj p. 155, ktp).
Feliĉe kaj gratulinde tamen, preskaŭ tute mankas "normalaj" preseraroj.
Malgraŭ tio, mi ploremas pensante pri tio, ke Mikaelo Bronŝtejn dediĉis
jaregojn kaj fortegojn al laboro kreante ĉi valoran verkon, krome iu
(eble li mem) investis monon en la eldono, sed ŝajne neniu komprenas la
simplan kaj bazan bezonon de korektlegado kaj tipografia purigado!
Domaĝe!
Cetere, dum mi ĉiuokaze restas antaŭ la plendo-giĉeto: Ĉu iu bonvolus
donaci al la presejo Peĉatnaja Studija en Tiĥvin sitelon da gluo?
Nu, eble estas tro granda postulo peti korektlegadon de la
esperantistoj, kiuj estas plene okupitaj savi la mondon per sia fina
venko. Se tamen iu el ili volus legi ion vere bonan survoje al tiu
finstacio, mi povus plenkore rekomendi Dek tagoj de kapitano Postnikov.
(Tamen ne legu ĝin en forta vento, ĉar la finaj paĝoj forbloviĝos...)
Sten Johansson