Zamenhof en 1905 - jaro de espero kaj malespero
Ludoviko Zamenhof naskiĝis la 3-an de decembro 1859, laŭ la tiama rusia kalendaro, aŭ la 15-an de decembro, se uzi la modernan kalendaron, al kiu katolikaj landoj de Eŭropo transiris jam en 1582, la protestantaj landoj de norda Eŭropo en la jaro 1700 aŭ iom poste, sed Rusio nur post la revolucio, en 1918.
De multaj jaroj esperantistoj festas "Zamenhof-tagon" la 15-an de decembro. En 2005 oni solenas la 146-an datrevenon de la iniciatoro de Esperanto, kaj la 100-jaran jubileon de la unua Universala Kongreso de Esperanto en Bulonjo. Sed kion spertis Zamenhof mem antaŭ cent jaroj?
La Bulonja kongreso estis granda travivaĵo por li, tiam 45-jara, kvankam li ja renkontis ankaŭ malagrablaĵojn flanke de la korifeoj de la franca Esperanto-movado. La paroladon kiun Zamenhof planis por la kongreso la francaj gvidantoj opiniis tro idealisma kaj religia, kaj postulis ke li modifu la tekston. Zamenhof estis emociita ĝis larmoj, sed rifuzis ŝanĝi sian paroladon. Lia sola koncedo estis, ke li ne legis la lastan strofon de la poemo "Preĝo sub la verda standardo", per kiu li finis sian paroladon. La lasta strofo tekstas jene:
Kuniĝu la fratoj, plektiĝu la manoj,
antaŭen kun pacaj armiloj!
Kristanoj, hebreoj aŭ mahometanoj
ni ĉiuj de Di' estas filoj.
Ni ĉiam memoru pri bon' de l' homaro,
kaj malgraŭ malhelpoj, sen halto kaj staro
al frata la celo ni iru obstine
antaŭen, senfine.
Male ol timis la raciemaj francaj movadestroj, la emocia parolado de Zamenhof estis plena sukceso kaj ricevis entuziasmajn aplaŭdojn. En Lingvo Internacia, la plej grava esperantlingva gazeto de tiu tempo, li publike dankis ĉiujn pro la amika akcepto kiun li ricevis.
En la daŭro de mia vojaĝo al la kongreso kaj revojaĝo de la kongreso kaj tiom pli en la tuta tempo de la kongreso mem mi ricevadis de ĉiuj flankoj tre multe da signoj de sincera amikeco, kiuj min tre tuŝis kaj restos ĉiam en mia memoro. Krom la partoprenantoj en la kongreso ankaŭ grandega multo da forestantaj esperantistoj el plej diversaj landoj kaj urboj esprimis al mi letere plej korajn bondezirojn kaj plej entuziasmajn gratulojn k.t.p. Ne havante la eblon danki ĉiun aparte, mi permesas al mi, esprimi per la gazetoj esperantistaj mian komunan dankon al ĉiuj miaj amikoj.
Zamenhof revenis hejmen al Varsovio komence de septembro en la maltrankvila jaro 1905. Jam en januaro samjare okazis masakro de manifestaciantoj en Peterburgo. Somere daŭris la malordo, kaj en septembro komenciĝis granda ĝenerala striko. La trafiko en la tuta regno haltis, garnizonoj ribelis kaj kamparanoj bruligis posedaĵojn de grandbienuloj.
En oktobro 1905 la caro finfine promesis iom pli da demokratio kaj libereco, sed samtempe al la ĝenerala malordo aldoniĝis pogromoj, amasaj atakoj kontraŭ judoj preskaŭ ĉie kie ili loĝis. De la 18-a ĝis la 29-a de oktobro en la Rusia imperio okazis sume 690 pogromoj en 660 urboj kaj vilaĝoj. Estis mortigitaj 3.500-4.000 homoj, kaj proksimume 10.000 estis vunditaj. Multaj judaj familioj dum la pogromoj perdis ĉiujn siajn posedaĵojn. (Sur la foto granda manifestacio en Varsovio en oktobro 1905.)
En Varsovio la atakoj kontraŭ judoj ne estis same teruraj kiel en Ukrainio, sed Zamenhof sendube bone sciis pri la okazaĵoj, kaj ili memorigis al li la pogromojn en la komenco de la 1880-aj jaroj.
La 13-an de decembro Zamenhof skribis al generalo Sebert, unu el la iniciatintoj de la ĵus fondita Esperantista Centra Oficejo en Parizo:
Mi rapidas sciigi Vin, ke per persono veturanta eksterlanden mi ĵus sendis leteron al la Centra Oficejo kun la peto, ke en la daŭro de la kuranta vintro ĉiuj aferoj estu decidataj sen mia partoprenado.
Sian 46-an naskiĝtagon Zamenhof sendube pasigis en negaja etoso. La 21-an de decembro, kiam jam finiĝis la poŝta striko, li skribis al A.I.Asnes, la redaktoro de Ruslanda Esperantisto:
Kara kolego! Koran dankon por via saluto. En nia urbo la situacio estas ankoraŭ multe pli terura ol en S. Peterburgo, ĉar krom la komunaj aferoj ni havas ankoraŭ la vekiĝintan nacian ŝovinismon. Mi estas nun absolute nekapabla por iu laboro.
Jam en 1901 Zamenhof presigis ruslingvan broŝuron pri sia projekto de universala religio: "Hilelismo - projekto pri solvo de la hebrea demando". Tamen la broŝuroj neniam estis distribuitaj, kaj dum la postaj jaroj la konvinkoj de Zamenhof iom ŝanĝiĝis, tiel ke li decidis transformi sian judan hilelismon al universala Homaranismo.
Fine de 1905, impresita parte de la sukcesa kongreso en Bulonjo kaj parte de la ŝovinisma perforto en sia hejmlando li decidis rapidigi la planitan publikigon de la nova projekto. La "Deklaracio de Hilelismo" aperis pseŭdonime en la unua numero de Ruslanda Esperantisto en 1906, kaj komenciĝis jene:
La senĉesa reciproka batalado de la diversaj gentoj kaj religioj en la vasta rusuja regno, la kriantaj maljustaĵoj kaj perfortaĵoj, kiuj ĉiutage kaj sur ĉiu paŝo estas farataj de la plimulto de loĝantaro kontraŭ la malplimulto, malgraŭ ke tiu ĉi lasta havas tian saman moralan rajton pri sia natura patrujo, kiel la unua, la englutema celado de unuj popoloj kontraŭ aliaj, en ĉiuj anguloj de ilia komuna patrujo - ĉio tio ĉi jam longe devigis multajn serĉi ian neŭtralan fundamenton, sur kiu homoj de malsamaj gentoj kaj religioj - almenaŭ ĉiuj filoj de sama patrujo - povus komunikiĝadi inter si pace kaj frate, sen reciprokaj kolizioj, malamo kaj maljusteco. Tiun ĉi neŭtralan fundamenton prezentas la malsupre donitaj dogmoj de la "hilelismo".
Tiu hilelismo (kiu poste ricevis la nomon homaranismo) do estis la konkludo de la jaro 1905 por Ludoviko Zamenhof. Lia intenco estis publike elpaŝi kiel la fondinto de la homaranismo en la Ĝeneva Universala Kongreso, sed tiun intencon li ne realigis, denove pro premo de francaj movadaj gvidantoj.