Librojn legu la verkisto
de Redakcio
—
Laste modifita:
2005-06-20 10:49
"Mi kabeiĝis. Kaj poste mi atendis. Atendis. Kaj atendadis. Nenio okazis. Neniuj delegacioj vizitis min por petegi min reveni al la verda rondo familia. La Esperantogazetoj silentis. Ĉu ili konspiris por cenzuri la veron?" Finfine la protagonisto de Sten Johansson decidas fondi Federacion Internacian de Kabe (FIK), aŭ Federacion de Esperantaj Kabeintoj (FEK). Tamen, kiel trovi la kabeintojn...
”Iu diris min, ke vi skribas librojn. Ĉu tio estas vere?”
”Nu, jes, mi iomete verkas.”
”Bonege, bonege! Estas tre bona, ke eksistas librojn en Esperanto, ĉar tiam oni komprenas, ke ĝi estas tre bona afero!”
”Eble. Ĉu vi eventuale ŝatus aĉeti iun el miaj verkoj?”
”Bedaŭrinde mi ĝuste nun tre mankas tempon. Sed vi devas multe pli fari reklamon por viaj libroj. Se la homoj komprenas, ke Esperanto estas facila lingvo, kio ĉiuj povas lerni, vi povas vendi multaj, multaj...”
”Aha. Kaj kiajn librojn vi mem preferas legi?”
”Fakte nuntempe ne tre multe. Sed kiam mi lernis Esperanton, kvindek jaroj antaŭe, mi legis La Verda Koro. De Julio Baghy. Tre bona esperantisto.”
”Jes, vi sendube pravas pri tio.”
”Ĉu vi konas ĉi tiun verson de Baghy: Verda stelo sur la brusto iom pala pro la rusto; mi ne estas purigisto, sed mi estas esperantisto. Tre amusa!”
”Jes, mi konas. Ĝi estas sufiĉe amuza. Librojn legu la verkisto; estas mi esperantisto!”
”Ha ha ha! Jes, jes, tre amusa! Julio Baghy estis tre bona esperantisto!”
* * *
Estis nenio aparta pri tiu Esperanto-aranĝo. Ĝi sendube similis mil pli fruajn diversloke tra la mondo, de Bulonjo-ĉe-maro ĝis Adelajdo. Oni aplaŭdis tedajn prelegojn, oni kantis En la mondon venis kaj Esperanto estas la lingvo por ni por ni, kaj oni diskutis kiel antaŭenigi nian karan lingvon. Ĉio estis kiel kutime, kiel rutine. Ĉion kaj ĉiujn oni rekonis, nenio estis nova aŭ timiga, ĉio estis bone konata kaj sekura. Kaj fine oni disiris, ĉiu al sia normala vivo.
Poste mi eĉ ne sciis, kial mi entute vojaĝis plurajn horojn por partopreni en tiu renkontiĝo. Kion mi antaŭe esperis? Kaj pri kio mi efektive elreviĝis? Ja mi delonge sciis, kion mi renkontos. Homojn iom malpraktikajn, kiuj ne plene mastras la vivon en moderna socio. Naivulojn kun iom fiksaj ideoj. Revulojn. Preskaŭ ĉiuj do sufiĉe similaj al mi mem. Pluraj el ili cetere estos tre simpatiaj. Aliaj lasos min relative indiferenta, kaj esceptokaze mi eble trafos iun veran fiulon. Tia ja estas la homaro. Ĉi tie mi ĉiuokaze evitos homojn danĝerajn, potenculojn, homojn kiuj marŝas antaŭen sur kadavroj. Esperantistoj estas bonuloj, almenaŭ en tiu senco, ke ili tre malofte kaŭzas grandan katastrofon aŭ plenumas agojn vere malbonajn. Ankaŭ ne la malon, cetere. Entute sendanĝeraj, malefikaj ventkapuloj. Proksimume kiel mi.
Kio eble ĝenas min plej multe, estas la persistemo de ilia supozo, ke ĉiuj aliaj esperantoparolantoj devus kundividi la samajn bizarajn ideojn. Nu, kelkaj opinioj vere estas sufiĉe disvastigitaj. Ke ĉia uzado de Esperanto bonas. Ke ĉia uzado de la angla lingvo malbonas, almenaŭ internacie. Prefere tute ne komuniki, ol komuniki angle. Ke pli facilas kompreni mizeran Esperanton ol bonegan nacian lingvon. Ke ni estas la saĝaj esceptuloj, dum la tuta cetera mondo frenezas. Ke ĉion, kion iu faras en Esperanto, li aŭ ŝi nepre faras nur por utili al nia kara lingvo – negrave ĉu temas pri verki romanon aŭ krii insultojn al ano de alia lingva skolo.
Mi eble estis la sola en ĉi tiu Esperanto-aranĝo, kiu ne konsentis kun tiuj aksiomoj. Kaj same sola mi sentis min, kiam temis pri la ĉiama deziro varbi novajn anojn. Ja mi tute ne volas varbi. Ja mi dubas pri la valoro varbi iun ajn al io ajn! Kaj ĉiuokaze mi persone absolute senkapablas iel ajn varbi.
Nu, ĉion ĉi mi ja sciis jam longe antaŭ ĉi tiu kunveno. Kio do nun aparte elĉerpis mian paciencon?
Kredeble estis tiu diskuto. La temo estis... Nu, kio ĝi estis? Ĉu Esperanto kiel pacportanto en nova jarmilo? Aŭ ĉu Esperanto por nova Eŭropa identeco? Aŭ ĉu Esperanto en la...
Efektive ne gravas. La titolo ne influis la realan diskutadon pli multe ol balotkampanja promeso influas la realan politikan praktikon. Oni pli kaj pli profunde fosis siajn sulkojn jam delonge fositajn. Oni semis kaj semis konstante. Duono el la parolantoj proponis, ke oni konvinku la aŭtoritatojn, amaskomunikilojn, lernejestrojn aŭ direktorojn de ŝufabrikoj enkonduki Esperanton, permesi uzadon de Esperanto aŭ almenaŭ diri ion favoran pri Esperanto. La alia duono aŭguris gloran estontecon al Esperanto, se la esperantistoj nur revenus al la Fundamenta radikaro, enkondukus la sufikson -iĉ- aŭ forigus la supersignojn. La diskutado daŭris longe, la salono estis nesufiĉe aerumita, la murmurado maŝinenue monotonis...
Miaj pensoj komencis vagi. Mi ekpensis pri kelkaj el la esperantistoj, kiujn mi dum la paso de jaroj renkontis. Multajn strangulojn mi vane klopodis eviti, tamen nun mi ne pensis pri la evidentaj ĝenuloj, sed pri la ŝajne normalaj, eĉ simpatiaj, kiuj tamen ofte kondutas iel maldelikate. Homoj, kiuj jaron post jaro klopodadas konvinki – ne la eksterulojn, sed aliajn esperantistojn – pri la boneco de Esperanto. Kial? Ĉu efektive sin mem ili vane provas konvinkadi? Mi pensis pri tiuj, kiuj regurdas la facilecon de Esperanto, sed dum kvindeko da jaroj ne sukcesis atingi eĉ mezan nivelon de tiu facila lingvo. Pri la kongresanoj, kiuj gaje kaj amike babilas kun alilandaj esperantistoj, tiel konsumataj de siaj propraj diroj, ke ili eĉ ne rimarkas la senĉesajn miskomprenojn inter si. Kaj poste ili proponas tiun lingvon kiel universalan komunikilon en diplomatio kaj aviada trafiko! Timiga perspektivo! Ja eĉ sen tio jam okazas tro da internaciaj konfliktoj kaj aviadilaj akcidentoj. Mi pensis pri tiu stranga malĝentileco, tiu manko de kapablo socie glate interrilati, kiun mi tiel ofte renkontis ĉe esperantistoj. Kiomfoje oni petis de mi servon, kiun mi per iom da laboro plenumis, kaj poste mi eĉ ne rikoltis simplan ”dankon”? Kiomfoje mi mem petis informon, ricevante nenian, eĉ ne nean, respondon? Kiom da internaciaj respondkuponoj – ĝuste stampitaj – akaparis de mi la fama delegita reto, ne respondante al miaj leteraj demandoj?
Ĉu povas esti tiel, ke esperantistoj suferas pro ia psika manko de kapablo komuniki kaj interrilati, sed tiun mankon ili ne konscias ĉe si mem, sed male atribuas al la ĉirkaŭa mondo? Ĉu pro tiu miskompreno ili volas oferti al la mondo ne nur ”la mondan lingvo-problemon”, pri kiu la mondo eĉ nenion konscias, sed krome perfektan solvon de tiu imagita problemo? Ĉu eble ankaŭ mi mem suferas pro simila psika manko, vidante ĝin nur ĉe la aliaj esperantistoj, neniam ĉe mi mem? Ĉu…
Mi vekiĝis pro tio ke la najbaro, la emerita dommastrino Elsa Bestow perdis sian kapon sur mian ŝultron. Dum terura momento mi ne sciis, kie mi troviĝas, kaj kredis ke la sinjorino ĉe mia maldekstra flanko estas mortinta. Ĉu murdo en Esperantujo? Ne, preskaŭ tuj mi rekonis la ejon, la diskuton kaj la profundan dormspiradon de sinjorino Bestow. Krome mi memoris, ke dum mia propra dormeto, kiu eble daŭris nur minuton, mi spertis sonĝon. Mi sonĝis, ke mi sidas manĝante kun aliaj homoj ĉe longa tablo. Alvenis Spomenka Štimec kaj sidiĝis apud mi. Ni interparolis pri literaturo en Esperanto. Ŝi diris, ke oni devus verki por tiuj, kiuj ne tre bone scias Esperanton. Ĉe mia dekstra flanko tiam ekparolis Giorgio Silfer, dirante ke ĝuste mi ĵus faris grandiozan laboron en tiu kampo. Spomenka rigardis min sen kompreni, do mi devis klarigi, ke temas pri kelkaj humuraj rakontetoj, kiujn mi facilige tradukis el la dana lingvo. Tio tamen tute ne interesis Spomenkan, kaj ŝi foriris. Subite mi sentis, ke mi freneze amas ŝin, do mi postkuris ŝian foriĝantan postaĵon, bedaŭrinde vane.
Stranga sonĝo! Kial mia kompatinda cerbo sen mia scio aŭ permeso okupiĝis pri tiuj du famuloj? Mi cerbumis. Kion mi volis diri al mi mem uzante ilin kiel mesaĝistojn? Ili ambaŭ ja okupiĝas pri literaturo sed ankaŭ pri Esperanto-movada laboro, dum mi nur diletantas pri la literaturo kaj tute ne aktivas movade. Ĉu mia subkonscio opiniis, ke ankaŭ mi devus iĝi movadulo? Sed tio ja ne eblas! Mi eĉ ne unu tagon eltenus tion. Ja mi entute ne simpatias al la ideoj de la esperantismo. Ha, jen do! Jen kion la sonĝo celis montri al mi. Mi okupiĝas pri literaturo en Esperanto, kvankam mi ne estas vera esperantisto! Mi portas en mia memo bazan kontraŭdiron. Similas mi monaĥon sen dio, politikiston sen partio aŭ Hamleton sen kranio!
Tiu sonĝo tamen ne ekbatis el klara ĉielo. Jam delonge mi suferis pro regulaj atakoj de malsamideaneco. En ĉiu laŭvica Esperanto-renkontiĝo mi pensis ”jen la lasta”. Ĉiufoje, trovante Esperantogazeton en mia leterkesto, mi sopiris al la jarfino, kiam mi povos ne reaboni. Sed pri Esperanto-gazetoj oni neniam scias, kiam ne reaboni, pro la ĉiamaj malfruiĝoj.
La sonĝo tamen konvinkis min, ke jam temp’ está malfosi mian sulkon. Mi kabeiĝis. Kaj poste mi atendis. Atendis. Kaj atendadis. Nenio okazis. Neniuj delegacioj vizitis min por petegi min reveni al la verda rondo familia. La Esperantogazetoj silentis. Ĉu ili konspiris por cenzuri la veron? La sola reago venis de mia samklubano Andreo, kiu minace skuis Plenan Ilustritan Vortaron antaŭ mia nazo, kvazaŭ li volus mortigi min per unu bato, dirante:
”Oni ne kabeiĝas! Laŭ PIV oni kabeas! Lernu la lingvon, stultulo! Vi ne povas forlasi ĝin, se vi ankoraŭ eĉ ne scias paroli ĝin!”
Do, mi kabeis. Sed eĉ tio vekis neniajn reagojn. Tiam mi decidis enigi anonceton en Heroldo. Mi sidiĝis por ellabori ĝin. ”KABEIĜO”. Aŭ ĉu necesas diri ”KABEO”? Stulte. En Esperantio oni eĉ ne povas eksiĝi sen trafi en lingvan disputon. La skolo de kabeantoj furioze kondamnas la kabeiĝantojn, kaj reciproke.
Eble mi skribu ”MI KABEAS”. Aŭ eble pli precize ”MI KABEIS”. Sed tiam oni sendube demandos, kiel mi povas anonceti en Heroldo, se mi jam kabeis. Ĉiuj homoj anoncantaj en Heroldo, sendepende de la celo, ja estas esperantistoj laŭ la Bulonja deklaracio. Aŭ eble nun jam laŭ la manifesto de Raŭmo. Do, ”MI KABEOS”. Sed kiam? Nu, bone, mi aldonos daton. ”Ekde la 1-a de oktobro mi kabeos. Post 50 esperantaj jaroj mi jam finesperis. Mi solene rezignas ĉiujn rajtojn kaj devojn de esperantisto kaj promesas neniam plu…” Nu, tio tamen eble estas tro forta. ”…promesas ĝisplue ne paroli Esperanton. (Almenaŭ ne maldormante. Pri miaj sonĝoj mi ne povas garantii.) Esperante, ke mia decido estos respektata, mi salutas ĉiujn ekssamideanojn. Ĝis la fina venko!”
Mia ĉefa problemo estis sub kiun rubrikon en Heroldo mi enigu la anonceton. Ĉu eble sub Ni kondolencas kaj funebras? ”En oktobro forlasis nin, post longa malesperado, en sia plej bona aĝo, postlasante filon kaj du orfajn biciklojn, la konata…” Nu, tio ŝajnas iom malmodesta. ”…la ne sufiĉe konata paca batalanto…”
Ne. La tuta ideo pri kabea anonceto evidente estis stultaĵo. Se oni kabeas, oni kabeu ankaŭ de anoncetoj.
Do, mi silente forlasis Esperantion, tamen gazetoj ja daŭre faladis en mian leterkeston. Kaj la Esperanta mondo ŝajnis pluvivi feliĉe sen mi. Ŝajne ĝi eĉ ne rimarkis, ke mi mankas. Tio, mi konfesas, estis sufiĉe amara sperto. Sendube mi eĉ preferus, se oni aplaŭdus mian eliron. Se oni gratulus sin pro tio, ke oni finfine liberiĝis de tiu kibica tedulo. Tio ja almenaŭ estus ia reago. Sed nun – nenio. Ŝajne mi neniam ekzistis. Plej aĉe estis, ke mi povis dividi tiun sperton kun neniu. Aliaj elmigrintoj havas siajn societojn, kie ili renkontiĝas, babilas en sia origina lingvo, kantas la popolkantojn de sia hejmlando, trinkas vinon el la amata hejma tero, dancas la tradiciajn dancojn, portas la naciajn kostumojn. Sed ni kabeintoj havas nenion. Aliaj rifuĝantoj povas revi pri sia lando, eĉ malamante ĝian reĝimon, kaj plani la nacian liberigon. Sed ni, rifuĝintoj el Esperantio, eĉ ne konas unu la alian!
Jen do mia tasko! Mi devas fondi asocion. Federacio de Esperantaj Kabeintoj. Aŭ eble alia nomo pli konvenus. Federacio Internacia de Kabe… Nu, la nomo ne gravas. Ni fondu fakan asocion, se eble en konsultaj rilatoj kun UEA, kaj kompreneble ni havu nian gazeton – La Paliĝinta Stelo. Ni organizos renkontiĝojn kie ni prezentos prelegojn kun diapozitivoj, dancos la Bamba’n, kantos Esperanto estis la lingvo por ni por ni, kaj…
Sed kiel mi trovu la estontajn anojn de tiu FEK aŭ FIK aŭ kiel ajn ĝi nomiĝos? Kredeble ne utilus enigi anonceton en Heroldo. Eble se oni povus atingi la membroregistron de UEA por vidi, kiuj ne realiĝis – tio estas: kiuj ne re-al-iĝis. Sed kiel sukcesi pri tio? Kredeble UEA ne volonte lasos al mi tiajn informojn. Mi funde cerbumis pri ĉi tiu problemo, sed la sola solvo, kiun mi trovis, estis volontuli en la Centra Oficejo de Roterdamo. Sed tio signifus, ke mi devas tuj malkabei, eĉ antaŭ ol oni rimarkos, ke mi kabeis. Tio tamen ne tre plaĉis al mi, kaj pro tio la tuta grandioza projekto de kabea organizo velkis, kaj mi devis plu-kabei en plena soleco.
Sten Johansson
Ĉapitro 12 el la romano Dis!
(FEL, Antwerpen 2001)