Reago al kabeo: "Spionoj meritas mortpunon"
de Redakcio
—
Laste modifita:
2005-06-22 11:53
Indignaj reagoj kaj akuzoj pri perfido estis la respondo de multaj esperantistoj al la laŭta kabeo de 23-jara eksa volontulo de TEJO, kiu nun akuzas la Esperanto-movadon pri subpremado de lingva diverseco. La plej fanatikaj diskutantoj postulas ideologian kontrolon de la dungitoj en la Centra Oficejo, kaj iu eĉ komparis la eksesperantiston kun spiono, kiu meritus mortpunon.
Grandan ondon de
morala indigno levis dum la lastaj semajnoj la kabeo de Christopher Culver
(Kriĉjo), kiu estis volontulo de TEJO en la Centra Oficejo de aŭgusto 2001
ĝis majo 2002 kaj denove dum aŭgusto 2003. Lian agadon oni diskutas ne nur
en la reto, sed eĉ en la oficiala gazeto de TEJO, TEJO tutmonde, kiu
dediĉas al li ampleksan artikolon. TEJO tutmonde difinas la
argumentojn de Culver kiel "atakojn kontraŭ nia Afero", kun majuskla
A.
- Estas absurde, ke oni tiom ŝveligas la aferon pri Kriĉjo. Se li volis atenton al si, li brile sukcesis. Ĉiukaze lia kritiko estas multrilate interesa kaj pensinstiga. Pri liaj ekscesoj sufiĉas konstati, ke li estas 23-jara. Knaboj estas tiaj kaj rajtas esti. Ne ĉesas mirigi min, ke oni faras tian bruon pri tio, ke Kriĉjo (ankoraŭ) ne remembriĝis por 2005, sed neniu trovis interesa la fakton, ke fine de majo UEA havis 312 individuajn membrojn pli ol antaŭ unu jaro, skribis Osmo Buller, la ĝenerala direktoro de UEA.
Kvankam pasis jam preskaŭ du jaroj de kiam Culver laboris en la Centra Oficejo de UEA, la plej akraj voĉoj en la diskutlisto de UEA ne nur akuzas lin pri hipokriteco kaj kalumniado, sed ankaŭ postulas, ke UEA pli strikte kontrolu la lojalecon de siaj dungitoj. Aliaj aludis, ke Culver kontraŭbatalas Esperanton pro personaj motivoj.
Unu diskutanto en la listo de UEA asertis, ke Culver nun spionas la esperantistojn favore al ties malamikoj, kaj ke simila agado kontraŭ ajna ŝtato sendube rezultigus mortpunon. Tamen neniu klarigis, kial estus malmorale kontraŭi Esperanton se oni antaŭe laboris por ĝi.
Kabeado, laŭta aŭ silenta, estas fenomeno nemalofta en Esperantujo. Tamen Christopher Culver ne nur forlasis la movadon, sed provas kontraŭlabori ĝin, kaj tion multaj esperantistoj evidente opinias perfido. En anglalingva teksto publikigita en la reto li asertas, ke la Esperanto-movado estas insida komploto kontraŭ lingva diverseco, kaj petas ke eŭropanoj skribu al la Konsilio de Eŭropo por protesti kontraŭ ĝia financa subteno al TEJO.
En la lastatempa diskuto la pli moderaj partoprenantoj atentigis, ke en Esperantujo feliĉe ne ekzistas unu deviga ideologio, sed la plej multaj ŝajnas konsenti, ke la argumentoj de Culver ne estas konvinkaj.
- Eĉ se la esperantistoj volus subpremi lingvan diversecon, Esperanto ne havas la socian "pezecon" tion fari. Vere, se paroli historie, Esperanto neniam faris ion ajn por subpremi lingvan diversecon (kontraste kun la lingvo, en kiu Culver verkis sian artikolon). Ĉu Esperanto povus, estontece kaj okaze de la "fina venko", supremi lingvan diversecon, eĉ pli efike ol la angla tion faras, nu, jen alia demando, sed tio nek okazis, nek okazas, skribis Don Harlow en SCE.
Gary Mickle, konata kontraŭbatalanto de lingva naciismo, en la sama loko skribis:
- Culver iĝis esperantisto en la 90-aj jaroj, do en epoko, en kiu "diverseco"-argumentoj jam konsistigis la kernon de la mesaĝo, kiun esperantistoj de la plimulta frakcio sendas al la publiko. Ŝajne li perpleksiĝis, kiam li eksciis, ke Zamenhof kaj aliaj esperantistoj ne dividis (aŭ ne dividas nuntempe) tiun kredon. La citita eldiro de Culver estas tamen malveraĵo, kiun oni povas rajte kritiki.
Culver mem turnis sin al Libera Folio jam en aprilo, kaj petis ke Libera Folio rakontu pri lia anglalingva teksto. Tamen neniu el la kunlaborantoj de Libera Folio opiniis sencohave komenti priesperantan tekston, kiu ne nur ne ekzistas en Esperanto, sed kiun oni eĉ ne rajtas traduki al Esperanto.
La letero de Christopher Culver al Libera Folio estis anglalingva, kaj li atentigis, ke estas malpermesite traduki lian artikolon al Esperanto: "I will not permit the article's translation in Esperanto because I would prefer to see Esperanto neglected in favour of a wide offering of national-language translations." [Mi ne permesos tradukon de la artikolo al Esperanto, ĉar mi preferus ke oni neglektu Esperanton favore al vasta disponigo de nacilingvaj tradukoj], li skribis.
Tiu sinteno eble estas logika, ĉar kiel alternativon al la "subprema" Esperanto Christopher Culver proponas ĝuste la uzon de laŭeble multaj naciaj lingvoj. Tamen, ĝis nun, pli ol du monatojn post la laŭta anonco, tiu vasta disponigo de nacilingvaj versioj de lia artikolo konsistas el la anglalingva originalo kaj nenio plia. [Kelkajn horojn post la apero de ĉi tiu artikolo aperis ankaŭ bulgara traduko.]
En artikolo verkita por argumenti kontraŭ la ideoj de Christopher Culver, Martin Minich skribas, ke la solvo proponata de Culver estas nur ĥimero:
- La nura implicita "alternativo" estas kvazaŭdiverseco kaj fakta lingva imperiismo, "ĉielarko" kun du dikaj unukoloraj strioj kaj marĝene kelkaj pluaj alikoloraj fadenetoj, apenaŭ videblaj. Ni ne devas iri foren por ekzemploj: nur komparu "multlingvecon" de la paĝaro de Konsilio de Eŭropo kaj multaj pluaj en la Interreto, kiuj enhavas kelketajn "plenajn" lingvoversiojn kaj ĉiuj ceteraj estas "kriplaj", kun multlingveco de lernu kaj ceteraj paĝaroj kreitaj per simetria tradukmodelo pere de Esperanto, li skribas.
Alia laŭta kabeo iom lastatempa estis tiu de Jurij Finkel, kiu en 2002 same forlasis la movadon, argumentante ke Esperanto neniel diferencas de la angla lingvo:
- Imagu, ke Esperanto iĝus oficiala internacia lingvo. Kio ŝanĝiĝus? Nenio! La okcidenta civilizo same penus influi al aliaj civilizoj, strebante trudi al ili sian valorsistemon. Kaj ĝi eĉ pli efike povus tion fari per Esperanto, ol per la angla, li skribis tiam.
La kontraŭargumentoj tiam estis similaj kiel nun:
- Mirige, ke klarigendas al kelkaj esperantistoj, kio Esperanto estas! Jes, la tutmondigo detruas la mondan diversecon etnan kaj kulturan, sed ne Esperanto tion faras. Faradas tion la nuna ekonomia potencordo kun sia reganta lingvo, la angla. Esperanto, male, neniam celis anstataŭigi lingvojn kaj kulturojn, skribis Geoffrey Sutton.
Intertempe Jurij Finkel denove komencis iom okupiĝi pri Esperanto, sed respondante al demando de Libera Folio li klarigas, ke laŭ li Esperanto en la nunaj cirkonstancoj havas negativan rolon.
- Koncerne lingvan, etnan kaj civilizan diversecojn, mi opinias, ke ili nepre necesas, kaj mi estas kontraŭ fi-influo de la okcidenta civilizo al ĉiuj aliaj. Esperanto teorie povus servi kaj por kaj kontraŭ tiu fi-influo, tamen mi havas senton, ke en nunaj kondiĉoj ĝi servas plie por - sekve, nun ĝi ludas negativan rolon (kvankam apenaŭ tiom gravan, ke ĝin indus taksi serioze).
Tamen, kiel amuzo Esperanto plene taŭgas, laŭ Jurij Finkel:
- Mi nun rilatas al Esperanto simple kiel al ludilo, kiu nenion utilas, nek malutilas. De tempo al tempo mi amuziĝas, farante ion por Esperanto (ekzemple, mi daŭrigas redaktadon de ReVo, faris novan version de EK ktp), tamen mi taksas tion nur kiel amuziĝon, ne pli. Samtempe mi intencas estonte uzi mian TTTejon por publikigi esperantajn tradukojn de artikoloj pri socialismo en Sovetio/Rusio, ĉar praktiko montris, ke por kelkaj (nemultaj) homoj en la Okcidento tio estas interesa, kaj mi opinias tion iomete utila - ja mi mem opinias min komunisto, kvankam mi ne estas ano de iu partio.
La plej ekvilibran opinion en la lastatempaj laŭtaj disputoj pri perfido de Esperanto eble esprimis Jardar Eggesbø Abrahamsen:
- Kio nin kunligas, estas la lingvo, ne la idearo. Necesas kompreno kaj memkritiko en ĉiuj kampoj de Esperantio: ĉiuj ideoj kaj ideologioj havas kaj bonajn kaj malbonajn flankojn. Konscio pri la malbonaj flankoj ne estas perfido kontraŭ Esperanto. Mi dirus male.