Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Literaturo / Tárkony - la fondinto de literatura kritiko en Esperanto

Tárkony - la fondinto de literatura kritiko en Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2010-11-06 22:23
Lajos Tárkony lernis Esperanton 17-jara en 1919. Jam en la sama jaro aperis lia unua beletra traduko, novelo kiun li tradukis el la hungara al Esperanto kaj publikigis en Hungara Esperantisto. En siaj recenzoj en la pinta revuo Literatura Mondo li enkondukis la kriteriojn de serioza literatura kritiko en Esperantujon. Antaŭ li - kaj ankaŭ post li - aliaj recenzistoj ofte ĉefe atentis la lingvajn, ne la literaturajn valorojn de novaj verkoj. En liaj recenzoj, ankaŭ literatura kritiko mem iĝis formo de literaturo.

Lajos Tárkony"Lia kolektita poemaro estas unu el la ĉefaj libroj, kiuj ankoraŭ mankas al ni." Tiel deklaris William Auld, la redaktinto de la unua eldono (1958) de Esperanta Antologio pri la poeto, kiun mi nun prezentas al vi. Ses jarojn poste ja aperis tiu longe atendata libro, ducent paĝoj de zorge rafinita poezio. Tiam estis pasintaj kvardek jaroj de kiam Lajon Tárkony debutis sur la paĝoj de la revuo Literatura Mondo.

Lajos Tárkony naskiĝis en Budapeŝto en 1902, kaj tie li loĝis dum sia tuta vivo. Lia familia nomo estis Totsche, kaj antaŭ la dua mondmilito liaj verkoj aperis sub tiu nomo. Li lernis Esperanton kiel 17-jarulo kaj baldaŭ okupis sin pri tradukoj el la hungara. En 1924 li debutis kiel recezisto en Literatura Mondo, kies kunredaktoro li poste farigis en tiu "kverelanta, repaciĝa kara kamarada rondo", kiel li diras en unu el siaj poemoj, aludante al siaj kolegoj en la redakcio.

Sur la paĝoj de tiu plej fama el Esperantaj kulturrevuoj Tárkony baldaŭ fariĝis unu el niaj plej sagacaj kritikistoj, efektive oni povas rigardi lin la fondinto de serioza literatura kritiko en Esperanto. Liaj studoj pri la ĉefaj Esperanto-verkistoj tiutempaj havas daŭran valoron. Tiuj aperis libroforme sub la titolo "De paĝo al paĝo" (1932, reeldono 1976).

La kritikaj artikoloj kaj studoj de Tárkony estas ĉiel atentindaj, sed tamen lia nomo unuavice ligiĝas al lia originala poezio. Kelkaj liaj poemoj aperis en la kolekto Dekdu poetoj (1934), sed estis kun lia granda poemkolekto Soifo (1964), ke li estis plene taksebla kiel grava poeto.

Tiu libro havas apartan pozicion en la originala poezio de Esperanto en multaj rilatoj. Ĝi prezentas la tutan vivon de homo, kiu ĉiam estis fidela al siaj intimaj sentoj kaj kuraĝis esprimi ilin en tia sincera maniero, kia distingas profunde personan poezion. La titolo Soifo bone servas kiel unuvorta karakterizaĵo de lia multfaceta personeco, sopiro al la variaj donoj de la vivo, arto, belo kaj vero.

Tamen, laŭ informoj, lia ekstera vivo ŝajne ne estis multeventa. Li estis ŝtatoficisto, profesio kiu verŝajne ne donis al li multan varion. Plendoj estas tamen maloftaj, kvankam multaj havas ja melankolian tonon. Arto kunludo de objektivaj observoj kaj subjektivaj komparoj kreas surprizajn bildojn en multaj poemoj, ekzemple en la jena poemeto, titolita La nubo, verkita laŭ la japana versoformo tankao:

Nubo sur monto
sidiĝis, gasto teda,
kaj per pluvgutoj
ĝi klaĉas monotone,
ĝis enuiĝ' osceda.


La poemlibro de Tárkony enhavas kelkajn ampoemojn, plejparte rezignacie melankoliajn. Lia amo al Esperanto estis tamen la plej fidela, la plej konsola. En la poemo Esperanto li taksas la valoron, kiun tiu amata lingvo havas por li dum la militaj jaroj:

Sub peza, sufoka milita atmosfero,
en mia minacata ermito-ĉelo,
en kreskanta, subprema izolo,
via petola ludo rima,
via nesuperebla klaro esprima,
via serafe pura, superba simbolo
estis mia sola konsolo.


Lajos Tárkony mortis en 1978. Li fermis sian solan poemlibron per poemo titolita Noktiĝo. Dek kvar jaroj pasis inter ĝia apero kaj lia morto, tamen oni sentas la finon en la ĝiaj lastaj vortoj:

Al florodor' miksiĝas
nuanco velka,
supre ĉiel' brilnajla:
kovrilo ĉerka.


La poezio de Tárkony kaj liaj kritikaj verkoj kaj tradukoj apartenas al la plej belaj kreaĵoj de pure esperantisma kulturo.

Baldur Ragnarsson
aperis pli frue en Juna Amiko

Rilataj ligoj


arkivita en:
pistike65
pistike65 diras:
2010-11-06 22:25