Helmar Frank: "Oni rajtas nomi min Esperantisto"
En intervjuo de Libera Folio la Esperantisto de la Jaro,
Helmar
Frank, rakontas ke li ne kutimas deklari sin esperantisto kaj neniam
aliĝis al ajna asocio aŭ institucio de la organizita Esperanto-movado.
Li tamen ne kontraŭas, se iu opinias lin esperantisto. Ekde 1974 li
partoprenis en ĉiuj Universalaj Kongresoj de Esperanto krom tri, sed li
komplete surpriziĝis, kiam li eksciis, ke li estis elektita la
Esperantisto de la Jaro.
- Tio min surprizis, ĉar mi nek konis la tradicion kaj la proceduron
de tiu elektado, nek sciis, ke iu min proponis. Fakte mi mem ne kutimas
deklari min "Esperantisto".
- Mi ja apartenas al diversaj organizoj, kiuj postulas lingvan
neŭtralecon en internacia (precipe scienca kaj politika) kunagado kaj
laboras por imitmodela realigo de tia neŭtraleco (Eŭropa Klubo,
Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San Marino, Laborrondo por
Liberala Eŭropa Lingvopolitiko k.a.). Ĉiuj tiuj asocioj uzas la
Internacian Lingvon de Doktoro Esperanto (ofte kun la mallongigo "ILo")
en la praktiko, sen esti striktsence "esperantistaj" organizoj, ĉar ili
ne ekskludas, ke pli potencaj decidinstamcoj iam enkondukos alian
neŭtralan planlingvon, kaj eĉ ne malakceptus tion, rakontas Helmar
Frank.
Li ne opinias, ke liaj strebadoj fortigi komunan eŭropan
identecon kaj igi Esperanton portanto de tia identeco estas signo de
eŭropa ŝovinismo, kiel opinias kelkaj kritikantoj. Male, laŭ li,
fortigo de eŭropa identeco estus bona rimedo kontraŭ nacia ŝovinismo.
- Homa kaj homara progreso bezonas konkuradon - kaj tio
tute ne nur en sporto kaj ekonomio, kaj tute ne nur konkuradon inter la
tro rapide aĝiĝantaj kaj mortontaj individuoj.
- Montriĝis, ke grupa konkurado facile kondukas al ŝovinismo, se la
konkurantaj grupoj estas nacioj. Kunigo de pluraj nacioj al po unu pli
granda, konkuranta grupo - ni povas paroli pri mondregionoj - povas
mildigi tian naciismon, kondiĉe ke la pli granda unuo sentas sian
identecon, kio tute ne eblas sen komuna lingvo. La Eŭropa Unio troviĝas
sur esperiga vojo al tia nova unuo, kiu pace kaj respektplene
konkurencu kun Norda Ameriko, kun la Unuiĝo de Sendependaj Ŝtatoj, kun
la Araba Mondo - siaj tri najbaraj mondregionoj - kaj kun aliaj.
Libera Folio: Kie do iras la limoj de via Eŭropo?
- Ne jam komplete kristaliĝis la limoj de la esperinda Eŭropo (kiun oni
nomu "Eŭropio", por eviti konfuzon kun la tradicia, geografie
maladekvate ĉirkaŭlimigita "Eŭropo") . Ili nepre ne koincidu kun limo
inter plejmulte kristanaj kaj plejmulte islamaj ŝtatoj. Ĉar ne la
kristanismo sola karakterizas la eŭropan mondperceptan tradicion, sed
la kristanismo nur kune kun la esence kontraŭkristanisma ĉar kerne
ateisma, klerisma sciencismo, kiu kulminis kaj venkis en la Franca
Revolucio.
Ajnakaze al la "Eŭropio" de Helmar Frank devus aparteni Turkio, por ke
ĝi ne tro proksimiĝu al la arabaj landoj, sed ne Rusio, ĉar ĝi estas
tro granda.
- Al tiu ĉi laikiĝinta Eŭropo aliĝis post la Unua Mondmilito la
Turkio de Atatürk. Ĝi do nepre ne plu kaj ne ree apartenu al la
Araba Mondo sed al Eŭropio. (same kiel eventuale en la estonteco
Israelo). La orienta limo de la esperinda Eŭropio estas ekstremkaze la
okcidentaj limoj de Rusio. Tio respektendas ne nur pro tio, ke antaŭ
duona jarcento la minaco el la soveta Rusio kreis la unuan fortan
senton de Eŭropa identeco, tiel ke "englutante" Rusion Eŭropio perdus
sian historian radikon.
- Alia, almenaŭ samgrava argumento por tia orienta memlimigo estas la
troa grandeco de Rusio: Eŭropio perdus sian plurnacian ekvilibron, se
ĝi etendiĝus orienten ĝis la Pacifiko. Ĉu krom jam la baltaj ŝtatoj
estonte ankaŭ Ukrainio (komplete aŭ parte) kaj - nuntempe eĉ malpli
probable - Belorusio pli tendencus al Eŭropio ol al la ruscentra Unuiĝo
de Sendependaj Ŝtatoj, tio ankoraŭ tute malcertas - kaj ne gravas por
la evoluo de eŭropia identeco, okazonta helpe de komuna, neŭtrala
interkompreniga kaj identiga dua lingvo apud la pluflegendaj naciaj
lingvoj.
Helmar Frank konsentas, ke Esperanto povus perdi sian neŭtralecon
se ĝi iĝus portanto de ia komuna eŭropa identeco. Tamen li ne kredas,
ke tio havus seriozajn sekvojn.
- Mi konscias pri la danĝero, ke la Zamenhofa Lingvo, fariĝante ĉi tiu
eŭropia lingvo, teorie perdus sian legitimecon fariĝi la komuna
neŭtrala lingvo de la tuta mondo. La alternativa danĝero estas,
ke ILo fakte neniam povus fariĝi la komuna neŭtrala lingvo de la mondo,
se eĉ Eŭropio preferus tute alian neŭtralan komunikilon, eble la
Latinan. Mi inklinas preferi - laŭ la germana parolturno - la paseron
en la mano al la kolombo sur la tegmento. Fariĝu ILo unue la ilo de
eŭropia identigo kaj interkompreniĝo.
Se "Eŭropio" akceptus Esperanton kiel sian komunan lingvon, eblus laŭ
Helmar Frank fari iujn reformojn en la lingvo kaj doni al ĝi novan
nomon. Poste iu alia variaĵo de Esperanto povus iĝi la monda lingvo.
- Arogu Eŭropio al si la rajton, fari la (certe malgrandajn)
"deziritajn ŝanĝojn" en la Fundamento kaj nomi la lingvon tial "la
Eŭropia". Daŭros sufiĉe multajn jarcentojn, ĝis sekvos la resto de la
mondo, por ke dume la socia kaj kultura evoluo dezirigu kelkajn pluajn
ŝanĝojn, tiel ke la Mondlingvo iom diferenciĝos disde la Eŭropia, sen
bezonigi tradukadon inter ambaŭ variantoj de la Zamenhofa lingvo.
Analoge ja nuntempe la britoj havas sian identigan "Oxford English",
sed sufiĉe facile interkompreniĝas kun la parolantoj de la klare
distingebla, ekstereŭropa usona lingvo.
Unu el la plej konataj iniciatoj de Helmar Frank estas la
Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San-Marino. La oficialaj
lingvoj de tiu akademio estas la itala, "la Internacia" (alivorte
Esperanto), la angla, la franca kaj la germana. Tamen, en la nova
"eŭropia universitato" LEUKAIS kiun li kunfondis aŭtune 2004 en Slovakio (apude foto de la inaŭguro)
forfalis la itala, angla kaj la franca - restis nur la germana kaj
Esperanto.
- Estante eŭropia universitato, LEUKAIS uzas por ĉiuj devigaj kursoj
kiel instrulingvon aŭ ILon aŭ la eŭropian centran kaj relative
plejmultan lingvon, do la germanan.
Por elekteblaj kursoj oni rajtos en la planata universitato uzi ankaŭ
aliajn eŭropajn ("eŭropiajn") lingvojn. La tuta universitato ankoraŭ
ĉefe restas sur papero, sed estas planoj peti projektsubvenciojn por
"internacia, plurlingva, malcentra retbaziĝanta instruado". Laŭplane
tiu nova institucio devus engluti la tutan nunan Akademion Internacian
de la Sciencoj, rakontas Helmar Frank:
- LEUKAIS estas mallongigo de "Libera Eŭropia Universitato Kelemantia
de AIS" - la 29-an de aŭgusto 2004 ĉe la Eŭropa Placo en Komárno (Slovakio)
inaŭgurita neŝtata universitato, kiu kunlaboras kun la internacia
fakultatdepartemento de AIS en la ŝtata universitato Lucian Blaga en
Rumanio kaj strebas al la ŝtata agnosko laŭ leĝoj almenaŭ slovakaj,
laŭeble ankaŭ hungaraj. En tiujn universitaton la tuta efektiva
membraro de AIS "enkorpiĝos", alivorte fariĝos la docentaro de LEUKAIS.
(Kontraste, mi konas plurajn homojn kies muzelo montriĝas sur Zfestaj fotoj kaj asociaj postenlistoj depost 1943 aŭ io tia — kaj kiuj tamen pigre ekkrokodilas tuj post la sidejsojla saluto, eĉ pri banalaĵoj. Tiuj verdstelizitaj propagandemaj “adeptoj” estas laŭ mi, malgraŭ memnomado, neniel esperantistoj.)